La 9-a de aŭgusto 2018 estas la unuajarcenta datreveno de la “volo su Vienna” (flugo al Vieno, aŭ flugo super Vienon) de la 9-a de aŭgusto 1918
it.wikipedia.org/Wiki/Volo_su_Vienna
(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto)
de aviadila eskadro gvidita de Gabriele D’Annunzio (1863-1938)
demonstracia flugo super la aŭstrian ĉefurbon dum la unua mondmilito, en kiu sep el dek unu aviadiloj ekflugintaj el Padovo, anstataŭ ĵeti bombojn, ĵetis flugfoliojn kun la invito ĉesigi la militaĵojn.
Aparte, temis pri 50.000 flugfolioj en itala lingvo, kun teksto verkita de D’Annunzio (en la tipa ŝvelparola stilo de la poeto) malfacile komprenebla eĉ de italoj, kaj 350.000 flugfolioj kun teksto pli efika kaj senpera, verkita de Ugo Ojetti (1871-1946)
it.wikipedia.org/wiki/Ugo_Ojetti
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
kaj tradukita al la germana.
El la milita vidpunkto, la flugo al Vieno estis sensignifa, sed ĝi havis grandegan eĥon, moralan, psikologian kaj propagandan en Italio kaj en eksterlando, precipe kun deprima efiko sur la publikan opinion de la aŭstria-hungara Imperio.
Mi transskribas (kune kun la traduko al la itala) mallongan artikolon aperintan post la milito en “L’Esperanto” 1921-1, p. 1, kaj aldonas (el Vikipedio) la bildon de la flugfolio pretigita de Ugo Ojetti.
Mi kaptas la okazon por kelkaj lingvaj rimarkoj, kiuj eble restos en la menso de la legantoj en pli efika maniero ol ĉia ajn abstrakta rezonado.
La “volo su Vienna” tradukiĝas en Esperanto aŭ per “flugo al Vieno” aŭ per “super” (ne “sur”) kaj per la akuzativo (la flugo super Vienon); “super” ĉar, kompreneble, la flugo okazis “super” Vieno (estus estinta “sur” se la flugmaŝinoj estus tuŝintaj la teron, pli precize se ili estus kraŝintaj sur la urbon); kaj la akuzativo ĉar temas pri movo (la flugmaŝinoj forveturis el Italio kaj fluge celis Vienon; post kiam il atingis la urbon, efektive la flugo fariĝis “super Vieno” sen akuzativo, ĉar tiam ĝi fariĝis “stato en ĉirkaŭlimigita loko”).
LA KONKIRITA AERO.
Franca flugisto Sadi-Lecointe — oni legas en la n. 18-14 de La Esperantisto el Vieno — trairis flugmaŝine 200 kilometrojn en 43 minutoj kaj 45 sekundoj atingante mezan rapidon da 1 kilometro en 13,15 sekundoj. Notindaj estas tiuj pensoj, kiuj honorigas precipe komandanton D’Annunzio: «La unika flugo dum la milito, kiu ne celis murdon (hommortigon) kaj detruon, estis la fama itala flugo al Vieno. Neniaj bomboj estis tiam ĵetitaj sur la preĝejojn, neniaj flugistaj sagoj sur la laboristojn en la fabrikoj, la infanojn en lernejoj, la suferantojn en la hospitaloj. Tiu flugo, ne malpli kuraĝa, ĉar ne malpli danĝera ol aliaj super la malamikaj Alpoj kaj fajron elspirantaj kanonoj, havis la taskon disvastigi vortojn de paco. Ili neniom utilis tiam, kiam por ĵeto de bombo estis necese tiel malmulte kaj por propagando de l’ paco tiel multe da kuraĝo, sed se la malamo nenie pli rapide malaperis ol de ambaŭ flankoj de Alpoj kaj eĉ la terura kadavra gardistaro da mortfalintoj en la Alpaj intermontoj ne malhelpis la repaciĝon, se pli sincere tie ol aliloke regas nun la principo, ke la popoloj ne devas malami unu la alian, sed ili ĉiuj kune nur siajn proprajn militajn intrigantojn kaj parazitojn: kiu kuraĝus nun dubi, ĉu tiu paca flugo al Vieno akcelis tiun ĉi rapidan kaj honestan repaciĝon de l’ ambaŭ popoloj?». Vere notindaj tiuj vortoj sur gazeto eldonita en Vieno. La gazetaro estus povinta ankaŭ dum la milito ŝpari la insultojn kaj la mensogojn pri la malamiko. Tiu ĉi nia gazeto estis feliĉe tute ne difektita de tia veneno kaj ne dissemis malamon; tial eble oni malpermesis, ke ĝi eliru el la regno.
(“L’Esperanto” 1921-1, p. 1)
(traduzione):
L’aviatore francese Sadi-Lecointe — si legge nel n. 18-14 de La Esperantisto di Vienna — ha percorso in aereo 200 chilometri in 43 minuti e 45 secondi, raggiungendo la velocità media di 1 chilometro in 13,15 secondi. Sono notevoli questi pensieri che onorano soprattutto il comandante D’Annunzio: «L’unico volo durante la guerra che non ha avuto lo scopo di uccidere e distruggere, è stato il famoso volo su Vienna. Nessuna bomba è stata lanciata sulle chiese, nessuno spezzone sugli operai nelle fabbriche, i bambini nelle scuole, i pazienti negli ospedali. Quel volo, non meno coraggioso perché non meno pericoloso al di sopra delle Alpi e ai cannoni nemici che sputano fuoco, ha avuto lo scopo di diffondere parole di pace. Allora non sono servite a nulla, quando per lanciare una bomba bastava così poco e per propagandare la pace serviva tanto coraggio, ma se l’odio non è scomparso più rapidamente che da una parte e dall’altra delle Alpi, e se perfino la terribile schiera di cadaveri nelle vallate alpine non ha ostacolato la riconciliazione, se più sinceramente lì che in altri luoghi domina adesso il principio che i popoli non debbono odiarsi tra loro, ma debbono odiare tutti insieme i propri guerrafondai e parassiti: chi oserebbe adesso dubitare che quel pacifico volo su Vienna abbia accelerato la rapida ed onesta riconciliazione di entrambi i popoli?». Davvero notevoli queste parole su una rivista edita a Vienna. La stampa avrebbe potuto anche durante la guerra risparmiare gli insulti e le menzogne sul nemico. Felicemente, questa nostra rivista non è stata affatto infettata da questo veleno, e non ha diffuso odio; forse per questo fu proibito che uscisse dall’Italia.
(“L’Esperanto” 1921-1, p. 1)