Homoj

Sordello

Ĉiu meze klera italo konas (kaj ofte ripetas kun kolero) ĉi tiuj versojn de Dante Alighieri (Purgatorio 6, 76-78):

Ahi serva Italia, di dolore ostello,

nave sanza nocchiere in gran tempesta,

non donna di province, ma bordello!

 

Ve, sklava Italuj’, dolorloĝejo,

ŝipo dum la ventego sen piloto,

ne mastrino de landoj, sed bordelo!

(trad. Giovanni Peterlongo)

 

Haj, sklava Itali’, dolorhotelo,

ŝip’ sen la stirist’ en mar’ ekscita,

ne plu estrin’ de landoj, sed bordelo!

(trad. Enrico Dondi)

 

Ve, sklava Itali’, dolorhotelo,

ŝip’ sen piloto en ŝtormeg’ ekscita,

ne plu estrin’ de landoj, sed bordelo!

(trad. Enrico Dondi)

 

Ve, sklava Itali’, doloroĉelo,

ŝip’ sen piloto ŝtorme diskuita,

ne plu estrin’ de landoj, sed bordelo!

(trad. Enrico Dondi)

(Klarigo: Dondi tradukis trifoje ĉi tiun eron, ĉiam en malsama maniero)

Parolas la itala trobadoro en okcitana (provenca) lingvo Sordello (ĉirkaŭ 1200-1269)

it.wikipedia.org/wiki/Sordello_da_Goito

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

en larĝa senco samlandano de Vergilio, gvidanto de Dante

eo.wikipedia.org/wiki/Vergilio

(Sordello ekkrias: «O Mantoano, io son Sordello de la tua terra!»,

 

«Mantovano, jen Sordello samurbano!»

(trad. Giovanni Peterlongo)

«Ho mantovano, estas mi Sordello el via land’!»

(trad. Enrico Dondi)

«Ho mantovano, estas mi Sordello el via lando!»

(trad. Enrico Dondi)

Tamen, propre dirite neniu el la du estis “mantovano”: Vergilio probable naskiĝis en Andes (la nuna Borgo Virgilio), Sordello en Goito, ambaŭ en la proksimeco de Mantovo.

Mi sendas al la Vikipedia paĝo pri la vivpriskribaj donitaĵoj, aldonante, ke Dante parolas kun admiro pri Sordello en “De Vulgari eloquentia”, libro I, ĉap. 15, kaj lasis sin gvidi ankaŭ de li en la kantoj 7-a kaj 8-a de Purgatorio.

Mi transskribas (en la originalo en okcitana lingvo, kaj en la traduko al Esperanto de Kálmán Kalocsay) la plej faman el la verkoj de Sordello, Planher en Blacatz (Lamento pri Blacatz), funebra laŭdo de la provenca Senjoro Blacas d’Aulps.

Temas pri la glorado de grandanimulo, farita per la satira komparo kun etanimaj nobeloj: la Roma Imperiestro; la Reĝoj de Francio, de Anglio, de Kastilio, de Aragono,de Navaro; la Grafoj de Tuluzo kaj de Provenco.

Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1997 (laŭ skizo de Eros Donnini) kun miniaturo bildiganta Sordello-n, konservitan ĉe la Muzeo de Palaco d’Arco en Mantovo.


PLANHER EN BLACATZ
www.rialto.unina.it/Sordel/437.24(Boni).htm

 

Planher vuelh en Blacatz en aquest leugier so,

ab cor trist e marrit; et ai en be razo,

qu’en luy ai mescabat senhor et amic bo,

e quar tug l’ayp valent en sa mort perdut so;

tant es mortals lo dans qu’ieu non ai sospeisso

que jamais si revenha, s’en aital guiza no;

qu’om li traga lo cor e que·n manio·l baro

que vivon descorat, pueys auran de cor pro.

 

Premiers manje del cor, per so que grans ops l’es

l’emperaire de Roma, s’elh vol los Milanes

per forsa conquistar, quar luy tenon conques

e viu deseretatz, malgrat de sos Ties;

e deseguentre lui manje·n lo reys frances:

pueys cobrara Castella que pert per nescies;

mas, si pez’a sa maire, elh no·n manjara ges,

quar ben par, a son pretz, qu’elh non fai ren que·l pes.

 

Del rey engles me platz, quar es pauc coratjos,

que manje pro del cor; pueys er valens e bos,

e cobrara la terra, per que viu de pretz blos,

que·l tol lo reys de Fransa, quar lo sap nualhos;

e lo reys castelas tanh qu’en manje per dos,

quar dos regismes ten, e per l’un non es pros;

mas, s’elh en vol manjar, tanh qu’en manj’a rescos,

que, si·l mair’o sabia, batria·l ab bastos.

 

Del rey d’Arago vuelh del cor deia manjar,

que aisso lo fara de l’anta descarguar

que pren sai de Marcella e d’Amilau; qu’onrar

no·s pot estiers per ren que puesca dir ni far;          

et apres vuelh del cor don hom al rey navar,

que valia mais coms que reys, so aug comtar;

tortz es, quan Dieus fai home en gran ricor poiar,

pus sofracha de cor lo fai de pretz bayssar.

 

Al comte de Toloza a ops qu’en manje be,

si·l membra so que sol tener ni so que te;

quar, si ab autre cor sa perda non reve,

no·m par que la revenha ab aquel qu’a en se;

e·l coms proensals tanh qu’en manje, si·l sove  

c’oms que deseretatz viu guaire non val re;  

e, si tot ab esfors si defen ni·s chapte,

ops l’es mange del cor pel greu fais qu’el soste.

 

Li baro·m volran mal de so que ieu dic be,

mas ben sapchan qu’ie·ls pretz aitan pauc quon ilh me.

 

Belh Restaur, sol qu’ab vos puesca trobar merce,

a mon dan met quascun que per amic no·m te.

 

Sordello

 

°°°°°

 

LAMENTO

 

Pri Blacatz mi lamentu per simpla vers-sonor’,

tristkore, ĉar motivon mi havas por la plor’:

perdiĝis al mi bona patrono kaj amiko

kaj kun ll tiel multe da noblo kaj valor’.

En tia morta plago neniam espereblas

kompens’ alie, ol ke de tiu ĉi sinjor’

la bravan koron prenu kaj manĝu la baronoj,

kaj ĉi senkoraj havu sufiĉe do da kor’.

 

L’ unua ĝin bezonas manĝi, laŭ mia kred’,

l’ Imperiestro Roma, por fari al si pred’

Milanon, kies buĝoj rigardas lin venkita,

restinta, malgraŭ siaj germanoj, sen hered’.

Kaj la francreĝo manĝu, por gajni Kastilion,

Ĉar pro malsaĝ’ perdiĝis al li ties posed’.

Sed se al lia panjo ne plaĉas, li ne manĝu,

nenion ja li faras krom kun patrin-konced’.

 

Ke l’ angla reĝo manĝu, estu je mia plaĉ’,

tiam li, malkuraĝa, ne estos sen kuraĝ’

rehavi landon, kiun, por lia malhonoro

francreĝo prenis, kiu lin scias pigrulaĉ’.

Kaj el ĝi por du manĝu la reĝ’ de Kastilio,

dulanda, sed ne brava por unu landhavaĵ’,

sed li sekrete manĝu, ke la patrin’ ne sciu,

lin male de ŝi trafos bastona dorsodraŝ’.

 

Poste mi opinias, ke estas kor-manĝont’

la reĝo Aragona, por savi sin de hont’

Marsejla kaj Milava; alie la honoron

retrovi li kapablos ja el nenia font’.

Kaj al la reĝ’ Navara la kor’ doniĝu manĝi,

kiu pli grafo estas ol reĝ’ laŭ la rakont’;

domaĝe, ke grand-digna altigas Dio homon

kun malaltiga manko de koro sur la kont’.

 

Kaj multe el ĝi devas manĝi Tuluza Graf’,

pensante pri iama kaj nuna sia hav’,

ĉar se per kor’ alia li ne regajnos perdojn

tiuj ja ne revenos per proprakora brav’,

Kaj devas manĝi Grafo Provenca, memorante,

ke senheredigito estas sen ia grav’,

kaj se li sin multpene defendas kaj subtenas,

li manĝu pro l’ ŝarĝegoj de l’ lukt’ por sia prav’.

 

Ĉar mi parolas veron, baronoj min malbenas.

Kiom min ili zorgas, tiom min ili ĝenas.

 

Bela Konsola, estu nur vi al mi kompata.

Kiu min ne amikas, de mi ‘stas disdegnata.

 

Sordello, trad. Kálmán Kalocsay

(“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 293-294)

www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *