La 4-an de junio estas la datreveno de la morto (en 1872) de la pola komponisto Stanisław Moniuszko (1819-1872)
eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Moniuszko
aŭtoro, interalie, de la muziko de la opero “Halka” eo.wikipedia.org/wiki/Halka
laŭ teksto de Włodzimierz Wolski.
En la traduko de Antoni Grabowski, “Halka” estis la unua opero surscenigita en Esperanto (la 16-an de aŭgusto 1912, dum la Universala Kongreso de Krakovo). Raporto pri tiu vespero aperis en la “La Revuo” 1912-1913, VII, paĝoj 79-80; mi transskribas eltiraĵon.
Estas rimarkinde ke la opero “Halka” havas patriotan karakteron (ĝi havas kontaktopunktojn kun kelkaj operoj de Giuseppe Verdi), kaj pro tio ĝi havigis ĝenojn al Moniuszko, kiu, kiel Zamenhof, estis rusa civitano; estas aparte signifoplena, do, la elekto de ĉi tiu opero por la Kongreso de Krakovo, nome, por urbo kiu, tiuepoke, estis sub aŭstria regado (se ne estus okazintaj la renversiĝoj de la unua mondmilito, en 1920 Karol Wojtyła estus naskiĝinta aŭstria civitano).
Mi aldonas polan poŝtmarkon honore al Moniuszko.
Du rimarkindaj prezentadoj de profesiaj aktoroj okazis en la urba teatro.
Merkredon vespere prezentiĝis Mazepa, tragedio en kvin aktoj de Juljusz Słowacki.
…….
La opero Halka de St. Moniuszko, teksto de W. Wolski ankaŭ tradukita de Grabowski, estis ludata la vendredon, 16.
Tio estis la unua fojo, kiam oni ludis operon en Esperanto. Verdire nur la solistoj kantis esperante, kaj la ĥoroj kantis pole, ĉar ne estis eble, ke por unu sola prezentado, tiom da personoj lernu speciale Esperanton; sed tio ja tre sufiĉis, kaj la provo admirinde sukcesis. La aktoroj-kantistoj estis: Halka, Sino Leonja Ogrodzka; Zofja, Sino Stefania Marynowiczowna; Jontek, So Adam Dobosz; Januŝ, So Adam Okonski; Stolnik, Józef Munclinger; Zjemba, So Władysław Paszkowski.
Al mi tre plaĉis la muziko kaj la voĉoj; sed mi ne estas kompetenta. Bricard, kiu estas bonega juĝanto pri muziko, tre ŝatis la partituron de Moniuszko kaj laŭdis ne nur la ĉefaktorojn, sed ankaŭ tute speciale la takton, la disciplinon kaj la bonkantadon de la ĥoroj.
Tiuj du spektakloj estis triumfoj por la aktoroj, por Esperanto, sed ankaŭ por nia poeto Grabowski. Ambaŭfoje la entuziasmigita aŭdantaro, ĉe la fino de la prezentado, insistege aplaŭdegis kaj vokis, ĝis kiam la sperta tradukinto aperis sur la scenejo, kaj venis saluti, mano en mano kun la aktoroj.
Carlo Bourlet, “La Revuo” 1912-1913, VII, paĝoj 79-80