La 18-a de junio 2018 estas la 150-jara datreveno de la naskiĝo de la hungara admiralo kaj politikisto Miklós Horthy de Nagybánya (1868-1957), konata kiel Admiralo Horthy aŭ Reganto Horthy.
eo.wikipedia.org/wiki/Mikl%C3%B3s_Horthy
Ĉefkomandanto, ĝis la falo de la Imperio, de la “Kaiserliche und königliche Kriegsmarine” (Aŭstria-hungara Reĝa-Imperia Milita Maristaro), la 16-an de novembro1919 Horthy ekprenis la povon en Hungario ĉekape de kontraŭkomunista Registaro, kiu kontraŭstaris la “Sovetan Respublikon” (diritan ankaŭ “Respubliko de la Konsilantaroj”)
eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_Sovetrespubliko
de la komunisto Béla Kun
eo.wikipedia.org/wiki/B%C3%A9la_Kun
Formale, la kontraŭrevolucio restarigis la monarkion, sed ĉar reveno de Habsburgoj aspektis “pormomente” nerealigebla, la 1-an de marto 1920 Horthy estis proklamita “Provizora Ŝtatestro”, kun la titolo “Reganto”.
Ĉi tiu “provizora” situacio de monarkio sen reĝo daŭris de 1920 ĝis la 16-a de oktobro 1944, kiam Horthy estis arestita de la germanoj, ĉar li klopodis starigi apartan pacon dum la dua mondmilito.
Horthy praktikis naciisman kaj reviziisman politikon, proksiman al la itala faŝismo de Benito Mussolini, al la aŭstra faŝismo de Kanceliero Engelbert Dollfuss
eo.wikipedia.org/wiki/Engelbert_Dollfuss
kaj al la nacisocialismo de Adolf Hitler, centritan al teritoriaj depostuloj celantaj la restarigon de “Granda Hungario” (Nagy-Magyarország), kiu iam ampleksis teritoriojn transirintajn al aliaj Landoj: sufiĉas pensi, ke estis hungaraj, interalie: la ĉefurbo de nuna Slovakio, Bratislava/ Pozsony/ Pressburg – eĉ, ĉefurbo de Hungario de 1536 ĝis 1783 –; la urbo, poste itala kaj nun kroata, Rijeka/ Fiume; la urbo iam venecia, poste itala kaj nun kroata Zadar/ Zara; la rumana Transilvanio).
Horthy, propre dirite, ne estis diktatoro, sed tutcerte li praktikis la povon en konservativa kaj aŭtoritata maniero, konservante la privilegiojn de la aristokrataro malavantaĝe al laboristoj kaj kamparanoj; oni ankaŭ riproĉas lin, ĉar jam en 1921 li enkondukis leĝaron, kiu laŭfakte diskriminaciis la judojn, kaj kiu, pliseverigita en 1938, estis la premiso por la postaj naziaj deportadoj (mi parolis pri tio la 17-an de decembro2017, pri Valdemar Langlet kaj Nina Borovko:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/17/valdemar-langlet-nina-borovko/
Kelkaj kuriozaĵoj:
– kvankam li estis kalvinano, Horthy estis en striktaj rilatoj kun la katolika Eklezio; ekzemplon oni povas tiri el ĉi tiu sciigo, publikigita en “Espero katolika” 1938-3/4, p. 43:
>Eŭĥaristia Kongreso. La Kardinalo, kiu kiel Papa Legato ĉeestos la Kongreson,estos la gasto de admiralo Horthy. Ankaŭ 6 aliaj Kardinaloj loĝos en la palaco de la ŝtatgvidanto);
– kiam Horthy venis al Italio en ŝtata vizito, la 26-an de novembro 1936 li ĉeestis militŝipan paradon en la golfo de Napolo, kun Reĝo Vittorio Emanuele III kaj Benito Mussolini, sur la krozoŝipo “Zara”. Ĉar tiutempe Italio posedis multajn krozoŝipojn, mi ne scias, ĉu la elekto estis frukto de senvola maldelikataĵo, aŭ ĝi estis intence provoka (“Zara” estas urbonomo, kiu, pro inter si kontraŭaj kialoj, vekas malkonkordajn reagojn ĉe italoj, hungaroj kaj kroatoj:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/12/quarta-crociata/ ).
Mi transskribas (kune kun la traduko al la itala) artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 29-a de aŭgusto 1938, pri la surmarigo de la germana krozoŝipo “Prinz Eugen”
www.youtube.com/watch?v=zYjNCyDa1ug
baptita de la edzino de Horthy (Magdolna Purgly de Jószáshely).
Pri tio, mi atentigas pri kuriozaĵo: princo Eŭgeno de Savojo (Eugenio di Savoia-Soissons), konata en la itala kiel “Principe Eugenio” kaj en la germana kiel “Prinz Eugen” (1663-1736)
eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_de_Savojo
estas konsiderata italo de la italoj (ĉar ido de dinastio Savoia), kaj aŭstro de la germanaj popoloj (ĉar li batalis por la Sankta Roma Imperio); la sekvo estas, ke militŝipoj kun lia nomo deĵoris:
– en la “Kaiserliche und königliche Kriegsmarine” (Aŭstria-hungara Reĝa-Imperia Milita Maristaro), batalŝipo “SMS Prinz Eugen”, ĝuste je la tempo de Horthy;
– en la “Kriegsmarine” (Milita Maristaro) de la germana “Reich” (Imperio), peza krozoŝipo “Prinz Eugen”;
– en la itala “Regia Marina Militare” (Reĝa Milita Maristaro), malpeza krozoŝipo“Principe Eugenio”.
Pri la rilatoj kun Esperanto, mi transskribas (kune kun la traduko al la itala) el “Esperanto en perspektivo”, Rotterdam, UEA, 1974, p. 466.
Mi aldonas:
– foton de Admiralo Horthy kaj lia edzino;
– hungarajn poŝtmarkojn, kun speciala stampo de la 1-a de marto1940, pro la 20-jara Reganteco de Horthy.
RADIO ROMA – ESPERANTO
Roma, la 29.an de aŭgusto 1938.a /XVI
REGANTO HORTHY EN GERMANUJO. Je la naŭa de dimanĉo 21-a, la Reganto de Hungarujo Admiralo Horthy, akompanita de Prezidanto Béla Imrédy kaj de la Ministroj por Eksteraj Aferoj kaj por la Milito, transpasis la germanan landlimon ĉe Brucknendorf.
La vicestro de la Reich por la Orienta Regiono doktoro Arthur Seyss-Inquart, akceptis la eminentajn gastojn ĉe la stacidomo de Vieno.
La Reganto alvenis al Kiel la postan tagon matene. Tie li estis atendita de la Führer. La du Ŝtatestroj ĉeestas la surmarigon de la krozŝipo “Princo Eŭgeno”, kies baptopatrino estas sinjorino Horthy. La gazetaro reliefigas la apartan koincidencon, ke la nova bela germana batalŝipo havas la nomon de Princo Savoia, apartenanta al tiu familia Savoia, kiu unuigis Italujon.
Mardon 23-an Reganto Horthy vizitis Helgoland kaj Hamburg kaj la 24-an li veturis al Berlino. La ĉefurbo de la Reich akceptis la Reganton per grandaj popolmanifestacioj.
(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO
Roma, 29 agosto 1938 /XVI
IL REGGENTE HORTHY IN GERMANIA. Alle nove di domenica 21, il Reggente di Ungheria Ammiraglio Horthy, accompagnato dal Presidente Béla Imrédy e dai Ministri degli Esteri e della Guerra, ha varcato il confine tedesco a Brucknendorf.
Il Commissario (Reichsstatthalter) del Reich per la Ostmark (Regione Orientale, Austria) dottor Arthur Seyss-Inquart, ha accolto gli eminenti ospiti alla stazione di Vienna.
Il Reggente è giunto a Kiel la mattina del giorno successivo. Lì era atteso dal Führer. I due Capi di Stato hanno presenziato al varo dell’incrociatore “Prinz Eugen”, la cui madrina è stata la signora Horthy. La stampa evidenzia la particolare coincidenza, che la nuova bella nave da battaglia tedesca porta il nome di un Principe Savoia, appartenente a quella famiglia Savoia che ha unificato l’Italia.
Martedì 23 il Reggente Horthy ha visitato Helgoland ed Amburgo, e il 24 si è recato a Berlino. La capitale del Reich ha accolto il Reggente con grandi manifestazioni popolari.
*****
>La Hungara Konsilantara Respubliko en 1919 subtenis la Movadon (tiutempe ekagis D-ro Geza Barczi, la plej elstara vivanta hungara lingvisto), sed tiu simpatio malfavoris al la posta evoluado: dum la Horthy-periodo la laborista Esperanto-Movado (parte) fariĝis kvazaŭ kaŝorganizaĵo de la eksterleĝa Komunista Partio kaj suferis pro la persekutoj de la ŝtata politika perforto. La alia (burĝa) branĉo rajtis funkcii, nur konservante sian striktan neŭtralecon kaj senpolitikecon. En 1929 okazis la 21-a Universala Kongreso en Budapeŝto.
>En tiaj cirkonstancoj naskiĝis en la ĉefurbo la centro Literatura Mondo kaj la “Budapeŝta Skolo”. La alta intelekto, eruditeco kaj multflanka genio de K. Kalocsay, la elano, pasio kaj fervoro de J. Baghy kaj la organiza talento de V. Bleier rezultigis, ke Budapeŝto fariĝis por multaj jaroj la centro de la Esperanta kulturo.
>La faŝismiĝo de la registaro kreis pli kaj pli malfavorajn kondiĉojn por Esperanto. En 1935 HESL (Hungaria Esperantista Societo Laborista) estis dissolvita. Komenciĝis enkarcerigoj kaj persekutoj de laboristaj esperantistoj. Aliflanke, la neŭtrala organizaĵo iom post iom perdis sian neŭtralecon kaj estis devigita sekvi la oficialan politikon. Dum la lasta kaj plej drasta faŝisma (“sagkruca”) periodo la Movado tute ĉesis.
(“Esperanto en perspektivo”, Rotterdam, UEA, 1974, p. 466).
(Traduzione):
>La Repubblica Sovietica Ungherese nel 1919 appoggiò il movimento esperantista (all’epoca si attivò il Dott. Geza Barczi, il più grande linguista ungherese vivente), ma quella simpatia sfavorì la successiva evoluzione: nel periodo Horthy, il movimento esperantista operaio divenne (in parte) quasi un’organizzazione clandestina del Partito Comunista fuorilegge, e soffrì le persecuzioni della violenza politica dello Stato. L’altro ramo (borghese) poté funzionare soltanto mantenendo la sua stretta neutralità e apoliticità. Nel 1929 ebbe luogo il 21° Congresso Universale a Budapest.
>In queste circostanze nacquero nella capitale il centro “Literatura Mondo” e la “Scuola di Budapest”. L’alto intelletto, l’erudizione e il poliedrico ingegno di K. Kalocsay, lo slancio, la passione e il fervore di J. Baghy e il talento organizzativo di V. Bleier dettero come risultato che Budapest divenne per molti anni il centro della cultura esperantista.
>La fascistizzazione del governo creò condizioni sempre più sfavorevoli per l’Esperanto. Nel 1935 la “Hungaria Esperantista Societo Laborista – HESL”(Associazione Operaia Esperantista Ungherese) fu sciolta. Incominciarono carcerazioni e persecuzioni di operai esperantisti. D’altro canto, l’organizzazione neutrale un po’ alla volta perse la sua neutralità, e fu costretta a seguire la politica ufficiale. Nell’ultimo e più drastico periodo fascista (quello delle “Croci Frecciate”), il Movimento cessò del tutto.
(“Esperanto en perspektivo” – L’Esperanto in prospettiva,
Rotterdam, UEA, 1974, p. 466).