Homoj

Guy de Maupassant

 

La 5-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la franca verkisto, ĵurnalisto kaj poeto Guy de Maupassant (1850-1893)

it.wikipedia.org/wiki/Guy_de_Maupassant

konsiderata unu el la patroj de la moderna rakonto.

Li estas fama precipe pro la rakonto Boule de Suif, kaj pro la romanoj Une vie, Bel-Ami (kiu havis 37 represojn en 4 monatoj) kaj Pierre et Jean.

Tre influita de Émile Zola kaj Gustave Flaubert kaj de la pesimismo de Arthur Schopenhauer, Maupassant denuncas la stultecon kaj la kruelecon de la burĝa socio.

Li mortis je 43 jaroj, post dek ok monatoj da furioza frenezo, probable pro sifiliso.

Multo de Maupassant estis tradukita al Esperanto. Al la listo de Vikipedio mi aldonas:

Gastejo, trad. V. Godigidize, Tiflis (mencio en La Ondo de Esperanto1911-7/8, p. 109, kaj en La Revuo VI, 1911-1912, p. 196;

longan vicon da tradukoj, publikigitaj ĉe www.ipernity.com/blog/58225/home

Ekzemple:

La lipharoj www.ipernity.com/blog/58225/639319

La ulnjo sovaĝa www.ipernity.com/blog/58225/528341

La kaptitoj www.ipernity.com/blog/58225/527347

Lito 29 www.ipernity.com/blog/58225/524629

 

La senutila beleco

www.ipernity.com/blog/58225/514971

www.ipernity.com/blog/58225/516435

www.ipernity.com/blog/58225/518589

www.ipernity.com/blog/58225/520117

 

La kampo de olivarboj

www.ipernity.com/blog/58225/510705

www.ipernity.com/blog/58225/511083

www.ipernity.com/blog/58225/511951

 

en revuoj:

La sankta milito!, trad. H. van Etten, Brita Esperantisto 1910-3, p. 47;

La reveno, trad. J. W. Eggleton, Brita Esperantisto 1910-5,84-86;

En vojaĝo, trad. Henriko Jakubowicz, Esperanto de UEA 1918-7/8, p. 80-81;

La besto de mastro Belhomme, trad. R. Richez, Literatura Mondo 1923-, p. 212-216;

Milito, trad. Hector Hodler, Esperanto de UEA 1924-2, p. 27;

La Ermito, trad. R. Richez, Literatura Mondo 1932-7/8, p. 114-116;

La etulo, trad. Marc Pujo, Literatura Mondo 1933-11, p. 120-122;

Literatura Foiro 1994-148, p. 61-65.

 

Mi aldonas la poŝtmarkon de 1993 de Respubliko San Marino pro la unuajarcenta datreveno de la morto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *