Homoj

Cecco Angiolieri

Cecco Angiolieri (1260 proksimume1313)

eo.wikipedia.org/wiki/Cecco_Angiolieri

estis itala (toskana) poeto kaj verkisto, samtempulo de Dante Alighieri (1265-1321)

Naskiĝinta, vivinta (krom periodo de politika ekzilo en Romo) kaj mortinta en Sieno (kie li plenumis gravajn politikajn taskojn), li havis malsobran vivon kaj ribeleman karakteron (interalie, li estis plurfoje punita ĉar li foriris sen rajtigo dum la sieĝo al la malamika kampo, kaj ĉar li ne respektis la vesperan cirkulmalpermeson; kaj estis implikita en vundado).

Li apartenis al la milita kaj hospitala ordeno de la Fratuloj de Beata Glora Virgulino Maria (Ordo Militiæ Mariæ Gloriosæ), naskiĝinta kun plej bonaj intencoj por favori la pacon inter la diversaj urbaj frakcioj, sed fariĝinta kun la tempopaso fonto de mongajno, tiel ke ĝi meritis la kromnomon “Frati gaudenti” (Ĝuemaj Fratuloj)

it.wikipedia.org/wiki/Frati_della_Beata_Gloriosa_Vergine_Maria

(Dante lokas en Infero tri ĝiajn elstarulojn: Loderingo degli Andalò, Catalano dei Malavolti, Alberigo dei Manfredi).

Cecco Angiolieri militis en Campaldino (11-an de junio 1289)

eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Campaldino

en batalo en kiu partoprenis, interalie, Dante Alighieri, Bonconte da Montefeltro (Purgatorio, kanto 5-a, versoj 85-129), Corso Donati (Purgatorio, kanto 25-a, versoj 82-87; oni vidu ankaŭ

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/25/dino-compagni/ )

Kiam Cecco Angiolieri mortis, liaj gefiloj rezignis la heredaĵon, pro la grandaj ŝuldoj.

Cecco Angiolieri prapatro de la tiel diritaj “malbenitaj poetoj” www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/08/paul-verlaine/

estas fama precipe pro cinika kaj mokema soneto, kiun mi transskribas, en la itala kaj en la versio al Esperanto de Kálmán Kalocsay.

Mi aldonas foton (kiun mi faris en 1959) pri detalo de la Katedralo de Sieno (urbo ankoraŭ hodiaŭ konata pro la senĝena karaktero de ĝiaj loĝantoj).


SI  FOSSE  FOCO

 

Si fosse foco, ardere il mondo;
s
i fosse vento, lo tempestarei;
s
i fosse acqua, i lannegherei;
s
i fosse Dio, mandereil en profondo;

 

si’ fosse papa, sare’ allor giocondo,
ché tutti
i cristiani embrigarei;
s
i fosse mperator, sa che farei?
a tutti mozzarei lo capo a tondo.

 

Si fosse morte, andarei da mio padre;
s
i fosse vita, fuggirei da lui:
similemente faria da mi
madre.

 

Si fosse Cecco comi sono e fui,
torrei
le donne giovani e leggiadre:
e vecchie e laide lasserei altrui.

 

Cecco Angiolieri

 

 

SE  FLAM  MI  ESTUS

 

Se flam’ mi estus, mondo de mi brulus;
se vento, mi la teron tratempestus;
se akvo, dronigante ĝin mi krestus;
se Dio, en profundon mi ĝin rulus.

Se pap’ mi estus, gaje mi regulus
ĉiujn kristanojn kaj per brid’ molestus.
Kion mi farus, se mi imperiestrus?
Mi ĉies kapon tranĉi ne skrupulus.

Se Mort’, la patron mi vizitus jame;
se Viv’ mi estus, fuĝe de li pasus;
al la patrin’ mi farus tute same.

Se mi estus Cecco, kiu mi estas, ĉasus
mi la plej belajn ĉarmajn damojn ame,
kaj aĉajn, kriplajn al aliaj lasus!

 

Cecco Angiolieri, trad. Kàlmàn Kalocsay

(“La Nica Literatura Revuo” 2/1955, p. 66

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr12/soneto.html

“Literatura foiro” 1981-65, p. 1;

“Tutmonda Sonoro 1981, p. 307-308;

“Itala Antologio” 1987, p. 38)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *