Homoj

Malgranda vidstaranto lombarda

La 24-a de junio estas la datreveno de la batalo de Solferino (24-an de junio 1859), kiu en Italio estas konata kiel “batalo de Solferino kaj San Martino”

it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Solferino_e_San_Martino

ĉar la italaj historiistoj, pro nacia fiereco, disigas la batalon en du epizodojn, respektive de Solferino (kie batalis francoj) kaj San Martino (kie batalis piemontanoj/ italoj).

Pri Solferino mi jam parolis la 28-an de novembro 2017, en la kadro de la memorigo de la italo Ferdinando Palasciano (1815-1891)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/28/ferdinando-palasciano/

kiu en 1861, do pli frue ol la sviso Henri Dunant, lanĉis la ideon de internacia interkonsento por sukuri la vunditajn militantojn, kiu realiĝis en 1864 per la kreo en Ĝenevo de la “Ruĝa Kruco”.

En ligo kun tiu batalo, en la libro “Cuore” (Koro) de Edmondo De Amicis (pri kiu mi jam parolis plurfoje, interalie la 11-an de marto 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2018/03/11/edmondo-de-amicis/ )

estas rakonto, kiu en Italio estas tre populara, tiom ke ĝia titolo (“La piccola vedetta lombarda”, tio estas “La malgranda vidstaranto lombarda”) fariĝis, en itala lingvo, ŝerca dirmaniero por moki tiujn, kiuj ne preterlasas okazon por kritiki, kvazaŭ en konstanta viglado por tuj kapti la erarojn de la aliaj.

Tiu rakonto estis dufoje tradukita al Esperanto: unue (1922) de Pier Carlo Monti en la libro “Italaj rakontoj”; poste (1936) de Ettore Fasce en la libro “Koro”.

Hodiaŭ mi transskribas la (malpli konatan) tradukon de Pier Carlo Monti, tiritan el la revuo “L’Esperanto” 1922-4, p. 66-68. La itala teksto (pliriĉigita per modernaj stridesegnoj) estas legebla ĉe

digilander.libero.it/trombealvento/pimmagini/vedettal.htm

Mi aldonas:

– la bildon de la memortabulo pri la falintoj dum la batalo de la 24-a de junio 1859” (oni rimarku, ke oni mencias laŭnome nek Solferino-n nek San Martino-n, sed oni indikas nur la daton);

– la italan poŝtmarkon de 2008 pri Edmondo De Amicis

eo.wikipedia.org/wiki/Edmondo_De_Amicis

kaj lia libro “Cuore” (Koro).


LA MALGRANDA VIDSTARANTO LOMBARDA

 

En 1859, dum la militado por la liberigo de Lombardio, kelke da tagoj post la batalo de Solferino kaj S. Martino venkita de l’ Franco-Italoj kontraŭ la Aŭstroj, belan matenon de junio eskadrono da Saluzzo-kavalerianoj malrapide rajdadis sur vojeto senhoma kontraŭ la malamikojn, atente esplorante la kamparon. Estrumis oficiro kaj serĝento kaj ĉiuj rigardadis malproksimen antaŭ si per fiksaj okuloj senparole, atende ekvidi kiam ajn la blankajn uniformojn de l’straj antaŭpostenuloj. Ili alvenis tiel ĉe kampodomo ĉirkaŭata per fraksenoj, antaŭ kiu staris sole dekdujara knabo, senŝeligante branĉeton per tranĉilo por fari al si bastonon: el fenestro pendis larĝa standardo trikolora; interne estis neniu; la kampuloj, elpendiginte la standardon, forflugis pro timo de l’ Aŭstroj. Ekvidante la kavalerianojn, la knabo forĵetis la bastonon kaj salutis per sia ĉapo. Li estis bela knabo, je kuraĝa vizaĝo, okuloj grandaj kaj bluaj, haroj longaj kaj blondaj, sen jako kaj kun malkovrata brusto.

Kion vi faras tie ĉi? – demandis lin la oficiro, haltante sur sia ĉevalo.Kial vi ne forkuris kun via familio?

Mi ne havas familion, – respondis la knabo. – Mi estas trovitulo, kiu laboras iom por ĉiuj. Mi restis ĉi tie por vidi la militon.

