Homoj

Franco Sacchetti

​Franco Sacchetti (1332-1400) it.wikipedia.org/wiki/Franco_Sacchetti (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) estis itala verkisto kaj poeto, pli precize florencano, kvankam li naskiĝis en la dalmatia urbo Ragusa (nuntempe Dubrovnik en Kroatio). Li ne estis klerulo (liaj ĉefaj aktivecoj estis komercado kaj politiko); li estas fama, krom pro kelkaj “Rimoj”, pro la novelaro “Trecentonovelle” (Tricent… Legu plu Franco Sacchetti

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Patro nia

Antaŭ preskaŭ unu jarcento, la triesta esperantista pioniro Arturo Ghez (kies familia nomo estis italigita al Ghezzo dum la faŝisma periodo, kaj pri kiu mi parolos en alia okazo) eo.wikipedia.org/wiki/Arturo_Ghezzo ​verkis unuaktan komedieton, titolitan “Vi sola Esperanto povas fari tiajn miraklojn”, legeblan en “L’Esperanto” 1925-1, p. 9-17 (ĝi aperis ankaŭ broŝurforme, Paolet, San Vito al… Legu plu Patro nia

Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Kamparana kavalireco

Antaŭ kelkaj tagoj, parolante pri la sicilia poeto Jacopo da Lentini (ĉirkaŭ 1210–ĉirkaŭ 1260) Giacomo da Lentini ​mi faris komparon pri kelkaj versoj de lia soneto “Io m’aggio posto in core a Dio servire” (Mi koren metis Dion servaspiri – En kor’ mi strebas Dion servaspiri) kaj lafinaĵo de la sicilia serenado de Turiddu en… Legu plu Kamparana kavalireco

Homoj

Guido Guinizelli

Guido Guinizelli (ĉirkaŭ 1235-1276) eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Guinizzelli estis itala (bolonja) juristo kaj poeto, aktiva inter 1265 kaj 1276, konata precipe pro la “Canzoniere” (Kanzonaro: 15 sonetoj kaj 5 kanzonoj, parte laŭ necerta atribuo). ​Dante Alighieri (kiu nomas lin Guido Guinizzelli) parolas pri li kun admiro en Purgatorio (kanto 26-a, ĉefe versoj 97-99), indikante lin kiel iniciatinton de… Legu plu Guido Guinizelli

Objektoj

Novellino

“Il Novellino” (La eta Novelaro, aŭ La Noveletaro) it.wikipedia.org/wiki/Novellino it.wikisource.org/wiki/Novellino estas la titolo, per kiu estas ĝenerale konata iu anonima kolekto de toskanaj noveloj de la lasta jardudeko de la dekkvara jarcento; origine ili estis 85, kiuj fariĝis 100 en la redakto de Carlo Gualteruzzi, publikigita en Bolonjo en 1525 kun la titolo “Le ciento… Legu plu Novellino

Homoj

Cino da Pistoia

Cino da Pistoia (1270-1336) eo.wikipedia.org/wiki/Cino_da_Pistoia estis itala (toskana) juristo kaj poeto, samtempulo de Dante Alighieri (1265-1321); lia kompleta nomo estis Guittoncino dei Sigibuldi, sed li estas konata per la karesnomo Cino kaj per la nomo de la naskiĝurbo Pistoia (Pistojo), proksime de Firenze (Florenco). Li lernis juron ĉe la Universitato de Bolonjo, kaj en Pistojo… Legu plu Cino da Pistoia

Homoj

Giacomo da Lentini

​Jacopo aŭ Giacomo da Lentini (li mem subskribis en latino “Jacobus de Lentino domini imperatoris notarius”, tio estas, Jakobo de Lentini notario de lia imperiestra moŝto) it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_da_Lentini ​estis itala (sicilia) poeto, konata ankaŭ kiel “la Notario de Lentini” (ĉirkaŭ 1210–ĉirkaŭ 1260). Dante Alighieri (kiu en “De Vulgari eloquentia” citas unu lian kanzonon kiel ekemplon de… Legu plu Giacomo da Lentini