Lokoj

Val Camonica

La unua itala ejo deklarita de UNESKO (jam en 1979) “riĉaĵo de la homaro” estas la tutaĵo de la sur-rokaj gravuraĵoj de Val Camonica (Kamuna Valo) it.wikipedia.org/wiki/Incisioni_rupestri_della_Val_Camonica (ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto) en orienta Lombardio (provinco Brescia/ Breŝa, kaj malgrandparte provincoBergamo). La Valo (ĉirkaŭ 1.500 kvadrataj kilometroj, 100.000 loĝantoj) prenas sian nomon… Legu plu Val Camonica

Homoj

Edoardo Bennato

La 23-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1946) de la itala (napola) kantaŭtoro Edoardo Bennato it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Bennato (Ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Tute ne sentaŭga (li estas magistro pri arkitekturo, kaj liaj tekstoj estas studataj en la italaj lernejoj), li verkas malsanktigajn tekstojn (tamen, neniam defalante al vulgareco), kiuj… Legu plu Edoardo Bennato

Homoj

Hans Fallada

La 21-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1893) de la germana verkisto Rudolf Wilhelm Friedrich Ditzen, konata per la pseŭdonimo Hans Fallada (1893 – 1947) eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Fallada ​fama precipe pro la romanoj “Kleiner Mann, was nun?” (Malgranda homo, kio nun?) de 1932 kaj “Jeder stirbt für sich allein” (Ĉiu mortas tute sola)… Legu plu Hans Fallada

Homoj

Francesco Petrarca

La 20-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1304) de la itala (toskana) poeto, verkisto, filozofo kaj humanisto Francesco Petrarca (1304-1374) eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca ​Pri li mi jam parolis la 6-n de aprilo 2017 www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/06/francesco-petrarca/ ​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj. ​Mi transskribas unu el liaj plej famaj poeziaĵoj,… Legu plu Francesco Petrarca

Homoj

Pietro Gonnella

Pietro Gonnella aŭ Gonella (ĉirkaŭ 1390 –1441), it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Gonnella (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) estis florenca amuzisto ĉe la Kortego de familio Este en la norditala urbo Feraro. ​Pri li oni havas tre malmultajn sciigojn, praktike nur tion, kion diras la novelistoj Franco Sacchetti (novelo 220-a) www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/10/franco-sacchetti/ ​kaj Matteo Bandello (novelo 17-a) www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/12/matteo-bandello/… Legu plu Pietro Gonnella

Objektoj

Calabrisella

La plej konata popola kanzono de la itala sudokcidenta regiono Kalabrio eo.wikipedia.org/wiki/Kalabrio estas sendube “Calabrisella” it.wikipedia.org/wiki/Calabrisella ​(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto) de kiu ekzistas multenombraj versioj, malsamaj laŭ enhavo, longo, lingvo: estas multaj, ja, la variantoj de la kalabria dialekto, de tiu ”norda” de Kozenco (ĉe la limo kun Kampanio, kaj do… Legu plu Calabrisella