Ĉu vi vidis Aŭstrojn trapasi?

Ne, post tri tagoj.

La oficiro restis pripense kelkajn minutojn; poste elseliĝis kaj, lasinte tie la soldatojn rigardantajn al la malamikaro, eniris la domon kaj supreniris la tegmenton.

La domo estis malalta; el ĝia tegmento nur oni vidis la proksiman parton de l’kamparo.

Estas necese suprengrimpi arbon, li diris, kaj malsuprenvenis. Ĝuste antaŭ la draŝejo leviĝis altega kaj maldika frakseno, kiu svingis sian pinton en la bluaĵo. La oficiro staris iom pripensa rigardante jen la arbon jen la soldatojn; subite li demandis la knabon:

He, petolulo, ĉu vi vidas malproksime?

Mi? – respondis la knabo. – Mi vidas paseron je unu mejlo.

Ĉu vi povus suprengrimpi tiun ĉi arbon?

Tiun ĉi arbon? Mi?…. Duonminute, jen.

Kaj ĉu vi scius diri al mi tion, kion vi vidos el tie: ĉu estas aŭstraj soldatoj tiuflanke polvonuboj aŭ briletaj pafiloj aŭ ĉevaloj?

Certe mi scius….

Kion vi postulas?

Kion? – diris la knabo ridetante. – Nenion mi pretendas. Ha! Estas tiel facile. Rigardu…. Se tio estus por la tedeskoj (germanaŭstroj) neniam, sed por la niaj! Mi estas lombardo.

Bone. Suprengrimpu, do.

Unu minuton; mi min senŝuigas.

Li sin senŝuigis, streĉis sian pantalonrimenon, ĵetis sian ĉapon sur la herbejon kaj ĉirkaŭprenis la fraksentrunkon.

Sed atentu – diris la oficiro, subite haltigante lin kvazaŭ time.

La knabo turnis al li siajn helajn bluajn okulojn demande.

Nenio – diris la oficiro; – suprengrimpu.

La knabo suprengrimpis kiel kato.

Rigardu antaŭen – kriis la oficiro al la soldatoj.

Baldaŭ la knabo atingis la pinton de l’ arbo kaŝata de l’ foliaĵo krom la brusto; sur la brusto kaj sur la blonda kapo reflektiĝis orumanta la suno. La oficiro penis lin vidi pro l’ alteco de l frakseno.

Rigardu rekte malproksimen, – li kriis al li.

La knabo por vidi pli bone disigis sian dekstran manon de l’ trunko kaj aligis ĝin je l’ frunton.

Kion vi vidas? – demandis la oficiro.

La knabo klinis la vizaĝon kaj, metinte je l’ buŝo manon kiel paroltubon, respondis:

Du rajdantojn sur la vojo blanka.

Kiom malproksime?

Duonmejle.

Ĉu ili movigas ?

Ili haltis.

Kion alian vi vidas? – demandis la oficiro post iom da silento. – Rigardu dekstren.

La knabo rigardis dekstren. Poste li diris:

Ĉe l tombejo inter la arboj estas io brileta. Ŝajnas bajonetoj.

Ĉu ne homoj?

Ne, eble ili estas kaŝataj meze de la tritiko.

Tiumomente akrega kuglofajfo trapasis alte l’ aeron kaj mortis malproksime malantaŭ la domo.

Malsupren, knabo! – kriis la oficiro. – Ili vidis vin. Mi nenion alian bezonas. Venu malsupren.

Mi ne timas, – respondis la knabo.

Malsupren,.. – rekriis la oficiro,

Kion vi vidas maldekstre?

Ĉu vi diris maldekstre?

Jes, maldekstre.

La knabo turnis sin maldekstren; tiam alia fajfo pli akra kaj pli malalta fendis la aeron. La knabo ektremegis. – Pro l’ diablo! – ekkriis, – min ili celas! – La kuglo traflugis tute proksime.

Malsupren! – kriis la oficiro komande kaj ekscitite.

Mi tuj venas, – respondis la knabo. – Sed la arbo ŝirmas min, ne timu, Maldekstre, ĉu ne?

Maldekstre – respondis la oficiro, sed venu malsupren.

