Homoj

Walther von der Vogelweide

Walther von der Vogelweide (ĉirkaŭ 1170 – ĉirkaŭ 1230)

eo.wikipedia.org/wiki/Walther_von_der_Vogelweide

estis la plej granda germanlingva poeto de mezepoko.

Oni ne scias precize, kie li naskiĝis: aŭstroj parolas pri Schönbach en Waldviertel (NiederösterreichMalalta Aŭstrio); sed (sud)tirolanoj prefere referencas sudtirolajn/ altadiĝajn lokojn: Wipptal (itale, Alta Valle Isarco) apud Sterzing (itale, Vipiteno); Lajen/ Ried (itale, Laion/ Novale); Klausen (itale, Chiusa).

Lige kun lia supozata suditirola deveno, la ĉefa placo de Bozen/ Bolzano estas dediĉita al li. En 1889, sur tiu placo estis starigita monumento, verko de Heinrich Natter; en 1935, dum faŝismo, la statuo estis delokita al periferia parko, kaj la placo esti titolita al la itala Reĝo Vittorio Emanuele III, por forigi tion, kio estis taksata “simbolo de germaneco” (ekde 1919, Sudtirolo/ Altadiĝo apartenas al Italio). Post la dua mondmilito, la placo esti denove titolita al Walther von der Vogelweide, sed la monumento estis relokita tie nur en 1981.

Efektive, la poeto estas fama ne nur pro amaj kantoj (li estas la plej elstara el la “Minnesänger” – amaj kantistoj), sed ankaŭ pro sia politika engaĝiteco favore al la germana afero (kvankam lia graveco sur ĉi tiu ebeno estis eble iom troigita de la germanlingvaj kritikistoj, kiuj vekis kontraŭan kaj same troigan reagon en la italaj kritikistoj pli ŝovinismaj).

En Esperanto ekzistas la traduko (de Kálmán Kalocsay) de tri poeziaĵoj: “Ich saz ûf eime steine” (Sur ŝton’ mi ripozetis), “Unter den Linden” (Sub la tilio), “Owê war sint verswunden” (Ho ve, kien miaj jaroj). Ĉiuj tri tradukoj aperis en 1931 en “Eterna bukedo” (p. 56-59), kaj en 1981 en “Tutmonda sonoro” (p. 296-298); la unua ankaŭ en “Esperanto de UEA” 1931-4, p. 60.

Mi transskribas la poeziaĵon “Ich saz ûf eime steine”, en la pra-germana, en la ítala (laŭ Enciklopedio Treccani), kaj en Esperanto, kaj aldonas malnovan gravuraĵon kun tradicia bildo pri la poeto.


ICH SAZ ÛF EIME STEINE

gutenberg.spiegel.de/buch/die-gedichte-walthers-von-der-vogelweide-8888/3

www.youtube.com/watch?v=mGTCDM5qCOs

 

Ich saz ûf eime steine,

   und dahte bein mit beine:

   dar ûf satzt ich den ellenbogen:

   ich hete in mîne hant gesmogen

   daz kinne und ein mîn wange.

   dô dâhte ich mir vil ange,

   wie man zer welte solte leben:

   deheinen rât kond ich gegeben,

   wie man driu dinc erwurbe,

   der keines niht verdurbe,

   diu zwei sint êre und varnde guot,

   daz dicke ein ander schaden tuot:

   daz dritte ist gotes hulde,

   der zweier übergulde.

   die wolte ich gerne in einen schrîn.

   jâ leider desn mac niht gesîn,

   daz guot und weltlich êre

   und gotes hulde mêre

   zesamene in ein herze komen.

   stîg unde wege sint in benomen:

   untriuwe ist in der sâze,

   gewalt vert ûf der strâze:

   fride unde reht sint sêre wunt.

   diu driu enhabent geleites niht, diu zwei enwerden ê gesunt

 

Walther von der Vogelweide

 

°°°°°

 

Sedevo su di un masso

con le gambe accavallate.

Su una gamba appoggiai un gomito.

Sulla mano avevo posato

il mento e una guancia.

Così riflettei molto intensamente

su come si debba vivere a questo mondo.

Non seppi trovare alcun consiglio

su come ottenere tre cose,

senza che una vada persa.

Due di queste sono l’onore e i beni terreni,

che spesso si danneggiano a vicenda:

la terza è la grazia di Dio,

che è molto più importante delle altre due.

Io vorrei che fossero tutte nello stesso scrigno:

ma purtroppo non è possibile

che i beni e l’onore nel mondo

e la grazia di Dio in aggiunta

si riuniscano nello stesso cuore.

La loro strada è sbarrata:

la slealtà è in agguato,

la violenza è per le vie,

la pace e il diritto sono feriti gravemente.

Se questi due non guariscono,

quelle tre non potranno essere difese.

 

Walther von der Vogelweide

www.treccani.it/enciclopedia/walther-von-der-vogelweide_%28Federiciana%29/

 

°°°°°

 

LA TRI AĴOJ

 

Sur ŝton’ mi ripozetis,

la krurojn kruce metis,

kubuton lokis en la sin’,

sur mia man’ apogis sin

unu vango kaj mentono.

Meditis mi, dum drono

en timo, pri la viv’ kaj mond’.

Sed ve, ne venis ja respond’:

tri aĵojn kiel havi,

por ĉiujn tri elsavi.

Honest’ kaj Riĉ’: jen du el Tri,

batalas ofte inter si.

La tria: plaĉi al Dio,

plej grava el la Trio.

Ho, ilin havi en unu ŝrank’!

Sed estas ve, eterna mank’:

loĝi en sama koro

Honesto, Di-adoro

kaj monda Riĉ’ ne povas ja,

malhelpojn 6ie trovas ja.

Perfido retojn metas,

perforto Ĉion tretas,

mort-vundaj estas Pac’ kaj Ver’.

La Tri ne havos Ŝirmon, dum

ĉi Du malsanas sur la ter’.

 

Walter von der Vogelweide

trad. Kálmán Kalocsay

“Esperanto de UEA”, 1931-4, p. 60

“Eterna bukedo”, 1931, p.

www.egalite.hu/kalosay/eterna.htm

“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 296

www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda.htm

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *