La unua de junio estas la datreveno de la morto (en 1970) de la itala poeto, verkisto, tradukisto kaj profesoro Giuseppe Ungaretti (1888-1970)
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Ungaretti
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Ungaretti
unu el la plej grandaj italaj nuntempaj poetoj, fandujo de diversaj lingvoj, kulturoj kaj spertoj (li naskiĝis de italaj gepatroj en Aleksandrio Egipta; havis vartistinon devenantan el Sudano, kroatan servistinon kaj argentinan flegantinon; studis ĉe la Svisa Lernejo, la Universitato “Sorbono” en Parizo kaj la Franca Kolegio; eĉ pli frue ol la italan literaturon, li ekkonis tiun francan; aktivis kiel socialisto kaj anarkiisto; volontulo en la unua mondmilito, batalis sur Karso, en Friulo (kie li verkis la faman
M’illumino
d’immenso
Enlumas min
senlimo
– trad. Giorgio Silfer –
eble la plej mallongan kaj plej intensan poeziaĵon en la itala literaturo) kaj en Francio; estis korespondanto el Parizo de la gazeto de Benito Mussolini (tiutempe, socialisto) “Il popolo d’Italia”; havis francan edzinon; aliĝis al faŝismo, subskribante en 1925 la “Manifesto de la faŝistaj intelektuloj”
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/31/alfredo-panzini/
(en 1923, Benito Mussolini estis verkinta la antaŭparolon al la represo de lia poemkolekto “Il porto sepolto” – La sepultita haveno); en 1928 konvertiĝis al katolikismo; de 1936 ĝis 1942 estis profesoro pri itala literaturo ĉe la Universitato de San-Paŭlo de Brazilo; reveninte al Italio, estis nomumita membro de la Itala Akademio kaj “pro klara famo (sen konkurso) profesoro pri moderna kaj nuntempa literaturo ĉe la Universitato “La Sapienza” de Romo. Pro siaj faŝistaj travivaĵoj, en 1944 li estis suspendita de la instruado, kaj estis denove enpostenigita nur en februaro 1947, deĵorante ĝis 1965; en 1954 li estis tre proksima al la Nobelpremio por Literaturo, aljuĝita en tiu jaro al Ernest Hemingway
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/02/ernest-hemingway/
Lia Plena Verkaro (publikigita de Mondadori ekde 1942) titoliĝas “Vita di un uomo” (Vivo de homo); en 2017 aperis ĝia versio al Esperanto de Nicolino Rossi (feilibri@esperantoi.it Milano), kun enkonduko de Giulio Cappa kaj apendico de Carlo Minnaja; mi aldonas ĝian kovrilon.
Pli frue, estis aperintaj multaj aliaj partaj tradukoj, kiujn mi listigas sube.
Mi transskribas lian poeziaĵon “Alla madre”, en la itala kaj en du tradukoj al Esperanto (“La patrino”), respektive de Gaudenzio Pisoni kaj de Nicolino Rossi.
En alia okazo mi parolos pri la (negativa) sinteno de Ungaretti al Esperanto.
LA MADRE
E il cuore quando d’un ultimo battito
avrà fatto cadere il muro d’ombra
per condurmi, Madre, sino al Signore,
come una volta mi darai la mano.
In ginocchio, decisa,
sarai una statua davanti all’Eterno,
come già ti vedeva
quando eri ancora in vita.
Alzerai tremante le vecchie braccia,
come quando spirasti
dicendo: Mio Dio, eccomi.
E solo quando m’avrà perdonato,
ti verrà desiderio di guardarmi.
Ricorderai d’avermi atteso tanto,
e avrai negli occhi un rapido sospiro.
Giuseppe Ungaretti
LA PATRINO
Kaj kiam per pulsbato lasta l’ koro
faligos muron, ho Patrin’, el ombro
por alkonduki min ĝis la Sinjoro,
vi, kiel iam, donos al mi manon.
Vi surgenue, firma,
estos statuo antaŭ l’ Eternulo,
kiel Li vin vidadis
dum vi ankoraŭ vivis.
Vi levos treme la maljunajn brakojn
kiel ĉe via morto
dirante: Jen, Di’ mia.
Kaj nur se Li min estos pardoninta
vi sentos la deziron min rigardi.
Memoros vi la longon de l’ atendo
kaj havos en l’ okul’ sopiron tujan.
Giuseppe Ungaretti, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Espero Katolika” 1978-10/11, p. 184)
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_1011.htm#7
LA PATRINO
Kaj koro kiam per lasta batado
igos jam fali tiun ombromuron
por konduki min, Panjo, al Sinjoro
kiel juntempe vi min kaptos mane.
