Objektoj

Monumento al Danto

En okobro 1818 Giacomo Leopardi (1798-1837)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/29/giacomo-leopardi/

eksciinte, ke (en bona horo!) oni intencis starigi en Florenco monumenton honore al Dante Alighieri/ Danto Aligierio (1265-1321), verkis en deko da tagoj poeziaĵon el 200 versoj, titolitan “Sopra il monumento di Dante che si preparava in Firenze (Pri la monumento al Danto tiam preparata en Florenco)

it.wikipedia.org/wiki/Sopra_il_monumento_di_Dante

Temas pri pasi-plena kaj nostalgia invito al la italoj eliri el la mezkvalita vivo de la nuntempo kaj renovigi la grandecon de l’ pasinto: civila poezio, tre engaĝita, tre malsama ol tiu, je kiu ni havas kutimon ĉe Leopardi (verdire, mi preferas ekzemple Leopardi de la “Rememoroj”); krom ĉio, la utiligita lingvaĵo estas ne facile komprenebla por la hodiaŭa leganto.

Des pli, do, vekas admiron la lerteco, kun kiu ankaŭ ĉi tiu poeziaĵo estis tradukita al Esperanto de Nicolino Rossi, en la libro de 2012, kiu kolektas la tradukojn de ĉiuj Kantoj de Leopardi.

Mi transskribas la tekston en Esperanto (tiu originala en la itala estas legebla ĉe it.wikisource.org/wiki/Canzoni_(1818)/Sul_monumento_di_Dante_che_si_prepara_in_Firenze ),

kaj aldonas du bildojn de la florenca monumento al Danto: la unua, el malnova karto, montras, kiel la monumento estis lokita origine je la centro de placo Sankta Kruco; la dua, prilaborita el la reto, prezentas la statuon tia, kia ĝi estas nun, delokita al angulo de la placo (antaŭe por utiligi la placon kiel parkejon, poste por ebligi la disvolviĝon de ceremonioj kaj publikaj festoj).

Ĉi tiu estas, probable, la lasta “malĝentilaĵo” de Florenco al sia plej estara civitano; aliflanke, ne mirinde, se konsideri, ke inter Florenco kaj Danto ne estis bonaj rilatoj: la florenca monumento estis inaŭgurita nur en 1865, ses jarcentojn post la naskiĝo de l’ poeto, preskaŭ duonjarcenton post la unua manifestado de intenco, kaj danke al tutlanda publika monkolekto; kaj Danto, distanciĝante de sia naskiĝurbo, kiu estis ekzilinta lin, metis ĉe la komenco de sia “Komedio” ĉi tiun frazon en latino: Incipit Comoedia Dantis Alagherii, florentini natione, non moribus” (Komenciĝas la Komedio de Danto Aligierio, florencano laŭ naskiĝo, ne laŭ moroj).


II

PRI LA MONUMENTO AL DANTO

(TIAM PREPARATA EN FLORENCO)

 

Kvankam popolojn niajn

paco blankaflugile kunen tiras,

ne senligiĝos laĉe

de l’ antikva dormem’ l’ italoj piaj

5se al patrinekzemplaj oldepokoj

ĉi land’ fatala jam ne sin inspiras.

Karu, ho Italio,

al vi honori l’ famajn forpasintojn,

ĉar de tiaj vidvas nun l’ italaj lokoj,

10nek tie estas kiun vi honoru.

Rigardu retren, ho mia patrio,

al ĉi sennombra svarm’ de nemortintoj,

kaj pri vi mem koleru kaj priploru,

ĉar sen koler’ jam estas dolor’ stulta:

15vin turnu, pri vi hontu en skufaro

kaj vin trapiku, multa,

la pens’ pri niaj avoj kaj l’ idaro.

 

Pro aero, pro kler’, lingva diverso

tra la toskana ter’ serĉante iris

20la gasto dezirplena,

kie kuŝas la vir’ per kies verso

jam ne plu solas bardo Meonia.

Kaj, ho honteg’, li miris,

ke ne nur cindro frida, osta hirto

25ekzile plu kuŝforas

post la funebra tag’ sub ter’ alia,

sed eĉ ne staras ŝtono viamure,

Florenco, al la vir’ pro kies virto

homaro vin honoras.

30Vi piuloj, pro kiuj pekon nure

tristege hontan lavos for ĉi lando!

Ĉi bela verko amon redisdonas,

afabla prodobando,

en ajna brusto patrujam’ resonas.

 

35Itali-amo, karaj,

amo por ĉi mizera vin ekspronu,

por kiu kompat’ mortis

en ĉiu brusto jam, ke nur amaraj

tagoj, post la seren’, aperis fate.

40Ardon aldonu kaj la verkon kronu

mizerikordo, filoj,

kaj mornon, penon pro dolor’ senlima

per kiu vangojn banas ŝi larmglate.

Sed mi per kia vers’ ornami devas

45vin, al kiuj ne tiom la konsiloj,

sed de l’ geni’ kaj de la man’ sublima

artoj kaj virtoj daŭran famon levas

montritaj en la dolĉa entrepreno?

Kiajn mi versojn sendu, ke en koro,

50en arda spirit-eno

nova fajrero iĝu kromvaloro?

 

Vin priinspiros temo ĉi altega

kaj sent’ intensa premos vian sinon.

Kiu diros l’ tumulton

55de via sving’ kaj amo ĉionrega?

Kiu priskribos trajtojn mirajn tiom?

Kiu l’ okulan glimon?

Mortal-voĉo ĉu povas di-elitan

aĵon pripentri sama?

60Forestu jam, anim’ profana. Kiom

larmoj al nobla ŝton’ Itali’ gardas!

Kiel disfalos? Kiel tempronĝita

estos ĉi glor’, kiama?

Vi, dank’ al kiuj mavo nia fartas

65pli dolĉe, plu vivadas, artoj diaj,

konsol’ al niaj gentoj mizersortaj,

ĉe l’ ruboj Italiaj,

l’italajn virtojn pricelebre fortaj.

 

Jen ankaŭ mi sopira

70honori nian panjon dolorantan,

portas kion mi licas,

kaj miksas kanton kun art’ via brila,

sidante kie vi marmoron knedas.

Ho de l’ metrik’ etruska patro kanta,

75se pri afero tera,

se pri ĉi tiu, kiun vi glorumis

iu novaĵ’ al viaj sferoj pledas,

mi scias ja, ke vi nul ĝojon sentas,

ke malpli firmaj ol vakso, sablo era,

80kontraŭ la famo, kiu vin postlumis,

‘stas bronzoj kaj marmoroj; kaj el mensoj

niaj se jam vi falis, falos plue,

kresku, se povas, nia mav’ terura

kaj en fisorto skue

85ploru gent’ via monde plu obskura.

 

Sed ne por vi, por tiuj ĉi vi ĝoju,

povra Patruj’ via, se por l’ instruo

iam de la prapatroj

al filoj dormaj kaj malsanaj voju

90valor’ tioma, por rigarda soro.

Ve, pro kia fidetruo

vi vidas afliktita tiun inon,

kiu vin alsalutas,

vin reirintan al paradiza foro!

95Hodiaŭ tia, kia ŝin vi vidas,

estis ŝi tiam damo kaj reĝino.

Mizer’ ŝin persekutas

kia vi, mire, eĉ neniam fidas.

Mutas pri l’ malamikoj, krom doloro,

100mi, sed ne pri la nuna plej vundŝira,

pro kiu jam l’ angoro

de patruj’ via sojlas mortospira.

 

Beata vi, ĉar fato

ĉe horor’ tia ne kondamnis vivi;

105ĉar vi ne vidis brake

l’ italedzinon ĉe l’ barbarsoldato;

ne prirabi, ne fuŝi urbe, rure

la malamikan spadon, hordon drivi;

ne de l’ geni’ itala

110trenitaj l’ artverkaĵojn al terura

servuto trans la Alpoj, ne per plure

da ĉaroj bari l’ vojon doloranta;

ne l’aspran volon kaj regnaron ŝtalan:

vi ne aŭdis l’ ofendojn, la malpuran

115voĉon de la liber’ nur primokanta

ĉe l’ son’ de la katenoj kaj skurĝbruloj.

