Homoj

Francesco Petrarca

La 20-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1304) de la itala (toskana) poeto, verkisto, filozofo kaj humanisto Francesco Petrarca (1304-1374)

eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca

Pri li mi jam parolis la 6-n de aprilo 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/06/francesco-petrarca/

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj.

Mi transskribas unu el liaj plej famaj poeziaĵoj, “Chiare fresche e dolci acque”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto (Dolĉa akvo, freŝa, klara) de Luigi Minnaja.

Mi aldonas (el inter la multenombraj filatelaj omaĝoj de diversaj Landoj):

francan poŝtmarkon de 1956, desegnitan de Louis Muller kaj gravuritan de Jean Pheulpin, en la serio Célébrités étrangères ayant oeuvré en France” (Fremdaj famuloj, kiuj agadis en Francio). La poŝtmarko estis aplikita sur karto kun speciala stampo de la 6-a de aŭgusto 1957 pro la 42-a Universala Kongreso de Esperanto de 1957 (Marseille/ Marsejlo);

la poŝta datstampo utiligita en la eldona tago (10-a de novembro 1956) enFontaine de Vaucluse (Fonto de Valkluzo)

it.wikipedia.org/wiki/Fonte_di_Valchiusa

it.wikipedia.org/wiki/Fontaine-de-Vaucluse

la loko, kiu onidire inspiris la poeziaĵon de Petrarca.

 


CXXVI. CHIARE FRESCHE E DOLCI ACQUE

 

Chiare fresche e dolci acque
ove le belle membra
pose colei che sola a me par donna;
gentil ramo, ove piacque,
(con sospir mi rimembra)
a lei di fare al bel fianco colonna;
erba e fior che la gonna
leggiadra ricoverse con l
angelico seno;
aere sacro sereno
ove Amor co
begli occhi il cor maperse:
date udienza insieme
a le dolenti mie parole estreme.

 

Segli è pur mio destino,
e
l cielo in ciò sadopra,
ch
Amor questocchi lagrimando chiuda,
qualche grazia il meschino
corpo fra voi ricopra,
e torni l
alma al proprio albergo ignuda;
la morte fia men cruda
se questa spene porto
a quel dubbioso passo,
ché lo spirito lasso
non poria mai più riposato porto
né in più tranquilla fossa
fuggir la carne travagliata e l
ossa.

 

Tempo verrà ancor forse
ch
a lusato soggiorno
torni la fera bella e mansueta,
e là
vella mi scorse
nel benedetto giorno,
volga la vista disiosa e lieta,
cercandomi; ed o pietà!
già terra infra le pietre
vedendo, Amor l
inspiri
in guisa che sospiri
sì dolcemente che mercé m
impetre,
e faccia forza al cielo
asciugandosi gli occhi col bel velo.

Da be rami scendea,
(dolce ne la memoria)
una pioggia di fior sovra
l suo grembo;

ed ella si sedea
umile in tanta gloria,
coverta già de l
amoroso nembo;
qual fior cadea sul lembo,
qual su le treccie bionde,
ch
oro forbito e perle
eran quel dì a vederle;
qual si posava in terra e qual su l
onde,
qual con un v
ago errore
girando perea dir: “Qui regna Amore”
.

 

Quante volte dissio
allor pien di spavento:
Costei per fermo nacque in paradiso!.

Così carco doblio
il divin portamento
e
l volto e le parole el dolce riso
m
aveano, e sì diviso
da l
imagine vera,
ch
i dicea sospirando:
Qui come vennio o quando?
credendo esser in ciel, non là dov
era.
Da indi in qua mi piace

quest’erba sì ch’altrove non ho
pace.

 

Se tu avessi ornamenti quant’hai voglia,
poresti arditamente
uscir del bosco e gir infra la gente.

 

Francesco Petrarca

 

°°°°°

 

CXXVI. DOLĈA AKVO, FREŜA, KLARA

 

Dolĉa akvo, freŝa, klara,

kie korp’ kuŝis bela

de l’ nura, kiun taksas mi virino;

ĝentila branĉo, kara

(memoro kormuela)

al ŝia flanko por apog-destino;

herb’, floroj, kujn sino

anĝela, kaj gracia

prikovris jup’ senĝena;

sankta aer’ serena,

kie Amoro min per ĉarmo ŝia

kortrafis: aŭdu kune

mian ekstreman ve-parolon nune.

 

Se ja pro mia fato

(akcelas ĝin ĉielo)

Amor’ ĉi ploran vidon fermos truda,

la korpon homkompato

kovru en ĉi parcelo,

kaj al ĉiel’ l’ anim’ reiru nuda.

Mort’ estos malpli kruda,

se portas ĉi esperon

mi al transir’ dubema;

ĉar la spirit’ lac-pena

ne povus iri pli ripozan sferon,

nek resti en fosaĵo pli ermita

la ostoj kaj la karno turmentita.

 

Temp’ eble venos plue,

kiam al lok’ konata

milde kruela belulin’ reiros;

kie ŝi min unue

vidis, je l’ tag’ beata,

rigardos ŝi kun ĝojo kaj deziros

min serĉe; ve! ŝi miros,

vidante min jam tero

tombe; Amor’ inspiru,

por ke tiom suspiru

ŝi dolĉe, ke por mia nesufero

ŝi tuŝu l’ Eternulon,

al si viŝante per vual’ l’ okulon.

 

De l’ belaj branĉoj falis

(dolĉas en la memoro)

ade sur ŝian sinon florpluveto;

ŝi side sin vualis

humila en la gloro

per la superŝutanta ĉarmtapeto.

Flor’ trafas tualeton,

alia harojn blondajn

ŝajnantajn or’ subtila

en tiu tago brila;

flor’ teron trafas, iu l’ akvojn ondajn,

kaj iu ŝajnkonfidas,

vagante en la aer’: “Amor’ ĉi sidas”.

 

Kiom da fojoj diris

mi kun teruropleno:

“Certe de Paradiz’ ŝi estas ido!”.

Min en forgeson tiris

ŝia anĝel-sinteno,

la vortoj, la vizaĝ’, la dolĉa rido

kaj tiom da divido

nakis de l’ bildo vera,

ke dire mi ekĝemis:

“Mi kiel, kiam venis?”.

Kredante min ĉiele, ne surtera.

Nun tiu herbo ravas

min tiel, ke nur ĉi mi pacon havas.

 

Se vestus vin ornamoj laŭdezire,

vi kun kuraĝosento

povus de l’ kampoj iri al la gento.

 

Francesco Petrarca, trad. Luigi Minnaja

(“Itala antologio” – Antologia Italiana, 1987, p. 85-87)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *