Homoj

Rino Salviati

La 12-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo de la itala kantisto Rino Salviati (1922-2016)

it.wikipedia.org/wiki/Rino_Salviati

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto,

siatempe fama en Italio kaj en Latina Ameriko (Argentino, Paragvajo, Uurugvajo kaj Ĉilio), pro la delikata voĉo kaj pro la lerteco kiel gitaristo.

Inter liaj plej grandaj furoraĵoj, estas la kanzono “Come le rose” (Kiel la rozoj), de Adolfo Genise kaj Gaetano Lama, pri kiu mi parolis la 27-an de aprilo 2018:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/27/gaetano-lama/

Nun mi komprenis, kial tiu kanzono estis tradukita al Esperanto (de Luigi Minnaja): ĉar tre probable ĝi estis unu el tiuj, kiujn Rino Salviati kantis, dum la 28-a Itala Kongreso de Esperanto (Varese), en la “Arta vespero” de la 23-a de septembro 1957.

Mi aldonas la paĝon 43 de la revuo “L’Esperanto” 1957-47, kun la programo dela Kongreso, kaj transskribas (kun traduko al Esperanto) eltiraĵon el la raporto pri la vespero, publikigita en la posta numero 1957-48, p. 63.


SEKVAS TRADUKO AL ESPERANTO

 

Nel Salone degli Estensi, la sera del 23-9 (1957), si sono riuniti esperantisti e simpatizzanti, attirati dall’interessante programma della «Arta Vespero». Il L.K.K. ha saputo offrire un vivace spettacolo, che ha riscosso il consenso dei presenti. Ha aperto la serata la graziosa sig.na Luciana Salvadori che, accompagnata al pianoforte dal Dr. Dazzini. ha cantato moderne canzoni in Esperanto. Sono seguite: una conversazione in Esperanto fra il piccolo Salvadori e l’anziano Hans Kodz di München e una imitazione di «Lascia o raddoppia?» sulla storia esperantista: quindi, a chiusura, il cantante Rino Salviati, accompagnandosi con la chitarra, ha presentato con la ben nota maestria canzoni in diverse lingue ed anche in Esperanto, riscuotendo scroscianti applausi.

 

(Traduko)

 

En la Salono degli Estensi, la vesperon de la 23-a de septembro (1957), kunvenis esperantistoj kaj simpatiantoj, altiritaj de la interesa programo de la «Arta Vespero». La L.K.K. scipovis proponi viglan spektaklon, kiu akiris la aprobon de la ĉeestantoj. Malfermis la vesperon la ĉarma fraŭlino Luciana Salvadori kiu, akompanite ĉe piano de d-ro Dazzini, kantis modernajn kanzonojn en Esperanto. Sekvis: interparolo en Esperanto inter la etulo Salvadori kaj la pliaĝulo Hans Kodz de Munkeno, kaj imitaĵo de la vetludo «Lascia o raddoppia?» (Ĉu lasi aŭ duobligi?) pri la esperantista historio: poste, ferme, kantisto Rino Salviati, akompanante sin per gitaro, prezentis kun la bone konata lerteco kanzonojn en diversaj lingvoj kaj anka ŭ en Esperanto, ricevante tondrajn aplaùdojn.

(“L’Esperanto” 1957-48, p. 63)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *