La 21-a de junio, en la norda duonglobo, markas konvencie la komencon de somero.
Mi transskribas mallongan poeziaĵon titolitan “Istâd” (= Somero), en la friula lingvo parolata en la nordorienta itala regiono Friulo, kun la traduko en Esperanto(mankas la nomo de la tradukinto).
La dulingva teksto aperis en la revuo “L’Esperanto” 1921-3 (marto 1921), kiu tiam estis eldonata en la friula urbeto San Vito al Tagliamento, kaj ofte publikigis tekstojn en la friula (eĉ, gramatikon de la friula en Esperanto).
Kuriozaĵo: unu el la pioniroj de Esperanto en Friulo estis Achille Tellini (aŭplibone, laŭ la friula formo: Achîl Telin)
eo.wikipedia.org/wiki/A%C4%A5ilo_Tellini
it.wikipedia.org/wiki/Achille_Tellini
fur.wikipedia.org/wiki/Ach%C3%AEl_Telin
kiu estis ankaŭ meritplena studulo de la friulaj lingvo kaj tradicioj, tiom ke al li estas dediĉita – krom strato – memortabulo en friula lingvo en la urbocentro de Udine.
Interalie, Tellini proponis reformon de la skribmaniero de la friula, kiu utiligis kelkajn literojn de la Esperanta alfabeto: kaj fakte, la poeziaĵo ĉi tie prezentita havas vortojn skribitajn laŭ la fonetika sistemo de Esperanto, malsimile ol la tradicia friula lingvo (utiligita de la aŭtoro, Pietro Zorutti, Pieri Çorut en la friula, 1792-1867
it.wikipedia.org/wiki/Pietro_Zorutti
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto):
ĉidinâd anstataŭ cidinad
ĉamp anstataŭ ciamp
múzike anstataŭ músiche
kontadin anstataŭ contadin
sezelá anstataŭ seselá
Grava rimarko pri Zorutti: nuntempe li estas taksata “fieraĵo” de Friulo, tiom ke al li estas dediĉitaj multaj friulaj lernejoj; sed tuj post la unua mondmilito li estis akre riproĉata de la ŝovinistoj, ĉar li verkis poemon, titolitan “Il bon pari” – “La bona patro”, resopire al la aŭstra Imperiestro Francisko Jozefo; vekas miron, do, ke en 1921 oni kuraĝis aperigi unu lian poeziaĵon, eĉ se neŭtran kaj per kripligita aŭtornomo “Zoruti”(laŭ la Esperanta fonetiko).
Mi aldonas:
– la memortabulon honore al Achîl Telin (Achille Tellini) en Udine;
– p. 36 de “L’Esperanto” 1921-3, kun parto de leciono en Esperanto pri friula lingvo, kaj la poeziaĵo “Istâd” (Somero).
ISTÂD
Sparide é primevere,
l’é ĉidinâd il gri,
t-el ĉamp si viôd il spi
kul ĉaf a pendolón.
Sence savé di múzike,
sot il soreli ardínt,
sturnis la púare int
la ciale dut il dí.
Il kontadin al spiete
di sezelá il formént,
no-l viôt l’ore, il momént
di méti-lu a sotét.
Ukin umin e fèminis,
ûr par di mudá stâd,
no pensin al pasâd,
sperin t-e l’aviñí.
Pietro Zorutti
SOMERO
Forpasis la printempo,
la grilo jam silentis,
en kampo estas spikoj
kun kapo pendetanta.
Ne konante muzikon,
sub sekiganta suno
surdigas la popolon
cikado tutan tagon.
La kamparano atendas
por falĉi la tritikon;
deziras la momenton
ĝin meti sub tegmento.
Vir’, virinoj ĝoj-ekkrias
novan staton pripensante,
jam ne pensas pri pasinto,
nur esperas pri estont’.
Pietro Zorutti
(“L’Esperanto” 1921-3)