La 10-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1580) de la portugala nacia poeto Luís Vaz de Camões, konata ankaŭ kiel Camoens, en Esperanto Kamoenso (1524-1580),
https://it.wikipedia.org/wiki/Lu%C3%ADs_de_Cam%C3%B5es
eo.wikipedia.org/wiki/Lu%C3%ADs_Vaz_de_Cam%C3%B5es
fama precipe pro la eposa poemo “Os Lusíadas” (La Luziadoj, Luziado, La Luzidoj)
it.wikipedia.org/wiki/I_Lusiadi
eo.wikipedia.org/wiki/La_Luzidoj
kiu prikantas la formiĝon de la portugala imperio, ekde la legenda heroo Luzo, laŭdire fondinto de regno en la okcidenta parto de la ibera duoninsulo (nomita, laŭ lia nomo, “Lusitania” – Luzitanio).
Temas pri impona verko, konsistanta el 1102 oktavoj (do, 8.812 versoj: la plena versio en Esperanto, de 1980, ampleksas 464 paĝojn).
En Esperanto ekzistas ĉi tiuj tradukoj el Camões:
– “Os Lusíadas” (Luziadoj), 1-a kanto, oktavoj 1-3, trad. Antoni Grabowski, “El Parnaso de popoloj”, 1913; “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 537;
– “Os Lusíadas” (Luziadoj): 3-a kanto, oktavoj 118-135, trad. Kálmán Kalocsay,“Eterna bukedo”, 1931, p. 75-81; “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 314-319;
– “Os Lusíadas” (La Luziado), 1-a kanto, oktavoj 1-18, trad. Leopoldo Henrique Knoedt, “Esperanto de UEA” 1962-10, p. 176-177;
– “Os Lusíadas” (La luzidoj), trad. Leopoldo Henrique Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. Chapecó, Fonto, 1980;
– “Os Lusíadas” (La luzidoj), 9-a kanto, oktavoj 64-84, trad. Leopoldo Henrique Knoedt, “Nova Esperanta Krestomatio”, UEA, Rotterdam, 1991, p. 122-127;
– soneto “Está o lascivo e doce passarinho” (Birdeto milda kaj senzorge luda), trad. Kálmán Kalocsay, “Eterna bukedo”, 1931, p. 81; “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 319.
Mi transskribas la soneton “Está o lascivo e doce passarinho”, en la portugala kaj en la versio al Esperanto (Birdeto milda kaj senzorge luda) de Kálmán Kalocsay.
Mi aldonas detalon de la tombo de Camões (Lisbono, Monastero dos Jerónimos).
ESTÁ O LASCIVO E DOCE PASSARINHO
Está o lascivo e doce passarinho
com o biquinho as pennas ordenando;
o verso sem medida, alegre e brando,
despedindo no rustico raminho.
O cruel caçador, que do caminho
se vem callado e manso desviando,
com prompta vista a setta endireitando,
lhe dá no Estygio Lago eterno ninho.
Desta arte o coração, que livre andava,
(postoque ja de longe destinado)
onde menos temia, foi ferido.
Porque o frecheiro cego me esperava,
para que me tomasse descuidado,
em vossos claros olhos escondido.
Luís Vaz de Camões
BIRDETO MILDA KAJ SENZORGE LUDA
Birdeto milda kaj senzorge luda
per bek’ ordigas siajn plumojn side,
nemezuritan verson trilas ride,
kantante dolĉe sur branĉeto nuda.
De l’ voj’ alŝtelas sin ĉasisto kruda
senbrue, streĉatente kaj inside,
ekcelas sage, donas ĝin rapide
al Stiksa lag’, al nest’ eterne muta.
Tiel la koro, en liber’ vivinta,
(kvankam ĝi longe destinita estis)
vundiĝis nun el loko ŝajn-sekura.
Ĉar jen, embuskis min sagisto blinda,
por preni min, kiu senzorge nestis
en kaŝ’ de via okulparo pura.
Luís Vaz de Camões, trad. Kálmán Kalocsay
(“Eterna bukedo”, 1931, p. 81; “Tutmonda sonoro”, 1981, p. 319)