La 3-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1925) de la franca astronomo kaj scienca popularigisto Nicolas Camille Flammarion, konata kiel Camille Flammarion (1842-1925)
it.wikipedia.org/wiki/Camille_Flammarion
Mi duondiris pri li la 14-an de marto 2018, kiam mi parolis pri la itala astronomo Giovanni Schiaparelli
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/03/14/giovanni-schiaparelli/
ĉar ili ambaŭ okupiĝis pri la ebleco de vivo sur aliaj planedoj; Flammarion, aparte en la libro “La pluralité des mondes habités” (La plureco de la loĝataj mondoj), sed ankaŭ en multaj aliaj skribaĵoj, asertis ne nur ke tiu vivo estas ebla, sed ankaŭ ke la homo ne estas je la centro de la Universo.
Nekutima temperamento (li faris la geedziĝan vojaĝon en aerbalono), fleganto de spiritismo (interalie, la 2-an de aprilo 1869 li faris la funebran paroladon pro la fama spiritisto Allan Kardec
eo.wikipedia.org/wiki/Allan_Kardec
Flammarion tamen lasis sin trompi de la sindiranta mediumo Eusapia Palladino
eo.wikipedia.org/wiki/Eusapia_Palladino
Sed oni diru, ke li estis “en bona kunuleco”, ĉar fidis ŝin ankaŭ aliaj famuloj (inter kiuj Bolesław Prus
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/20/boleslaw-prus/
kaj Arthur Conan Doyle
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/22/conan-doyle/
Pli ĝenerale, malgraŭ lia rimarkinda scienca aktiveco, mi ne povas eviti esprimi perpleksecon pri lia maniero vidi la vivon; ekzemple, en “Literatura Mondo” 1937-4, p. 123-124, estas raportita ĉi tiu juĝo, kiun li eldiris fine de la deknaŭa jadcento, responde al la demando farita al li de pariza gazeto, pri kiel li imagis la virinojn de la estonta dudeka jarcento:
“La emancip-aspiroj de la virino ne kondukas al feliĉo. Kion la virino povas gajni, se juna knabino surgrimpas la ŝtalĉevalon (biciklon)? Tio ne estas virineca, ne ĉarma. Kaj ne sana…”.
La plej stranga afero estas, ke la edzino de Flammarion, Sylvie Pétiaux, estis ĝisosta feministino (ŝi fondis en 1894 la pacifistan asocion “La paix et le désarmement par les femmes” – Paco kaj senarmigo per la virinoj).
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1956 (desegnitan kaj gravuritan de Raoul Serres), en la serio “Savants et inventeurs” (Sciencistoj kaj inventistoj), pro la “astronomie populaire” (popola astronomio) de Flammarion.