Kiu sen pen’? Sufer’ kiomis? Kion

lasis sen tuŝ’ mavuloj?

Kiun templon, altaron, agmalpion?

 

120Kial ni venis al ĉi tempmalhelo?

Kial naskiĝon donis kaj pli frua

ne donis vi la morton,

acerba fato? Ĉar al fremd-kruelo,

vidante sklava ino nian damon

125kaj de raspil’ ŝirĝua

ronĝata ŝian virton, nul stimulo,

neniu konsolvorto

la ŝin vundantan akre dolorflamon

ĉiel mildigi puŝis nealtruda.

130Ve, ne ĉi sangon nian, nek vivbrulon

vi havis, kara; morto

ne min kaptis pro via sorto kruda.

Abundas pense korkoler, korpio:

batalis ni ĝis ofta mortofalo:

135sed ne por Italio

mortonta; ja por ŝia tiranaro.

 

Patro, se vi ne spitas,

ŝanĝitas vi de kiam vi surteris.

Mortadis tra la vastaj

140dezertoj rusaj, kiuj ne meritas,

italaj prodoj; ilin la ĉielo,

homoj kaj bestoj per milit’ konkeris.

Mortfalis ili plore,

duonvestitaj, feblaj kun sangvundoj,

145kaj litis al la korpoj lacaj gelo.

Tiam, kiam trasiris ilin bestaj

suferoj, pri l’ patrio dolĉmemore

jen diris: ho, nek ventoj, nek inundoj

mortigu nin sed ŝtalo, kaj pro l’ bono

150via, patrio nia. De vi foraj,

kiam al ni juneco plej alridas,

ĉe l’ tuta mond’ ignoraj,

ni mortas por popol’, kiu vin cidas.

 

Pri l’ plend’ ilia nur dezerta nordo

155atestas kaj arbaroj siblavente.

Tiel morton alvenis

ili kaj la kadavrojn sur la bordo

neglektitajn de ĉi lokoj neĝmaraj

ŝiris bestaro dente;

160kaj estos la nomo de la noble fortaj

ĉiam egale tia

kun tiu de l’ timemaj. Viroj karaj,

kvankam senfinas via sortteruro,

trovu vi pacon; vin konsolaj vortaj

165trafu, ĉar ne alian

vi havos en ĉi temp’ kaj dum futuro.

Sine de via tuta korĉagreno

ripozu, de ĉi in’ ververaj filoj,

al ŝia suferĉeno

170la via nur samgradas per similoj.

 

Pri vi jam ne ekplendas

via patrio, sed pri kiu puŝis

vin lukti kontraŭ ŝi,

tiom, ke ŝi amare daŭre sendas

175al via ploro sian larmofluon.

Se pri ŝi, kiu ĉiun gloron tuŝis,

naskiĝus kompatflamo

kore de filoj ŝiaj, kiu lanta

pri tiom sombra kaj profunda truo

180ŝin laca pentrus! Ho spirit’ honora

diru: pri Itali’ ĉu mortis amo?

Ĉu la bruliga flam’ estas mortanta?

diru: ĉu ne verdiĝos mirto glora

per kiu mildis nia mavfantomo?

185Ĉu niaj kronoj falis dis aparte?

Ĉu ne ekestos homo,

kiu vin alsimilos ajnaparte?

 

Ĉu mortis ni eterne? Kaj ĉu l’ honto

nia ne havos finon?

190Kaj dum vivanta vagos mi en rondo,

vin turnu al prapatroj, gento misa,

rigardu ĉi ruinon

kaj l’ verkojn, la pentraĵojn kaj la templojn;

pensu pri l’ grund’ premata; veka faru

195vin, se povas, lum’ de tiaj ekzemploj,

kial senmov’? Ekstaru.

Ne licas vivkorupto, nek pli firmas

de noblaj koroj ĉi patrin’ kaj skolo:

se la kadavrojn ŝirmas,

200prefere restu ŝi vidvin’ en solo.

 

Giacomo Leopardi, trad. Nicolino Rossi

(el “Kantoj”, 2012, p. 43-47)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *