Jacopo Passavanti (1302 ĉirkaŭe – 1357)
it.wikipedia.org/wiki/Jacopo_Passavanti
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
estis itala (florenca) verkisto kaj arkitekto.
Dominikana Frato, li okupiĝis, interalie, pri la konstruo de la florenca Baziliko de Santa Maria Novella (Sankta Maria la Nova)
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/18/leon-battista-alberti/
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/02/giovanni-michelucci/
Kiel beletristo, Passavanti estas fama pro la verko “Specchio di vera penitentia”(Spegulo de vera pentofaro), kolekto de karesmaj predikoj, kiuj utiligas la rimedon de instrua kaj moralisma rakonto, ofte kun teruriga enhavo, laŭ la tiutempa kutimo.
En Esperanto ekzistas la traduko (“La inferaj punoj”), de Amerigo Luigi Reni, de parto el la tria distingo, dua ĉapitro (“Dove si dimostra come la paura ritrae altrui dalla penitenzia” – Pruvo, ke timo detenas aliajn el la pentofaro)
it.wikisource.org/wiki/Specchio_di_vera_penitenza/Distinzione_terza/Capitolo_secondo
Mi transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto, kaj aldonas la bildon de la fresko “La damnitoj”, en la Katedralo de Orvieto, de Luca Signorelli (1450 ĉirkaŭe – 1523)
eo.wikipedia.org/wiki/Luca_Signorelli
Dove si dimostra come la paura ritrae altrui dalla penitenzia
Leggesi che a Parigi fu uno maestro che si chiamava Ser Lo, il quale insegnava loica e filosofia, e avea molti iscolari. Intervenne che uno de’ suoi iscolari, tra gli altri, arguto e sottile in disputare, ma superbo e vizioso di sua vita, morì, e dopo alquanti dì, essendo il maestro levato di notte allo studio, questo iscolare morto gli apparì; il quale il maestro riconoscendo, e non sanza paura, domandò quello che di lui era: rispose ch’era dannato. E domandandolo il maestro se le pene dello ’nferno erano gravi come si dicea; rispose, che infinitamente maggiori, e che colla lingua non si potrebbono contare, ma che gliene mosterrebbe alcuno segno.
Vedi tu, diss’egli, questa cioppa piena di soffismi, della quale io paio vestito? questa mi pesa e grava più che s’io avessi la maggiore torre di Parigi o la maggiore montagna del mondo in su le spalle, e mai nolla potrò por giù. E questa pena m’è data dalla divina giustizia per la vanagloria ch’io ebbi del parermi saper più che gli altri, e spezialmente di sapere fare sottili soffismi, cioè argomenti, da vincere altrui disputando. E però questa cioppa della mia pena n’è tutta piena; però che sempre mi stanno dinanzi agli occhi a mia confusione.
E levando alta la cappa, ch’era aperta dinanzi, disse: Vedi tu il fodero di questa cappa? tutta è bracia, e fiamma d’ardente fuoco pennace, il quale sanza veruna lena m’arde e mi divampa. E questa pena m’è data per lo peccato disonesto della carne, del quale fui nella vita mia viziato, e continuàilo infino alla morte sanza pentimento o proponimento di rimanermene.
Onde, con ciò sia cosa ch’io perseverassi nel peccato sanza termine e sanza fine, e averei voluto più vivere per più potere peccare; degnamente la divina giustizia m’ha dannato, e tormentando mi punisce sanza termine e sanza fine. Eimè lasso! che ora intendo quello che, occupato nel piacere del peccato e inteso a’ sottili soffismi della loica, non intesi, mentre ch’io vivetti nella carne: cioè per che ragione si dea dalla divina giustizia la pena dello ’nferno sanza fine all’uomo per lo peccato mortale.
E acciò che la mia venuta a te sia con alcuno utile ammaestramento di te,5 rendendoti cambio di molti ammaestramenti che desti a me, porgimi la mano tua, bel maestro.
La quale il maestro porgendo, lo scolaro iscosse il dito della sua mano ch’ardea, in su la palma del maestro, dove cadde una picciola gocciola di sudore, e forò la mano dall’uno lato all’altro con molto dolore e pena, come fosse stata una saetta focosa et aguta.
Ora hai il saggio delle pene dello ’nferno, disse lo scolaro; e urlando con dolorosi guai, sparì.
Il maestro rimase con grande afflizione e tormento per la mano forata e arsa; né mai si trovò medicina che quella piaga guarisse, ma infino alla morte rimase così forata: donde molti presono utile ammaestramento di correzione.
E ’l maestro compunto, tra per la paurosa visione e per lo duolo, temendo di non andare a quelle orribili pene delle quali avea il saggio, diliberò d’abbandonare la squola e ’l mondo.
Onde in questo pensiero fece due versi, i quali, entrando la mattina vegnente in isquola, davanti a’ suoi iscolari, dicendo la visione e mostrando la mano forata e arsa, ispose e disse:
Linquo coax ranis, ora corvis, vanaque vanis;
Ad loycam pergo, quae mortis non timet ergo:
Io lascio alle rane il gracidare e a’ corvi il crocitare, e le cose vane del mondo agli uomini vani:
e io me ne vado a tale loica, che non teme la conclusione della morte:
cioè alla santa Religione. E così abandonando ogni cosa, si fece religioso, santamente vivendo in sino alla morte.
Jacopo Passavanti, “Specchio di vera penitenza”, distinzione terza, capitolo secondo
°°°°°
La inferaj punoj
Oni legas ke en Parizo estis iam instruisto nomita Ser Lo, kiu instruis logikon kaj filozofion, kaj havis multajn lernantojn. Okazis ke unu el tiuj lernantoj, inter la aliaj sprita kaj subtila en diskutado, sed fiera kaj malvirta en sia vivkonduto, mortis.
Kaj post kelkaj tagoj, dum estis la instruisto okupita dumnokte en studado, tiu mortinta lerninto aperis al li, kiun la instruisto – ne sen timo – rekonis, kaj aldemandis kio estas pri li. Tiu respondis ke li estas damnita. Kaj ĉar lin aldemandis la instruisto, ĉu la inferaj punoj estas tiel premegaj kiel oni diras, li respondis ke ili estas senfine pli grandaj kaj ke buŝe oni ne povas ilin kalkuli, sed ke li montros ai li kelkan signon da ili.
«Ĉu vi vidas – diris li – tiun ĉi mantelon plenan je sofismoj, per kiu mi ŝajnas vestita? Tiu ĉi pezas kaj premas sur min pli ol se mi havus la plej grandan parizan turon, aŭ la plej grandan monton de la tero sur la ŝultroj, kaj neniam plu mi povos gin demeti. Kaj tiu ĉi puno estas donita al mi de la dia justeco pro la gloramo kiun mi havis, ĉar mi opiniis ke mi scias pli ol aliaj, kaj precipe pro tio ke mi sciis fari subtilajn sofismojn, tio estas citi argumentojn por venki aliajn dum diskutado. Kaj pro tio jena mantelo de mia puno estas je ili plenplena, kaj ili ĉiam staras antaŭ miaj okuloj, por mia konfuzo».
Kaj alten levante la mantelon, kiu en la antaŭa parto estis malferma, li diris: «Ĉu vi vidas la subŝtofon de tiu ĉi mantelo? Ĉio estas karbofajro kaj flamo de puna brulegiganta fajro, kiu sen iu halto min flamigas kaj bruligas. Kaj tiu ĉi puno estis donita al mi pro la malhonesta pekado de karno, de kiu mi estis dum mia vivo malpurigita, kaj en kiu mi datiris ĝis morto, sen pento kaj sen propono min deteni.
Tial, tiamaniere, ke mi persistis en la peko senhalte kaj senfine, kaj estis deziranta plue vivadi por ke mi povu plie peki, inde la dia justeco damnis min, kaj turmentante min punas senhalte kaj senfine. – Ho ve! Mi bedaŭrindulo, kiu nun komprenas tion, kion, okupata en la plezuro de la peko, kaj en la subtilaj sofismoj de la logiko, ne komprenis, dum mi vivis en la karno! Jen estas la motivoj, pro kiuj estas donata de la dia justeco infera senfina puno al homo pro pereiga peko.
Kaj kun la celo, ke mia alveno estu iel utila instruo al vi, rekompence de la multaj instruoj kiujn vi donis al mi, prezentu al mi vian manon, mia kara instruisto».
La instruisto prezentis ĝin, kaj la lerninto skuis la fingron de sia brulanta mano super la manplato de la instruisto, kien falis malgranda ŝvitguto, kiu traboris la manon de l’ unu ĝis la alia flanko, kun granda doloro kaj sufero, kiel se ĝi estus akra kaj fajra sago.
«Nun vi havas pruvon de la inferaj punoj» diris la lerninto, kaj kriegante per dolorĝemoj malaperis.
La instruisto restis kun granda malĝojo kaj sufero pro la traborita kaj bruldoloranta mano, kaj neniam oni trovis medikamenton kiu resanigis tian vundon, sed ĝis la morto ĝi restis tiel borita: de kio multaj prenis instruon por korektigo.
Kaj tiu instruisto, ĉagrenita de la timiga vizio kaj doloro, kaj timante iri al tiaj teruregaj turmentoj, pri kiuj li havas specimenon, decidis lasi la lernejon kaj la mondon.
Tial en tiu penso li skribis du versojn, kiujn li, enirinte la sekvantan matenon en la lernejon, antaŭ siaj lernantoj, rakontante la vizion, kaj montrante la traboritan kaj bruligitan manon, klarigis, kaj diris:
“Linquo coax ranis, ora corvis, vanaque vanis;
Ad loycam pergo, quae mortis non timet ergo”.
(Mi lasas al la ranoj kvaki, al la korvoj graki, la vanaĵojn al vanuloj,
kaj iras al tiu logiko, kiu ja ne timas pro morto”).
Kaj tial, ĉion forlasinte, li fariĝis religiulo, kaj sankte vivadis ĝis la morto.
Jacopo Passavanti, “Specchio di vera penitenza” (Spegulo de vera pentofaro), tria distingo, dua ĉapitro, trad. Amerigo Luigi Reni, “Itala Antologio” 1987, p. 116-118