Pietro Gonnella aŭ Gonella (ĉirkaŭ 1390 –1441),
it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Gonnella
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
estis florenca amuzisto ĉe la Kortego de familio Este en la norditala urbo Feraro.
Pri li oni havas tre malmultajn sciigojn, praktike nur tion, kion diras la novelistoj Franco Sacchetti (novelo 220-a)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/10/franco-sacchetti/
kaj Matteo Bandello (novelo 17-a)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/12/matteo-bandello/
Gonnella fariĝis legenda kiel aŭtoro de ŝercoj; sed, surbaze de la principo “buĉas la lupo, oni ankaŭ lin buĉos, li mortis ĝuste pro ŝerco, kiun oni faris al li: Nikolao la tria Este
https://it.wikipedia.org/wiki/Niccol%C3%B2_III_d%27Este
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
ŝerce ŝajnigis kondamnon de la amuzisto al senkapigo; sed kiam Gonnella metis sian kapon sur la ŝtipon, anstataŭ la hakilo de la ekzekutisto falis sur lin akvositelo; tamen la timo estis tioma, ke Gonnella mortis pro infarkto.
Al Gonnella aludas Miguel Cervantes de Saavedra
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/22/cervantes/
en la romano “El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha” (“La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo”).
Mi transskribas la 220-an novelon de Franco Sacchetti, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Elio Migliorini, kaj aldonas maksimumkarton kun la itala poŝtmarko de 1980 pri la kastelo de familio Este en Feraro.
Novella CCXX
Gonnella buffone compera un paio di capponi, e andando uno fanciullo con lui per li denari si contraffae per forma che ’l fanciullo per paura si fugge e dice che non è desso.
Capitando il Gonnella in alcuna terra in Puglia, e avendo bisogno per uno carnesciale d’uno paio di capponi, pensando come gli potesse avere sanza costo, come era uso, assai bene addobbato per avere il credito andò in polleria; e convenutosi d’un paio di capponi per soldi quarantacinque, disse al pollinaro mandasse un suo fantino co’ capponi insino al banco e darebbegli i danari. Il pollinaro diede li capponi a uno garzonetto, e disse:
– Va’ con lui, e reca quarantacinque soldi.
Partesi il Gonnella col fanciullo drieto, e quando vede tempo, lascia i capponi a casa d’un suo amico, e dice al fanciullo:
– Andiamo alla tavola per li denari.
Il garzon drietoli. E ’l Gonnella ne va drieto a un banco, e là ragionava alcuna volta di Berta e di Bernardo; e ’l fanciullo aspettava di dreto a lui che si volgesse con li denari: e stato per ispazio di presso a un’ora, non volgendosi il Gonnella e non facendo sembianti di darli e’ denari, il garzone tirò il Gonnella per lo mantello. Come il Gonnella si sente tirare, subito si trae della scarsella una gran sanna di porco, e mettesela alla bocca, e ciò fatto s’arrovescia le ciglia degli occhi che pareano di fuoco, e con questi facendo un fiero viso, si volse al garzoncello, dicendo:
– Che vuo’ tu?
Il garzone, veggendo questo viso cosí orribile, pieno di spavento, dice:
– Voi non siete esso, io non dico a voi -; e come smemorato guarda di qua e guarda di là, nella fine tornò al suo maestro sanza denari, dicendo:
– Io andai con lui alla tavola, e aspettai un buon pezzo, e nella fine, tirandolo per lo mantello e’ si volse che parea un diavolo con gli occhi rossi e con le sanne grandissime; io dissi: «Voi non sete esso»; e guardai di quello che ebbe e’ capponi, mai non lo potei rivedere.
Lo pollinaro cominciò a gridare allo fanciullo e a darli, dicendo:
– Perché lasciastú li capponi, prima che ti desse i denari?
Le scuse furono assai. Il pollaiuolo andò tutto dí guardando se rivedesse quel de’ capponi; ma il Gonnella s’avea già mutata un’altra vesta, che mai non l’averebbe riconosciuto; e fece il carnesciale con quelli capponi di buon mercato; ma il fanciullo credo che ebbe cattivo carnesciale, avendo di molte busse e dell’erbe, se ne seppe mangiare.
Franco Sacchetti
°°°°°
GONNELLA KAJ LA KAPONOJ
Novelo 220
Gonnella, fama kortegamuzisto, iam veninte en urbon de Apulio kaj, bezonante paron da kaponoj por la Karnavalo, pripensis manieron ilin havi senpage. Lukse vestita, kiel li kutimis por havi krediton, li iris en kokvendejon kaj jene akordiĝis kun la kokvendisto: li pagos al la knabo, kiu al li portas hejme la du elektitajn kaponojn, kvardekkvin soldojn.
La kokvendisto donis la kaponojn al knabo kaj diris: «Iru kun li kaj alportu la monon». Gonnella eliris kun la knabo malantaŭ si kaj post malmulte da tempo li lasigis la kaponojn en la domo de amiko kaj diris al la knabo: «Sekvu min ĝis banko kaj tie mi pagos». Kaj la knabo lin sekvis.
Gonnella iris malantaŭ benko (*) kaj ekparolis pri Berta kaj Bernardo: dume la knabo ĉiam atendis malantaŭ li por ricevi la monon.
Post preskaŭ unu horo de atendo la knabo, ĉar ĉiam Gonnella parolis kaj ankoraŭ ne estis doninta la soldojn, tiris la mantelon de la kortegamuzisto. Tiam Gonnella tuj eltiras el sia poŝo porkan dentegon kaj metas ĝin en sia buŝo; poste kun renversitaj okulharoj kaj fajraj okuloj, li sin turnas al la knabo kun terura mieno dirante: «Kion vi volas?». La knabo, kiu vidis tiel malbelegan vizaĝon, respondis: «Vin mi ne serĉas, mi kun vi ne volis paroli».
Rigardinte tien ĉi kaj tien vane serĉante Gonnella’n, li estis devigata reveni al la mastro sen mono, dirante: «Mi iris kun li al la banko kaj mi atendis longan tempon: fine mi tiris lian mantelon kaj mi vidis ne lin sed la diablon kun ruĝaj okuloj kaj grandaj porkaj dentegoj; vane mi serĉis la viron de la kaponoj: plu lin mi ne vidis».
La kokvendisto ekkriis kaj ekfrapis la knabon dirante: «Kial vi donis la kaponojn antaŭe?» kaj la knabo longe klopodis sin senkulpigi.
La kokvendisto rigardis la tutan tagon tra la urbo por trovi la kaponojn; sed Gonnella jam estis ŝanĝinta sian veston kaj plu ne estis rekonebla; li faris bonegan kaj senpagan karnaval-manĝon; mi kredas ke kontraŭe la knabo havis multajn frapojn kaj nur herbon por manĝi.
Franco Sacchetti, trad. Elio Migliorini
(*) Itale: banco = banko aŭ benko.
(“L’Esperanto” 1922-3, marto 1922, p. 46-47)