La vispa Teresa
avea tra l’erbetta
a volo sorpresa
gentil farfalletta…
(Terezo, la sprita,
sur bela lilio
ĵus kaptis, subita,
lili-papilion…)
Levu la manon la ne plu junaj italoj kiuj, minimume unu fojon en la vivo, ne eldiris ĉi tiun porinfanan poeziaĵon, ĝenerale opiniatan je popola deveno, dum ĝi havas aŭtoron: la milananon Luigi Sailer (1825-1885)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Sailer
kiu ĝin verkis inter 1850 kaj 1858, kaj ĝin publikigis en 1865 kun la titolo “La farfalletta” (La papilieto), ĝin dediĉante al juna princino de familio Savoia-Carignano, ŝajne tre kaprica.
La sukceso estis grandega, sed malmulton gajnis la aŭtoro sur la ekonomia ebeno, kaj nenion sur tiu morala, ĉar laŭfakte la poeziaĵo farigis tuj “ĉies propraĵo”.
En 1917, la romdialekta poeto Carlo Alberto Salustri, konata per la pseŭdonimo Trilussa (1871-1950),
verkis (en la itala) satiran daŭrigon, imagante kiel la “sprita” Terezo kondutos plenkreske.
Mi transskribas la poeziaĵon de Sailer kaj tiun de Trilussa, en la itala kaj en unu el la multaj versioj al Esperanto, tiu de Renato Corsetti publikigita en “L’Esperanto”2010-5, p. 12 (da ĝi ekzistas pluraj variantoj de Corsetti mem; unu memstara ŝuldiĝas al Carlo Sarandrea).
Mi aldonas la bildojn de kvar italaj poŝtmarkoj de 1996 kun papilioj, laŭ skizo de Maria Maddalena Tuccelli.
LA VISPA TERESA
La vispa Teresa
avea tra l’erbetta
a volo sorpresa
gentil farfalletta,
e tutta giuliva
stringendola viva
gridava a distesa:
“L’ho presa, l’ho presa!”.
A lei supplicando,
l’afflitta gridò:
“Vivendo, volando
che male ti fò?
Tu sì, mi fai male
stringendomi l’ale.
Deh! Lasciami; anch’io
son figlia di Dio”.
Confusa, pentita
Teresa arrossì.
dischiuse le dita
e quella fuggì.
Luigi Sailer
Se questa è la storia
che sanno a memoria
i bimbi di un anno,
pochissimi sanno
che cosa le avvenne
quand’era ventenne.
Un giorno di festa
la vispa Teresa
uscendo di chiesa
si alzava la vesta
per farsi vedere
le calze chiffonne
che a tutte le donne
fa molto piacere.
Armando, il pittore,
vedendola bella,
le chiese il favore
di far da modella.
Teresa arrossì,
ma disse di sì.
“Verrete?”- “Verrò!”.
“Ma badi, però…”
“Parola d’onore!”
rispose il pittore.
Il giorno seguente,
Armando l’artista,
stringendo furente
la nuova conquista,
gridava a distesa:
“T’ho presa! T’ho presa!”.
A lui supplicando
Teresa gridò:
“Su , su mi fa male
la spina dorsale.
Mi lasci, chè anch’io
son figlia di Dio…
Se ha qualche programma
ne parli alla mamma…”.
A tale minaccia
Armando tremò,
dischiuse le braccia…
ma quella restò.
Perduto l’onore,
sfumata la stima,
la vispa Teresa
più vispa di prima,
per niente pentita,
per niente confusa,
capì che l’amore
non è che una scusa.
Per circa tre lustri
fu cara a parecchi.
Tra giovani e vecchi,
tra oscuri ed illustri,
la vispa Teresa
fu presa e ripresa.
Contenta a giuliva
s’offriva e soffriva.
(La donna che s’offre
se apostrofa l’esse
ha tutto interesse
di dire che soffre).
Ma giunta ai cinquanta,
con l’anima affranta,
col viso un po’ tinto,
col resto un po’ finto,
per torsi d’impaccio
dai prossimi acciacchi,
apriva uno spaccio
di sali e tabacchi.
Un giorno, un cliente,
chiedendo un toscano,
le porse la mano,
così… casualmente.
Teresa la prese,
la strinse e gli chiese:
“Mi vuole sposare?
Farebbe un affare!”.
Ma lui di rimando
rispose: “No, no!…
Vivendo e fumando
che male ti fo?”.
Confusa e pentita
Teresa arrossì.
dischiuse le dita
e quello fuggì.
Ed ora Teresa,
pentita davvero,
non ha che un pensiero:
d’andarsene in chiesa.
Con l’anima stracca,
si siede e stabacca,
offrendo al Signore
gli avanzi di un cuore
che batte la fiacca.
Ma, spesso, fissando
con l’occhio smarrito
la polvere gialla
che resta sul dito,
le pare il detrito
di quella farfalla
che un giorno ghermiva
stringendola viva.
