Homoj

George Stephenson

La 12-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1848) de la brita inĝeniero George Stephenson (1781-1848)

eo.wikipedia.org/wiki/George_Stephenson

fama ĉar li projektis kaj realigis la unuajn fervojajn liniojn sen besta trakcio kaj la unuajn vaporlokomotivojn, aparte (en 1830) tiun nomitan “Rocket” (Raketo).

Tri kuriozaĵoj:

unuamomente, la brita Parlamento ne aprobis la konstruon de fervoja linio inter Manĉestro kaj Liverpulo, pro malkonfido rilate la novan trafikan rimedon;

komence, la lokomotivoj ne tiris la vagonojn, sed puŝis ilin (tio estas: la lokomotivo ne estis ĉe la kapo, sed ĉe la vosto de la trajno);

– la nomo “Rocket” (Raketo), prava en 1830, fariĝis baldaŭ ekstertempa pro la evoluo de la rapidecoj.

Pri tio, mi memorigas simpatian epizodon. En 1964, la Italaj Ŝtatfervojoj evoluigis novan lokomotivon, la E.444

it.wikipedia.org/wiki/Locomotiva_FS_E.444

kiu la 8-an de novembro 1967, dum streko de la inaŭgura veturo inter Romo kaj Napolo, atingis la rapidecon de 207 km/h, absolute esceptan tiuepoke.

Estis lanĉita referendumo ĉe la fervojistoj (partoprenis en ĝi ankaŭ mi, kiu tiam deĵoris ĉe la Ŝtatfervojoj), por sugesti la nomon donendan al la nova trafikilo, konsiderata avangarda; nu, gajnis simpatia sprita propono, ĉar oni rezonis, ke kun la teknika progreso kaj en mallonga tempo tiu lokomotivo aspektos malrapida, kaj do oni elektis la nomon… “TARTARUGA” (Testudo).

Mi transskribas (kun traduko al la itala) mallongan artikolon tiritan el “L’Esperanto” 1923-2, p. 28, kaj aldonas:

britan poŝtmarkon de 1975 honore al George Stephenson;

la italan poŝtmarkon de 1970, laŭ skizo de Eros Donnini, kun la bildo de la lokomotivo “Tartaruga” (Testudo).


Segue traduzione in italiano

 

La unua vagonaro

Ĝi kuris antaŭ cent jaroj de Manchester al Liverpool, kaj estis gvidata persone de Georgo Stephenson, helpata de lia filo, Roberto, kin funkciadis kiel fajristo. Ili ambaŭportadis sur la kapo cilindran ĉapelon, kiel la tiutempa kutimo postuladis.

La lokomotivo, nomita «The Rocket» (la Raketo) estis sekvata de grandega tendro formita de tre granda barelo: akvokonservejo – La unuaklasaj vagonoj similis al la ĉevalveturiloj por vojaĝoj; sur ĝiaj imperialoj oni metis la pakaĵojn. Sur la unua vagono kondukisto sonadis trumpeton por anonci la alvenon de l’ vagonaro.

La pasaĝeroj de la 2a klaso estis devigataj vojaĝi en veturiloj sen tegmento kiel sur la imperialo de la omnibusoj: kio en la angla klimato certe ne estis tre agrabla.

Kaj ĉar la anglajtoritatuloj estis formulantaj la strangan kontraŭdiron ke la vagonaro dispremos la bovinojn, trairante la kamparojn, Stephenson devigis sin antaŭirigi la vagonaron de du kuristoj, kiuj, pere de dikaj sonoriloj, devis malproksimigi la brutaon ĉe la alproksimiĝo de la vagonaro, kaj oni vojaĝis kun la maksimuma rapideco de…. 6 Km po horo!!

Hodiaŭ la respektinda «Rocket» kune kun unu el tiamaj unuaklasvagonoj, formas parton de la kolektoj de la South Kensington Museum de Londono, kaj atestas la grandegan marŝon faritan de la homaro dum cent jaroj.

El “Pro Familia”, trad. Amerigo Luigi Reni

(“L’Esperanto” 1922-2, p. 28)

 

°°°°°

 

Traduzione:

Il primo treno

Corse cento anni fa da Manchester a Liverpool, ed era guidato personalmente da Giorgio Stephenson, aiutato dal figlio, Roberto, che fungeva da fuochista. Entrambi portavano in testa il cappello a cilindro, come richiedeva l’usanza del tempo.

La locomotiva, chiamata «The Rocket» (il Razzo) era seguita da un enorme tender formato da una grandissima botte: il serbatoio dell’acqua. I vagoni di prima classe somigliavano alle carrozze a cavalli da viaggio: sui loro imperiali si mettevano i bagagli. Sul primo vagone un conduttore suonava una tromba per annunciare l’arrivo del treno.

I passeggeri di seconda classe erano obbligati a viaggiare in vetture scoperte, come sugli imperiali degli omnibus: il che con il clima inglese non era gradevole.

E poiché le autorità inglesi avevano formulato la strana obiezione che il treno avrebbe messo sotto le mucche nell’attraversare la campagna, Stephenson si impegnò a far precedere il treno da due corrieri, i quali, mediante pesanti sonagli, dovevano far allontanare le bestie all’avvicinarsi del treno, e si viaggiava alla velocità massima di 6 km l’ora!!

Oggi il rispettabile «Rocket», insieme con uno dei vagoni di prima classe dell’epoca, fa parte delle collezioni del South Kensington Museum di Londra, e testimonia l’enorme cammino compiuto dall’umanità in cento anni.

da “Pro Familia”, trad. Amerigo Luigi Reni (“L’Esperanto” 1922-2, p. 28)

Retroversione in italiano di A.D.S.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *