Homoj

Maurizio Caprile

En 1979, la eldonejo Edistudio de Brunetto Casini (Pizo) publikigis libron, titolitan “Blinda ermito”, kun la traduko el la itala al Esperanto de poeziaĵoj de Maurizio Caprile.

Mi ne sukcesis trovi sciigojn pri la aŭtoro; mi nur scias, ke en 1977 la eldonisto Rebellato de Venecio publikigis libron kun ital-lingvaj poeziaĵoj de tiu sama aŭtoro, kaj ke la traduko de “Blinda Ermito” estis farita de la konata poeto kaj tradukisto Mauro Nervi

eo.wikipedia.org/wiki/Mauro_Nervi

en.wikipedia.org/wiki/Mauro_Nervi

Mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, unu el la poeziaĵoj de Caprile, kaj aldonas la kovrilon de la volumo “Blinda ermito”.

 


BELVEDERE STRANIERO

(Vienna)

 

Tra le meraviglie del mondo che di qui osservo,

una mi rattrista e mi incupisce,

è lo sguardo sul tempo che è un coacervo

di luci rosse e bianche che ingigantisce

il trascorrere degli anni, l’addio al passato,

il tremare delle mani, per un canto mai nato.

E cosi mi ritrovo a sognare con nostalgia,

al ritorno ai miei gemiti di gioia e di dolore,

allo squallore di un cuore che sa di malinconia,

alla luce del giorno, al mio torpore.

 

Maurizio Caprile

 

°°°°°

 

FREMDA BELVEDERO

(Vieno)

 

Inter la mondmirakloj, kiujn mi observas

de ĉi tie, plej pezas kaj mornas

la konstato pri l’ tempo – agregaĵo

de ruĝaj, blankaj lumoj -; ke enormas

pro ĝi la jarofluo, l’ adiaŭo al paseo,

la manotremo pro nenaskota kanto.

Kaj realtiĝas mia revo nostalgia,

ĉe l’ reven’, pri miaj ĝemoj el gajo kaj doloro,

pri mizero de kor’ melankolia,

pri la taglumo, pri mia torporo.

 

Maurizio Caprile, trad. Mauro Nervi

(el “Blinda ermito”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *