La 29-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de Giacomo Leopardi (1798-1837)
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Leopardi
eble la plej granda itala poeto post Dante Alighieri, sed ankaŭ filozofo, verkisto, filologo kaj lingvisto (ecoj grandparte nekonataj al la amasa publiko, kiu maksimume havas malprecizan ideon pri lia “pesimismo”, interalie tute pridiskutinda).
Mi plurfoje havos la okazon paroli pri li, ankaŭ pro liaj pioniraj sed modernegaj lingvaj teorioj.
Koncerne poeziaĵojn, kelkaj el ili apartenas al la riĉaĵo de la homaro: sufiĉas citi“L’infinito” (La senfino), “Il sabato del villaggio” (La sabato de la vilaĝo), “A Silvia” (Al Silvja), “Passero solitario” (Ermita pasero), “La quiete dopo la tempesta” (La kvieto post la tempesto), “La ginestra” (La genisto).
Mi listigas, fine de ĉi tiu artikolo, tion, kio de Leopardi (en poezio, sed ankaŭ en prozo) estis tradukita al Esperanto, krom la kompleta teksto de “Kantoj” (Rimarko: la Vikipedia paĝo en Esperanto bezonus kompletigon).
Mi transskribas la poeziaĵon “L’Infinito”, en la itala (laŭtlegitan de Vittorio Gassman, kies datreveno de la morto en 2000, pro aparta koincido, okazas ĝuste hodiaŭ), kaj en tri versioj en Esperanto, respektive de Kálmán Kalocsay (Hungario),Nicolino Rossi (San Marino) kaj Baldur Ragnarsson (Islando), kio pruvas la internacian favoron de Leopardi.
La manuskripto de “L’infinito” havas kuriozan historion.
La tertremo kiu en 2016 trafis centran Italion (aparte, la Regionon Markion) difektis, interalie, la mezepokan Palacon de la Regantoj de urbeto Visso
kie estis garditaj 27 manuskriptoj de Giacomo Leopardi
www.musei.marche.it/web/RicercaMusei/DettagliMuseo.aspx?id=171
inter kiuj tiu de “L’Infinito”.
Tiuj manuskriptoj estis venditaj al la Urbestro de Visso, en 1868, de la bolonja Lernejestro Prospero Viani, kiu estis ilia proprietulo kaj troviĝis en ekonomiaj malfacilaĵoj, kontraŭ 400 tiuepokaj italaj liroj; nu, pro kurioza cirkonstanco, pro la tertremo la manuskriptoj estis provizore translokitaj (pli bone dirite, retranslokitaj) ĝuste al Bolonjo.
Mi aldonas:
– poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1998 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Leopardi, kun la komencaj versoj de “L’infinito”;
– la kovrilon de la volumo de Nicolino Rossi “Giacomo Leopardi – Kantoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj”, Napoli, Rolando 2012.
XII
L’INFINITO
www.youtube.com/watch?v=C4Je7YiOEo0&feature=youtu.be
Sempre caro mi fu quest’ermo colle,
e questa siepe, che da tanta parte
dell’ultimo orizzonte il guardo esclude.
Ma sedendo e mirando, interminati
5spazi di là da quella, e sovrumani
silenzi, e profondissima quiete
io nel pensier mi fingo; ove per poco
il cor non si spaura. E come il vento
odo stormir tra queste piante, io quello
10infinito silenzio a questa voce
vo comparando: e mi sovvien l’eterno,
e le morte stagioni, e la presente
e viva, e il suon di lei. Così tra questa
immensità s’annega il pensier mio:
15e il naufragar m’è dolce in questo mare.
Giacomo Leopardi
*****
LA SENFINO
Mi ĉiam ŝatis ĉi solecan monton,
kaj ĉi barilon, kiu tiel larĝe
la horizonton fermas de l’ rigardo.
Sed dum mi sidas kaj rigardas, transe
senlimajn spacojn kaj transtere grandan
silenton kaj kvieton profundegan
imagas mi kaj mia koro preskaŭ
ekfrostotremas. Kaj dum muĝas vento
tra l’ branĉoj, mi komparas ĝian voĉon
al ĉi silent’ senlima kaj ekpensas
pri la Eterno, pri l’ epokoj mortaj
kaj pri la nuna, viva, laŭta. Dronas
mia animo en ĉi senlimeco
kaj estas dolĉe en ĉi mar’ ŝiprompi.
Giacomo Leopardi, trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”1931, p. 142;
“Tutmonda sonoro” 1981, p. 392;
“Itala Antologio” 1987, p. 353-354)
*****
XII
LA INFINITO
Ĉiam karis al mi ĉi mont’ ermita,
kaj tiu heĝo, kiu egan parton
de l’ fora horizont’ al vido baras.
Sed side prigvatante, vastsenliman
5spacon preter ĉi tiu, kaj arkanajn
silentojn, kaj kvieton profundegan
mi ĉe la pens’ imagas; ke apenaŭ
la koro ne ektimas. Kaj se l’ venton
mi aŭdas flustri tra l’ branĉar’, mi tiun
10infinitan silenton al ĉi voĉo
prikomparas; kaj pensas pri l’ eterno,
kaj pri l’ mortaj epokoj, kaj la nuna
kaj viva, kaj son’ ĝia. Jen tra tiu
ĉi senlimec’ fordronas penso mia
15kaj ŝipperei dolĉas en ĉi maro.
Giacomo Leopardi, trad. Nicolino Rossi
(“Kantoj” 2012, p. 89)
*****
LA SENFINECO
Ĉiam kara mi trovis tiun deklivon solecan
kaj tiun heĝon, kiu forbaras la rigardon
al tioma parto de la plej fora horizonto.
Side kaj rigarde mi perceptas enpense
senfinajn spacojn transe, kaj silentojn
pli ol homecajn, kaj plej profundan kvieton,
kie la koron ektuŝas teruro. Kaj aŭdante
la venton susuri tra la plantoj mi komparas
plue tian voĉon kun tiu senfina silento.
Kaj envenas mian menson la eterneco,
kaj la mortaj sezonoj, kaj la nuntempa
kaj vivanta kaj ĝia sono. En tiu dimensio
vastega dronas miaj pensoj; kaj estas dolĉa
al mi la pereo de mia ŝipo en tiu maro.
Giacomo Leopardi, trad. Baldur Ragnarsson
www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/la-senfineco
***********
TRADUZIONI DA LEOPARDI IN ESPERANTO
TRADUKOJ EL LEOPARDI AL ESPERANTO
1- POESIE/ POEZIAĴOJ
– Nicolino Rossi: “Giacomo Leopardi – Kantoj, versa esperantigo kaj enkondukaj notoj), Napoli Rolando 2012; (Canti, testo integrale);
– “Passero solitario” (La ermita pasero), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo” 1931, p. 145-146; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 394-395; “Itala Antologio” 1987, p. 356-358);
– “L’infinito” (La senfino), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo” 1931, p. 142; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 392; “Itala Antologio” 1987, p. 353-354)
– “L’infinito” (La infinito), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173);
– “L’infinito” (La senfineco), trad. Baldur Ragnarsson
www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/la-senfineco
– “La sera del dì di festa” (Festotaga vespero), trad. Nicolino Rossi (“Norda Prismo” 1968-3/4; “Literatura Foiro” 1970-4; “Literatura Foiro” 1998-173);
– “Alla luna” (Al la luno), trad. Alessandro Mazzolini (“Ondo de Daŭgala” oktobro 1931);
– “Alla luna” (Al la luno), trad. Baldur Ragnarsson
www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/al-la-luno
– “A Silvia” (Al Silvja), trad. Luigi Minnaja (manuskripto; “Itala Antologio”1987, p. 346-348);
– “A Silvia” (Al Silvja), trad. Gaudenzio Pisoni (“Literatura Foiro” 1974-27)
– “A Silvia” (Al Silvja), trad. Nicolino Rossi (“La Ondo de Esperanto” 2002-5);
– “A Silvia” (Al Silvja), trad. Baldur Ragnarsson
www.akademio-literatura.org/nobel-kandidato/giacomo-leopardi/al-silvia
– “Le ricordanze” (Rememoroj), trad. Luigi Minnaja (manuskripto/ manoscritto 21.2.1956; “Itala Antologio” 1987, p. 348-353);
– “Le ricordanze” (La rememoroj), trad. Alfredo Perricone Pirandello(manuskripto/ manoscritto 25.2.1962);
– Canto notturno di un pastore errante dell’Asia (Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio), trad. Baldur Ragnarsson
Giacomo Leopardi: Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio
– “La quiete dopo la tempesta” (La kvieto post la tempesto), trad. KálmánKalocsay (“Literatura Mondo” 1935-6, p. 115; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 396-397; “Itala Antologio” 1987, p. 354-356);
– “Il sabato del villaggio” (La sabato de l’ vilaĝo), trad. Alessandro Mazzolini (“Literatura mondo” aŭgusto 1923; “L’Esperanto” 1927-1, p. 13);
– “Il sabato del villaggio” (La sabato de l’ vilaĝo), trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo” 1931, p. 143-144; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 392-393; “Itala Antologio” 1987, p. 358-359);
– “Il sabato del villaggio” (La sabato de l’ vilaĝo), trad. Corrado Grazzini
(“Corso di Esperanto per l’allievo e per l’autodidatta”, Paolet, San Vito al Tagliamento 1953);
– “Il sabato del villaggio” (Sabato en la vilaĝo), trad. Baldur Ragnarsson
Giacomo Leopardi: Sabato en la vilaĝo
– “A se stesso” (Ripozos vi por ĉiam), trad. Kálmán Kalocsay (“Eterna bukedo” 1931, p. 147; “Tutmonda sonoro” 1981, p. 395);
– “A se stesso” (Al si mem), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173);
– “A se stesso” (Al si mem), (“L’Esperanto” 1998-8, p. 12);
– “A se stesso” (Al si mem), trad. Baldur Ragnarsson
– “Il tramonto della Luna” (La lunsubiro), trad. Nicolino Rossi (“Literatura foiro” 1998-173).
– La ginestra” (La genisto), trad. Baldur Ragnarsson
Giacomo Leopardi: La genisto – aŭ La floro de la dezerto
– “Coro di morti nello studio di Federico Ruysch” (Ĥoro de la mortintaj), trad. Baldur Ragnarsson
Giacomo Leopardi: Ĥoro de la mortintaj
2-PROSE/ PROZOJ
– Lettera/ letero: Giacomo Leopardi al fratello Carlo a Recanati (Jakobo Leopardi al frato Karlo en Recanati), trad. Elio Migliorini (“L’Esperanto” 1921-1, p. 9-10)
– “Bildeto”, trad. Lina Caporali (“L’Esperanto” 1923-11, p. 133);
– “Dialogo di un venditore d’almanacchi e di un passeggere” (Dialogo inter pasanto en strato kaj almanak-vendisto), trad. Paolo Lusana (“Roma Esperantisto” 1908-6, p. 62-64);
– “Dialogo di un venditore d’almanacchi e di un passeggere” (Dialogo inter
vendisto de jarlibroj kaj pasaĝero), trad. Manuel Giorgini;
– “Dialogo tra Cristoforo Colombo e Pietro Gutierrez” (Dialogo inter Cristoforo Colombo kaj Pietro Gutierrez), trad. Carlo Minnaja (“Itala Antologio” 1987, p. 342-345);
– Dialogo della Natura e di un Islandese (Dialogo inter Naturo kaj Islandano),trad. Manuel Giorgini
www.yksi.org/tekst/ald/leopardi_dni.txt
– Dialogo della Moda e della Morte (Dialogo de Modo kaj Morto), trad. Carlo Minnaja (“Literatura Foiro” 2000-187);
– “Dialogo di Tristano e di un amico” (La lastaj vortoj de Tristano al amiko), trad. Carlo Minnaja (“Literatura Foiro” 2015-273, p. 12-13.