La 17-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1987) de la brazila poeto kaj verkisto Carlos Drummond de Andrade (1902-1987)
eo.wikipedia.org/wiki/Carlos_Drummond_de_Andrade
Aparte interesita je la sociaj temoj (krom je la naturo kaj la amo), Drummond de Andrade estas subtenanto de la libereco de la vortoj, kiujn li ofte kreas aŭ vestas per novaj signifoj, ne troveblaj en la vortaroj: mi spertis tion dum la traduko al la itala de la poeziaĵo “O Homem, as Viagens” (La homoj, la vojaĝoj), en kiu la poeto kontraŭmetas homecan vidon al tiu teknologia de la vetkuro al la konkero de la spaco, kiu igas duarangaj la surterajn problemojn de malsato, de malegalecoj kaj de maljustecoj, kaj deturnas la homojn de la ekkono de si mem.
Mi transskribas la poeziaĵon, en la portugala, en mia proksimuma traduko al la itala, kaj en la versio al Esperanto (“La homoj, la vojaĝoj”) de Aloísio Sartorato publikigita en “Literatura Foiro” 2008-233, p. 165-166.
Mi aldonas la usonan poŝtmarkon de 1994 pro la 25-a datreveno de la unua homa surluniĝo (1969).
O HOMEM, AS VIAGENS
O homem, bicho da Terra tão pequeno
chateia-se na Terra
lugar de muita miséria e pouca diversão,
faz um foguete, uma cápsula, um módulo
toca para a Lua
desce cauteloso na Lua
pisa na Lua
planta bandeirola na Lua
experimenta a Lua
coloniza a Lua
civiliza a Lua
humaniza a Lua.
Lua humanizada: tão igual à Terra.
O homem chateia-se na Lua.
Vamos para Marte – ordena a suas máquinas.
Elas obedecem, o homem desce em Marte
pisa em Marte
experimenta
coloniza
civiliza
humaniza Marte com engenho e arte.
Marte humanizado, que lugar quadrado.
Vamos a outra parte?
Claro – diz o engenho
sofisticado e dócil.
Vamos a Vênus.
O homem põe o pé em Vênus,
vê o visto – é isto?
idem
idem
idem.
O homem funde a cuca se não for a Júpiter
proclamar justiça junto com injustiça
repetir a fossa
repetir o inquieto
repetitório.
Outros planetas restam para outras colônias.
O espaço todo vira Terra-a-terra.
O homem chega ao Sol ou dá uma volta
só para tever?
Não-vê que ele inventa
roupa insiderável de viver no Sol.
Põe o pé e:
mas que chato é o Sol, falso touro
espanhol domado.
Restam outros sistemas fora
do solar a col-
onizar.
Ao acabarem todos
só resta ao homem
(estará equipado?)
a dificílima dangerosíssima viagem
de si a si mesmo:
pôr o pé no chão
do seu coração
experimentar
colonizar
civilizar
humanizar
o homem
descobrindo em suas próprias inexploradas entranhas
a perene, insuspeitada alegria
de con-viver.
°°°°°
GLI UOMINI, I VIAGGI
L’uomo, bestiolina della Terra tanto piccola,
si annoia sulla Terra
luogo di molta miseria e poco divertimento,
fa un razzo, una capsula, un modulo
punta sulla Luna
scende cauto sulla Luna
calpesta la Luna
pianta una bandiera sulla Luna
sperimenta la luna
civilizza la luna
colonizza la luna
umanizza la Luna.
Luna umanizzata: tanto uguale alla Terra.
L’uomo si annoia sulla Luna.
Andiamo su Marte – ordina alle sue macchine.
Esse obbediscono, l’uomo scende su Marte
calpesta Marte
sperimenta
colonizza
umanizza Marte con ingegno e arte.
Marte umanizzato, che luogo monotono,
andiamo da un’altra parte?
naturalmente – dice il congegno
sofisticato e docile.
Andiamo su Venere.
L’uomo mette piede su Venere.
vede il visto – è questo?
idem
idem
idem.
L’uomo va fuori di testa se non va su Giove
a proclamare la giustizia unita all’ingiustizia
ripetere la fossa
ripetere l’inquieta
ripetizione.
Altri pianeti restano per altre colonie.
Tutto lo spazio diventa Terra.
L’uomo arriva sul Sole o fa un giro
solo per averlo?
Non vedi che inventa
un vestito resistente al fuoco per vivere sul Sole.
Mette piede:
ma quanto è noioso il Sole, falso toro
spagnolo domato.
Restano altri sistemi all’esterno
di quello solare da colo-
nizzare.
Quando li avrà finiti tutti
soltanto resta all’uomo
(sarà attrezzato?)
il difficilissimo pericolosissimo viaggio
da sé a se stesso:
mettere il piede sul terreno
del proprio cuore
sperimentare
colonizzare
civilizzare
umanizzare
l’uomo
scoprendo nelle proprie inesplorate viscere
la perenne, insospettata gioia
del con-vivere.
Carlos Drumond de Andrade
trad. Antonio De Salvo
°°°°°
LA HOMOJ, LA VOJAĜOJ
La homo, tiu eta vermo,
tediĝas en la Tero,
loko de granda mizero kaj eta amuzo,
konstruas rakedon, kosmoŝipon,
ekflugas al la Luno,
zorge surluniĝas,
tuŝas la Lunon,
hisas flagon surlune,
provas la Lunon,
civilizas la Lunon,
koloniigas la Lunon,
humanigas la Lunon.
Luno humanigita – Tiom egala al Tero.
La homo tediĝas sur la Luno.
Ni iru al Marso – li ordonas al la masinoj,
ili obeas, la homo surmarsiĝas,
tuŝas Marson,
provas,
koloniigas,
civilizas,
humanigas Marson kun talento kaj arto:
Marso humanigita – kia teda loko!
Ĉu ni iru aliloken?
Kompreneble, respondas la maŝino obeeme,
Ni iru al Venuso!
La homo iras al Venuso,
vidas ĉion – Ĉu nur tio?
Same
Same
Same
La homo freneziĝos, se li ne iros al Jupitero
proklami la justecon kaj ankaŭ la maljustecon
denove tediĝi
denove enui.
Sed ekzistas aliaj planedoj por konkeri.
La tuta spaco iĝas Tero.
La homo alvenas al la Suno
kaj inventas vestaĵon
uzeblan sur la Suno.
Piedtuŝas ĝin.
Sed kiom teda ankaŭ ĝi estas!
Falsa hispana taŭro dresita.
Krom la Suno ankoraŭ ekzistas
aliaj sistemoj por koloniigi.
Ĉe la fino
restos al la homo
(ĉu li estas preparita?)
la malfacilega, la danĝerega vojaĝo
enen de si mem,
tuŝi la kernon
de sia koro,
provi
koloniigi
civilizi
humanigi
la homon,
eltrovante interne de si mem
la eternan kaj nesuspektindan
ĝojon de la kunvivado.
Carlos Drummond de Andrade
trad. Aloísio Sartorato
(“Literatura Foiro” 2008-233, p. 165-166)
En alia poemo, “Poema da Necessidade”, Drummond asertas, ke “estas necese lerni volapukon”…