Ed or come allora
Teresa risente
la voce innocente
che prega ed implora:
“Deh, lasciami, anch’io
son figlia di Dio!”.
“Fu proprio un bel caso!”
sospira Teresa,
fiutando la presa
che sale nel naso.
“Se qui non son lesta
mi scappa anche questa!”.
E fiuta e rifiuta,
tossisce e starnuta.
Il naso è una tromba
che squilla e rimbomba
e pare che l’eco
si butti allo spreco…
Tra un fiotto e un rimpianto,
tra un soffio e un eccì,
la vispa Teresa………..
lasciamola lì.
Trilussa
TEREZO, LA SPRITA
Terezo, la sprita,
sur bela lilio
ĵus kaptis, subita,
lili-papilion,
kaj ĝoje naiva
ŝi tenis ĝin viva
dum krio ekscita
“Kaptita! Kaptita!”.
Sed ŝin petegante
ĝi diris al ŝi:
“Vivante, flugante,
ĉu vin ĝenas mi?
Vi agas ja fie
Premante min tie!
Ho, lasu sen plio
ĉi-idon de Dio”.
Ne falis en vano
ĉi-verŝo de koro,
ĉar lasis la mano
ĝin flugi al foro.
Luigi Sailer
Jen fama evento.
Ĝin la okcidento
jam konas parkere.
Sed, tamen, ne vere
konatas la posto.
Jen sekvas la vosto.
Terezo, pro vervo
en tago de festo
post teda di-servo
per levo de vesto
montradi silkecajn
la ŝtrumpojn ne timas.
Virinoj kutimas
la gestojn sendecajn.
Armando, pentristo,
ĉar ŝi ŝajnis rozo,
per ega insisto
ŝin volis por pozo.
Terezo ruĝiĝis,
sed tamen aliĝis.
“Vi venos, ĉu ne?”.
“Jes, tamen nur se…”.
“Mi ĵuras je Kristo” –
al ŝi la pentristo.
La tagon morgaŭan
Armando, ŝin umis,
dum ŝi restis laŭa,
li umis, malumis
kaj fine tut-kvita:
“Kaptita! Kaptita!”.
Sed lin petegante
ŝi diris al li:
“Ĉar vi tro fervoras,
la spino doloras!
Ho, lasu sen plio
ĉi-idon de Dio”.
Nun certe konvenus
se hejmen vi venus…
Armando mizera
forpuŝe nun gestis,
ŝin lasis libera,
sed tamen ŝi restis.
Ĉar foris honoro,
kaj mankis estimo
la sprita Terezo
nun spritis sen limo.
Ŝi nun ekkomprenis
tuj kaj por ĉiamo,
ke estas amoro
la oro de amo.
Dum jaro-dekkvino
furoris la ino:
kaptita de uloj:
gravuloj kaj nuloj –
Terezo la sprita
la ade kaptita.
Ŝi preskaŭ abone
sin donis sindone
(se sin ino donas,
por gardi la pacon,
forigas la spacon,
kaj tiam sindonas).
Duone jarcenta,
kun sento turmenta
vizaĝe tre ŝminka
kaj korpe tro ŝinka
ŝi sentis la pikon,
la aĝo-atakon,
kaj luis butikon
por vendi tabakon.
Jen tuŝis kliento,
prenante cigaron,
nur pro akcidento
nun ŝian hararon.
Ŝi tion tre ĝuis
kaj poste, do, pluis:
“Ni iĝu feliĉaj
geedzoj kaj riĉaj”.
Sed li, respondante,
ne-diris al ŝi:
“Vivante, fumante
ĉu vin ĝenas mi?”.
Terezo konfuza
nun iĝis tre ruĝa,
sed li ege ruza
tuj iĝis tre fuĝa.
Kaj ĝuste pro tio
ŝi pentis nun vere
kaj vivis ofere
en la religio.
Tabakon enspiras
kaj dume ŝi diras:
“Jen prenu, sinjoro,
restaĵojn de koro,
se vi nur deziras”.
Sed ofte ŝi vidas
ke en la mankavo
ja restas nun io.
Sur fingro jen flavo,
pensigas pri savo
de la papilio
iame kaptita
kaj tuj malkaptita.
Eĉ nune ŝi aŭdas
tre etan la voĉon.
Ĝi diras riproĉon
kaj firme mallaŭdas:
“Ho, lasu sen plio
ĉi-idon de Dio”.
“Tre bela okazo”
Terezo nun pensas,
kaj dume ŝi sensas
la ion en la nazo.
“Mi tamen ĉi tion
ne lasos sen plio”.
Ŝi flaras, reflaras,
ŝi tusas, kataras,
la nazo trumpetas,
la bruo impetas
eĥade kaj klare
senlime, senŝpare.
Ĉe flaro kaj pento,
ĉe blovo kaj terno,
Terezon la spritan
renkontos eterno.
Luigi Sailer + Trilussa
trad. Renato Corsetti (13.7.2004)
(“L’Esperanto” 2010-2, p. 12)