Maldekstre, – kriis la knabo, elpendigante la tutan bruston tiuflanken, kie estas kapelo ŝajnas al mi vidi….

Tria fajfo pli kolera alte traflugis kaj samtempe oni vidis la knabon malsuprenveni falegante kun la kapo malsupre.

Malbeno! – kriis la oficiro, alkurante.

La knabo falis teren dorse kaj restis tiel kun malfermitaj brakoj; sangorivereto elfiuis el brusto lia, maldekstre. La serĝento kaj du soldatoj elseliĝis; la oficiro kliniĝis kaj malfermis lian ĉemizon: la kuglo estis trafinta lian maldekstran pulmon.

Mortinta! – ekkriis la oficiro.

Ne, li vivas – diris la serĝento.

Ha! malfeliĉa knabo! – Brava knabo! kriis la oficiro. – Ne timu! Ne timu!

Sed dum li lin kuraĝigis kaj surpremis per poŝtuko lian vundon, la knabo movetis la palpebrojn, lia kapo falis malanten: li estis mortinta. La oficiro paliĝis kaj rigardis lin iomete; poste kuŝigis lin sur la herbejo; leviĝis, kaj rigardadis lin; ankaŭ la serĝento kaj la du soldatoj rigardis lin senmovaj; la aliaj estis turnitaj kontraŭ la malamikaro.

Malfeliĉa knabo! – ripetis melankolie la oficiro. – Malfeliĉa kaj kuraĝa knabo!

Poste li alproksimiĝis al la domo, deprenis de l’ fenestro la standardon trikoloran kaj sternis ĝin kiel funebran drapon sur la mortinteto, lasante lian vizaĝon malkovritan. La serĝento kunigis apude ŝuojn, ĉapon, bastoneton kaj tranĉilon.

Ili staradis ankoraŭ iom silente; poste la oficiro diris al la serĝento: – Ni forveturigos lin per la militista ambulanco: li mortis kiel soldato, la soldatoj entombigos lin. – Dirinte tion li ĵetis kison al la mortinto per la mano, kaj komandis: – Selen! – Ĉiuj saltis selen kaj la eskadrono forrajdis.

Sed post kelkaj horoj la mortinta knabo ricevis siajn militistajn honoraĵojn.

Je l’ sunsubiro la tuta linio de niaj antaŭpostenoj antaŭeniris kontraŭ la malamikaron, kaj sur la vojeto trairita matene de l’ eskadrono, marŝadis duoble nombroriĉa bataliono da bersalieroj, kiu antaŭ kelkaj tagoj estis venkinta ĉe S. Martino. La soldatoj jam sciis pri la morto de l’ knabo antaŭ la ekmarŝado. La vojeto flankumanta rivereton pasis apud la domo. Kiam la unuaj oficiroj de l’ bataliono vidis la malgrandan kadavron kuŝantan ĉe l’ frakseno kaj kovratan per trikolora flago, ili salutis lin per la sabro; alia oficiro deprenis du florojn ĉe l’ bordo de l’ rivereto florumata kaj ĵetis ilin al li. Tiam ĉiuj trapasantaj bersalieroj deprenis florojn kaj ilin ĵetadis al la mortinto. Post iom da tempo la knabo estis tute kovrita per floroj, kaj oficiroj kaj soldatoj ĉiuj faris al li saluton: – Brava Lombardeto! Adiaŭ, knabo! Al vi, blondulo! Vivu! Gloron! Adiaŭ! –Oficiro ĵetis al li sian medalon je l‘ braveco, alia iris kisi lian frunton. Dume la floroj pluvadis sur la nudajn piedojn, sur la sangan bruston, sur la kapon blondan.

Kaj li dormadis tie sur la herbejo envolvata per sia flago, kun la vizaĝo blanka, kvazaŭ rideta, malfeliĉa knabo, kvazaŭ li estus aŭdanta tiajn salutojn kaj ĝojus oferinte vivon sian por sia Lombardio.

 

Edmondo De Amicis, “Cuore” (Koro), 26 novembre/ 26-an de novembro,

trad. Pier Carlo Monti, “L’Esperanto 1922-4, p. 66-68

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *