La 13-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1958) de la ital-lingva svisa poeto Valerio Abbondio (1891-1958)
it.wikipedia.org/wiki/Valerio_Abbondio
verdire nekonata en Italio (samkiel la tuta kulturo de ital-lingva Svislando).
Kvin liaj (mallongaj) poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto de Kálmán Kalocsay, kaj publikigitaj unue (1939) en la “Svisa Antologio – Tiĉina parto” de Arthur Baur, kaj poste (1981) en “Tutmonda sonoro”, p. 540-541.
Paĝo de Wikisource
eo.wikisource.org/wiki/A%C5%ADtoro:Valerio_Abbondio
listigas ilin, sed ne diras, ke ili estas rete atingeblaj:
Alian fojon
Al la vespero
La pasejo
Perlo–brilo
Magnolia arbo
(bedaŭrinde, mi ne sukcesis trovi la italajn originalojn, probable koncernataj de aŭtoraj rajtoj).
La poeziaĵo “Magnolia arbo” estas publikigita ankaŭ en “Literatura Mondo” 1947-1/2, p. 27, en la kadro de ampleksa recenzo (p. 23-27) de Lajos Tárkony (Ludoviko Totsche) pri la “Svisa Antologio”; mi transskribas la poeziaĵon, kaj aldonas vidaĵon de Lugano, la urbo, kie Abbondio instruis la francan de 1916 gis 1952.
MAGNOLIA ARBO
Dum ĉirkaŭ vi la plantoj en florado
brilegis kiel nuboj de la ĝojo,
el malhelverda dorm’ vi ne vekiĝis.
Sed se l’ unua ard’ bruligas rozojn,
malfermas vi en brila kaj dens-ombra
foliar’ burĝonojn blankajn kaj solecajn,
kaj igas pensi pri parfuma nokto,
kiu de dolĉaj grandaj steloj pulsas.
Valerio Abbondio, trad. Kálmán Kalocsay
“Svisa Antologio- Tiĉina parto”, 1939
“Literatura Mondo” 1947-1/2, p. 27,
“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 541.