La plej konata popola kanzono de la itala sudokcidenta regiono Kalabrio
eo.wikipedia.org/wiki/Kalabrio
estas sendube “Calabrisella”
it.wikipedia.org/wiki/Calabrisella
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
de kiu ekzistas multenombraj versioj, malsamaj laŭ enhavo, longo, lingvo: estas multaj, ja, la variantoj de la kalabria dialekto, de tiu ”norda” de Kozenco (ĉe la limo kun Kampanio, kaj do influita de la napola) ĝis tiu “suda” de Reggio Calabria (memkomprenenble, proksima al la sicilia de Mesino), kun fortaj helenaj rememoroj.
Esence, temas pri junulo, kiu amindumas knabinon
(kantas Otello Ermanno Profazio)
www.youtube.com/watch?v=126hx4Ep4Ok&list=RD126hx4Ep4Ok&t=21
(kantas Mino Reitano)
Mi devas atentigi, pri tio, ke “Calabrisella” ne estas diminutivo, sed karesnomo, tio estas, ĝi ne signifas simple “Eta kalabrianino”, sed estas amema maniero por alparoli la amatinon.
Dum la knabino estas ĉe la rivero por lavi tukojn, la junulo ŝtelas de ŝi naztukon (en la kalabria dialekto, “muccaturi”, el la franca “mouchoir”); tio ĉar, en la ĉefe suda iama kutimo, kiam knabino akceptis la svatiĝon de junulo, oni interŝanĝis naztukon kiel “aman garantiaĵon”; oni trovas postsignon pri tio en la napola kanzono “Lariulà” de Salvatore Di Giacomo kaj Mario Costa
www.youtube.com/watch?v=iVbkaZa0WRI
(kantas Ebe De Paulis kaj Michele Montanari),
en kiu amanto kiu disputis kun la amatino “allasas” ke ŝi ne redonu la naztukon:
“Tiénete ‘o muccaturo arricamato” (Tenu por vi la broditan tukon),
dum ŝi, kiu almenaŭ laŭvorte volas havi plu nenion komunan kun li, insistas por redoni ĝin:
“tècchete ‘o muccaturo ‘e seta ingrese” (jen al vi la tuko el angla silko)
La kanzono “Calabrisella” disvolviĝas, poste, en esprimoj de admiro kaj de amo.Rimarko: la junulo substrekas, ke li vidis neniun knabinon same belan, kiam li iris studi “en la urbon”; nu, en la epoko, kiam supozeble la kanzono naskiĝis, en tuta Kalabrio ankoraŭ ne ekzistis Universitatoj, kaj por studi oni devis iri al urboj de aliaj regionoj (plej ofte al Pizo aŭ al Romo).
Mi transskribas unu el la plej disvastiĝintaj tekstoj de la kanzono, en la kalabria, kun itala “traduko”; kaj mi aldonas la partan (liberan) version al Esperanto, ŝulditan al Glauco Corrado.
Mi alligas:
– la partituron, kun la versio en Esperanto, de “Calabrisella”;
– malnovan bildkarton, kun la reklamo de la napola kanzono “Lariulà” (kiam ne ekzistis la amasaj komunikiloj, la disvastigo de la kanzonoj okazis necese per “neprofesiaj” metodoj, de homo al homo).
CALABRISELLA
Ti vitti alla ciumara chi lavavi
e lu me’ cori si jinchiu d’amuri.
Mentri li panni a la sipala ampravi
iu t’arrubai lu megghiu muccaturi.
Calabrisella mia, Calabrisella mia,
Calabrisella mia, facimmu amuri.
Tirolalleru, lalleru, lallà,
sta Calabrisella muriri mi fa.
Quandu pe studio ia a la cittati,
bedda non vitti a nudda com’a ttia.
Pensai ccu pena a st’occhi innamurati,
e ‘nta stu muccaturi ti ciancia.
Calabrisella mia, ‘sta vocca d’incantari,
Calabrisella mia fammi baciari.
Tirolalleru, lalleru, lallà,
sta Calabrisella muriri mi fa.
Mo chi di la cittati io so’ turnatu,
mi guardi e mi sorridi, malandrina.
Dassarrìa tuttu lu me’ dutturatu
sulu p’avìri a ttia sempri vicina.
Calabrisella mia, daria la me’ vita,
Calabrisella mia, sulu pe’ ttia.
Tirolalleru, lalleru, lallà,
sta Calabrisella muriri mi fa.
°°°°°
CALABRISELLA
Ti vidi al fiume che lavavi
ed il mio cuore si riempì d’amore.
Mentre stendevi i panni alla siepe
ti rubai il miglior fazzoletto.
Calabrisella mia, Calabrisella mia,
Calabrisella mia, facciamo l’amore.
Tirolalleru, lalleru, lalla,
questa Calabrisella morire mi fa.
Quando per studiare andai in città,
bella come te non vidi nessuna.
Pensavo con pena a questi occhi innamorati,
e in questo fazzoletto ti piangevo.
Calabrisella mia, questa bocca da incantare,
Calabrisella mia, fammi baciare.
Tirolalleru, lalleru, lalla,
questa Calabrisella morire mi fa.
Ora che dalla città sono tornato,
mi guardi e mi sorridi, malandrina.
Lascerei tutto il mio dottorato
solo per averti sempre vicina.
Calabrisella mia, darei la mia vita,
Calabrisella mia, solo per te.
Tirolalleru, lalleru, lalla,
questa Calabrisella morire mi fa.
°°°°°
KALABRIANINO
Mi vidis ŝin lavanta ĉe l’ rivero,
kalabrianino mia skarabokula.
Dum ŝi rigardis min grandpasie,
mi de ŝi ŝtelis la plej belan tukon.
Kalabrianino mia, kalabrianino mia,
kalabrianino mia, floro de amo.
Tirulalleru, lalleru, lallà,
ĉi kalabrianino suferigas min.
Tirulalleru, lalleru, lallà,
ĉi kalabrianino suferigas min.
trad. Glauco Corrado