Surgenue, decida,
statu’ vi estos antaŭ l’ Eternulo,
kiel jam Li vin vidis
en via viv’ surtera.
Vi levos tremante la oldajn brakojn,
kiel kiam vi mortis
dirante: Jen mi, Dio.
Kaj nur kiam Li ‘stos min pardoninta
al vi venos dezir’ min alrigardi.
Vi memoros, ke min vi longatendis,
kaj en okul’ trafulmos vin suspiro.
Giuseppe Ungaretti, trad. Nicolino Rossi
(“L’esperanto FEI”, julio-aŭgusto 1984, p. 8)
*****
TRADUZIONI DA UNGARETTI IN ESPERANTO
TRADUKOJ EL UNGARETTI AL ESPERANTO
– “Radio Roma-Esperanto”, 3.2.1959
Gridasti: soffoco (Vi kriis: mi sufokiĝas), trad. Luigi Minnaja;
– “Literatura Foiro” 1970-1:
Gridasti: soffoco (Vi kriis: mi sufokiĝas), trad. Luigi Minnaja;
Il tempo è muto (La tempo mutas), trad. Nicolino Rossi
San Martino del Carso (Sankta Marteno de l’ Karso), trad. Gaudenzio Pisoni;
– “Literatura Foiro” 1975-30:
Terra (Lando), trad. Nicolino Rossi;
Tu ti spezzasti (Vi dispeciĝis), trad. Nicolino Rossi;
Se tu mio fratello (Se vi frato mia), trad. Nicolino Rossi;
– “Il dolore” (La doloro), trad. Nicolino Rossi, Pisa, Nuova Frontiera, 1975:
Terra (Tero)
I ricordi (La rememoroj)
Accadrà? (Ĉu okazos?)
Folli i miei passi (Frenezaj miaj paŝoj)
Nelle vene (En la vejnoj)
Defunti su montagne (Mortintoj sur montaro)
L’Angelo del povero (La Anĝelo de l’ povrulo)
Mio fiume anche tu (Ankaŭ vi rivero mia)
Levante (Oriento);
Il tempo è muto (La tempo mutas)
Giorno per giorno (Tagon post tago)
Veglia (Veke);
Malinconia (Melankolio);
I fiumi (La riveroj);
Monotonia (Monotoneco);
San Martino del Carso (Sankta Marteno de l’ Karso);
Soldati (Soldatoj);
Mattina (Ĉielo kaj Maro);
Inno alla morte (Himno al la morto);
Dove la luce (Kie la lumo);
Tutto ho perduto (Ĉion mi perdis);
Se tu mio fratello (Se vi mia frato);
Amaro accordo (Amara agordo);
Non gridate più (Ne plu ekkriu);
Variazioni su nulla (Variacioj pri l’ nenio);
Gridasti: soffoco (Kri’: mi sufokiĝas);
Il lampo della bocca (La fulmo de l’ buŝo);
Incontro a un pino (Renkonte al pino)
– “Espero katolika” 1978-10/11, p. 184:
La madre (La patrino), trad. Gaudenzio Pisoni
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_1011.htm#7
– “L’Esperanto” julio-aŭgusto 1984, p. 8:
La madre (La patrino), trad. Nicolino Rossi
– “La Kancerkliniko” 1988-44:
Natale (Kristnasko), trad. Aldo de’ Giorgi
– Enlumas min senlimo, itala poezio de la dudeka jarcento, Kooperativo de Literatura Foiro, La-Chaux-de-Fonds 1990
trad. Nicolino Rossi:
Levante (Oriento);
Veglia (Veke);
Malinconia (Melankolio);
Monotonia (Monotoneco);
Inno alla morte (Himno al la morto);
Dove la luce (Kie la lumo);
Variazioni su nulla (Variacioj pri l’ nenio);
Gridasti: soffoco (Kri’: mi sufokiĝas);
Il lampo della bocca (La fulmo de l’ buŝo)
trad. Luigi Minnaja:
Tutto ho perduto (Ĉion mi perdis);
Se tu mio fratello (Se vi mia frato);
Amaro accordo (Amara agordo);
Non gridate più (Ne kriu plu);
trad. Gaudenzio Pisoni:
I fiumi (La riveroj);
San Martino del Carso (Sankta Marteno de l’ Karso);
trad. Carlo Minnaja:
Soldati (Soldatoj);
trad. Giorgio Silfer:
Mattina (Ĉielo kaj maro).
– “La Kancerkliniko” 1994-71:
Non gridate più (Ne kriu plu), trad. Aldo de’ Giorgi;
– rete:
Veglia (Maldormo), trad. Nicola Ruggiero, 4.2.2005
– “Literatura Foiro” 2015-276, p. 185-187;
– “Literatura Foiro” 2015-277, p. 251-254.