Homoj

Ignazio Silone

La 22-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1978) de la itala (aprutia) verkisto kaj politikisto Secondo Tranquilli (1900-1978), konata per la pseŭdonimo Ignazio Silone (kiu ekde la sesdekaj jaroj fariĝis ankaŭ lia laŭleĝa nomo)

eo.wikipedia.org/wiki/Ignazio_Silone

fama precipe pro la romano “Fontamara” (nomo de imaga aprutia vilaĝeto, en kiu eble oni povas rekoni lian naskiĝan urbeton, Pescina), tradukita ankaŭ al Esperanto.

Mi jam parolis pri li antaŭ unu jaro, la 22-an de aŭgusto 2017:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/22/ignazio-silone/

Hodiaŭ mi transskribas (kun traduko al la itala) artikoleton de Radio Roma-Esperanto de la 26-a de aŭgusto 1979, kaj atentigas, ke en Esperanto ekzistas ankaŭ la traduko (de Daniele Mistretta) de alia romano de Silone, ”Il segreto di Luca” (La sekreto de Luka), rete alirebla:

ekladata.com/XiKWRW1ETT4zBOHrQZm16PxBQmc/silone-la-sekreto-de-luka.pdf

Mi aldonas foton de la tombo en Pescina, kie ripozas la cindroj de Ignazio Silone (mortinta en Ĝenevo, Svislando).


Segue traduzione in italiano

RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.8.1979

ENTERIGO DE VERKISTO

Teksto de Forti, traduko de Antonio De Salvo

 

Per tre simpla ceremonio oni enterigis en Pescina, malgranda vilaĝo en la itala provinco de L’Aquila, la cindrojn de Ignazio Silone, la elstara verkisto mortinta antaŭ unu jaro.

La 22-an de aŭgusto 1979-a, la urno kun la cindroj estis enterigita, laŭ la deziro de la verkisto, ĉe la piedoj de la antikva turo de S. Bernardo; la loko estis kovrita per ŝtonoj kaj malgranda kruco estis metita kun la indiko de la nomo. Ĉeestis la vidvino, kaj, privatforme, eminentuloj, verkistoj, politikistoj kaj intelektuloj.

Ignazio Silone ĉiam deziris reiri al Pescina, sia naskiĝloko, kiun li priskribis en sia plej konata romano, “Fontamara”, ekzistanta ankaŭ en Esperanto. Nun li ripozas tie por ĉiam.

 

°°°°°

RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.8.1979

SEPOLTURA DI UNO SCRITTORE

Testo di Forti, traduzione di Antonio De Salvo

 

Con una semplicissima cerimonia sono stato sepolte a Pescina, piccolo villaggio nella provincia italiana de L’Aquila, le ceneri di Ignazio Silone, il grande scrittore morto un anno fa.

Il 22 agosto 1979, l’urna con le ceneri è stata sepolta, secondo il desiderio dello scrittore, ai piedi dell’antica torre di San Bernardo; il luogo è stato ricoperto di pietre ed è stata messa una croce con l’indicazione del nome. Era presente la vedova, ed in forma privata c’erano personalità, scrittori, politici e intellettuali.

Ignazio Silone aveva sempre desiderato di tornare a Pescina, suo luogo di nascita, che ha descritto nel suo romanzo più noto, “Fontamara”, esistente anche in Esperanto. Adesso riposa lì per sempre.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *