La Literatura Parko “Isabella Morra” de Valsinni (Matero, Bazilikato/ Lukanio, suda Italio)
organizas, tra ĉiu jaro, plurajn aranĝojn por memorigi la poetinon Isabella di Morra (ĉirkaŭ 1520 – ĉirkaŭ 1548)
it.wikipedia.org/wiki/Isabella_di_Morra
murditan de la fratoj por venĝi la “malhonoron” de ŝia eksterleĝa amrilato kun edziĝinta viro, la hispana nobelo (li mem poeto) Diego Sandoval de Castro, same murdita.
Okaze de la proceso, kiu estis starigita pro la murdo de la nobelo, estis trovitaj kaj sekvestritaj kelkaj poeziaĵoj (dek sonetoj kaj tri kanzonoj) de la junulino, kiu, laŭfakte segregaciita de la fratoj en la familia kastelo, trovadis en poezio la konsolon al sia soleco, des pli peza ĉar temis pri virino, kaj krome, el unu el la plej postiĝintaj zonoj de suda Italio; sufiĉas pensi, por kompreni la kondiĉojn de tiu historia epoko kaj de tiu landoparto, ke la juĝaj esploroj estis aktive plenumitaj pri la murdo de la viro, ne ankaŭ pri tiu de la virino, jen ĉar la viro estis nobelo kaj krome de la reganta hispana nacio, jen ĉar tiam la tiel dirita “murdo pro honoro” estis pravigata – kaj eĉ postulata – de la komuna sento
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/27/fenesta-ca-lucive/
(Cetere, ĝis 1981 en Italio la leĝo mem punadis la “murdon pro honoro” per tre milda puno, de tri ĝis sep jaroj da malliberigo).
Malmulte post la morto de Isabella, la napola libristo Marcantonio Passero hazarde malkovris la poeziaĵojn, kaj ilin konfidis por publikigo al la verkisto Ludovico Dolce, kiu ilin enmetis en libron (eldonitan en Venecio en 1552), kiu gastigis la Rimojn de pluraj elstaraj napolaj Sinjoroj.
Malgraŭ la republikigo de la poeziaĵoj en postaj verkoj, Isabella di Morra restis preskaŭ nekonata ĝis la komenco de pasinta jarcento, kiam ŝi estis revalorigita de la kritikisto Angelo de Gubernatis, kiu apudigis ŝian figuron al tiu de Sapfo, kaj faris el ŝi simbolon de la virinoj viktimoj de familia perforto (kio montras, ke la hodiaŭaj “virinmurdoj” tute ne estas novaĵo de niaj tempoj).
La “kvalita antaŭensalto” okazis en 1928, kiam Benedetto Croce (1866-1952)
it.wikipedia.org/wiki/Benedetto_Croce
tiucele restadis en Valsinni (la loko de la okazintaĵoj de Isabella) por pliprofundigi la figuron de la poetino.
El tio rezultis, interalie, la “malkovro” de nesuspektitaj analogioj inter la poeziaĵoj de Isabella kaj kelkaj el la plej famaj verkoj de Giacomo Leopardi (1798-1837)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/29/giacomo-leopardi/
Aparte, krom analoga pesimisma vidmaniero, estis rimarkita la strikta simileco inter la versoj de Leopardi (el “Le Ricordanze” – La Rememoroj):
«Né mi diceva il cor che l’età verde
sarei dannato a consumare in questo
natio borgo selvaggio, intra una gente
zotica, vil»
Nek min la koro diris ke l’ verdaĝon
mi estus kondamnita forkonsumi
en ĉi naskloko kruda inter gento
plumpa
(trad. Luigi Minnaja)
Neniam mi supozis ke mian vivon
mi estis destinita ĉi pasigi,
sencele, en tiu ĉi eta sovaĝa vilaĝo,
kie mi venis al vivo; inter la kruda gento,
(trad. Alfredo Perricone Pirandello)
Nek diris al mi kor’, ke la junaĝon
damnitos mi konsumi en naskiĝa
ĉi lok’ sovaĝa, inter gento kruda,
malnobla
(trad. Nicolino Rossi)
kaj la versoj de Isabella:
«fra questi aspri costumi
di gente irrazional, priva d’ingegno»,
(inter ĉi tiuj krudaj moroj
de gento neracia, sentaŭga)
tiom, ke oni pensis, ke Leopardi eble konis la versojn de Isabella.
En 2017, okaze de la 84-a Itala Kongreso de Esperanto en Policoro/ Heraclea(Matero, Bazilikato/ Lukanio, suda Italio), estis publikigita “Lukana Antologio”, zorge de Carlo Minnaja, kun tradukoj al Esperanto de verkoj de aŭtoroj de tiu Regiono; tiel okazis, ke aperis en Esperanto la poeziaĵo de Isabella “Signor, che insino a qui, tua gran mercede”, en la traduko de Nicolino Rossi (kune kun kelkaj poeziaĵoj de Diego Sandoval de Castro).
Mi transskribas la poeziaĵon de Isabella, en la itala kaj en Esperanto (Sinjor’, kiu ĝis nun, pro via graco), kaj aldonas:
– la kovrilon de la “Lukana Antologio”;
– specialan poŝtan stampon de Potenza (Potenco) de la 9-a de decembro 1978, okaze de la 7-a Literatura Premio “Basilicata” (Bazilikato), kun la bildo de Isabella di Morra.
XII. SIGNOR, CHE INSINO A QUI, TUA GRAN MERCEDE
Signor, che insino a qui, tua gran mercede
con questa vista mia caduca e frale
spregiar m’hai fatto ogni beltà mortale,
fammi di tanto ben per grazia erede,
che sempre ami te sol con pura fede
e spregie per innanzi ogni altro oggetto,
con sì verace affetto,
ch’ognun m’additi per tua fida amante
in questo mondo errante,
ch’altro non è, senza il tu’ amor celeste,1
ch’un procelloso mar pien di tempeste.
Signor, che di tua man fattura sei,
ov’ogni ingegno s’affatica in vano,
ritrarre in versi il tuo bel volto umano
or sol per disfogare i desir miei,
ad altri no, ma a me sola vorrei,
ed iscolpirmi il tuo celeste velo,
qual fu quando dal Cielo
scendesti ad abitar la bassa terra
ed a tor l’uom di guerra.
Questa grazia, Signor, mi sia concessa
ch’io mostri col mio stil te a me stessa.
Signor, nel piano spazio di tua fronte
la bellezza del Ciel tutta scolpita
si scorge, e con giustizia insieme unita
de l’alta tua pietade il vivo fonte,
e le pie voglie a perdonarci pronte.
Ombre dei lumi venerandi e sacri,
di Dio bei simulacri,
ciglia, del cor fenestre, onde si mostra
l’alma salute nostra;
occhi che date al sol la vera luce,
che per voi soli a noi chiara riluce!
Signor, cogli occhi tuoi pien di salute
consoli i buoni ed ammonisci i rei
a darsi in colpa di lor falli rei;
in lor s’impara che cosa è virtute.
O mia e tutte l’altre lingue mute,
perché non dite ancor de’ suoi capelli,
tanto del sol più belli
quanto è più bello e chiaro egli del sole?
O chiome uniche e sole,
che, vibrando dal capo insino al collo,
di nuova luce se ne adorna Apollo!
Signor, da questa tua divina bocca
di perle e di rubini escon di fore
dolci parole ch’ogni afflitto core
sgombran di duolo e sol piacer vi fiocca
e di letizia eterna ogniun trabocca.
Guancie di fior celesti adorne, e piane
a le speranze umane;
corpo in cui si rinchiuse il Cielo e Dio,
a te consacro il mio:
la mente mia qual fu la tua statura
con gli occhi interni già scorge e misura.
Signor, le mani tue non dirò belle
per non scemar col nome lor beltade,
mani, che molto innanzi ad ogni etade
ci fabricâr la luna, il sol, le stelle:
se queste chiare son, quai saran elle?
Felice terra, in cui le sacre piante
stampâr tant’orme sante!
A la vaghezza del tuo bianco piede
il Ciel s’inchina e cede.
Felice lei, che con l’aurate chiome
le cinse e si scarcò de l’aspre some!
Canzon, quanto sei folle,
poi che nel mar de la beltà di Dio
con sì caldo desio
credesti entrare! Or c’hai ‘l camin smarrito,
réstati fuor, ché non ne vedi il lito.
Isabella di Morra (“Rime”)
°°°°°
XII. SINJOR’, KIU ĜIS NUN, PRO VIA GRACO
Sinjor’, kiu ĝis nun, pro via graco,
tra tiu vivo febla kaj pasema,
malŝata igis min pri l’ bel’ mortema,
hereda igu min de bono tia,
ke vin purfide amu koro mia,
ke ajnan aĵon hatu mi ĝis fino
per tia korinklino,
ke ĉiu taksu min fidelamanta
en nia mond’ fivanta,
kiu ‘stas nur sen via am’ ĉiela,
ja furioza mar’ ŝtorme kruela.
Sinjor’, kiun mem faris via mano,
pri vi klopodas vane ĉiu menso,
portreti viajn trajtojn per intenso
versa, plenum’ de mia volelano,
mi volus nur por mi, ne pro la famo,
kaj al mi skulpti vian vestan helon
sama, kiam el ĉielo
descendis vi por loĝi nian teron
forige hommizeron.
Sinjor’ al mi permesu gracon tian
al vi montri memon mian.
Sinjor’, en vasta spac’ de via frunto
la beleco ĉiela priskulptita
vidiĝas, kaj kun justec’ unuigita,
de via kompatem’ la viva fonto,
dum nin pardonas via pia prompto.
Ombroj de lumoj, sanktaj adorindoj,
de Dio belaj bildoj,
palpebroj, korfenestroj por rivelo
de nia animbelo;
okuloj, lumon veran al sun’ donaj,
al ni ĝi brilas nur tra vi imponaj.
Sinjor’, tra via okulpar’ tutsana,
konsol’ al bonaj kaj admon’ al mavaj
sin kulpigantaj pro eraroj gravaj,
ni lernas kio estas virto ama.
Ho langoj mutaj kiel mia sama,
kial ne diras vi pri harar’ lia,
pli ol la sun’ lumkria,
ĉar multe pli ol sun’ li hele belas?
Ho krinoj kiuj stelas
solaj, kvazaŭ sur kap’ vibranta krono,
per ĝi novlume pompas Apolono!
Sinjor’, de tiu via dia buŝo
el perloj kaj rubenoj fluas for
dolĉaj paroloj, kiuj de la kor’
trista suferon viŝas per ĝutuŝo
kaj per eterna drono en ĝojfluso.
Vangoj florbelaj, el ĉiel’ sindonaj
al la esperoj homaj;
al korp’ enferma Paradizon Dian
konsekras mi la mian:
mia mensa okul’ vian staturon
malkovre vidas, taksas la mezuron.
Sinjor’, ne kantos viajn manajn belojn
mi por vorte ne fuŝi ties miron,
manojn, kiuj jam antaŭ pratemp-iro
elfaris por ni lunon, sunon, stelojn;
se tiuj klaras, l’ manoj sparku helojn:
Feliĉa tero, kie l’ sanktaj plantoj
spurojn stampis en kvantoj!
Ĉe la leĝer’ de via blank’ pieda
ĉiel’ kliniĝas ceda.
Feliĉa in’, kiu per oraj haroj
tiun envolvis, lase pekofarojn!
Kanzon’, kiom vi folas,
ĉar en la maron de la Dia miro
per tioma deziro
eniri kredis! Nun perdinte l’ padon,
vi restu for, ĉar perdis vi l’ stirradon.
Isabella di Morra, trad. Nicolino Rossi
(“Lukana Antologio”, 2017, p. 15-17)