Homoj

Pieter Paul Rubens

La 30-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1640) de la flandra pentristo Pieter Paul Rubens, konata ankaù kiel Peter Paul, Pieter Pauwel, Petrus Paulus, Pietro Paolo, en Esperanto Petro Paŭlo Rubens (1577-1640)

eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Pa%C5%ADlo_Rubens

it.wikipedia.org/wiki/Pieter_Paul_Rubens

naskita en Germanio (kien liaj gepatroj rifuĝis pro religia persekuto kontraŭkalvinanoj), sed vivinta precipe en Antverpeno (en nuntempa Belgio, tiam sub hispana regado), kiel unu el la ĉefaj voĉoj de la katolika Kontraŭreformacio. En Antverpeno estas vizitebla lia domo-muzeo (Rubenshuis).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas (kun traduko al la itala) artikolon aperintan en “Esperanto de UEA” 1960-2, p. 25.

Mi aldonas la bildon de la vatikana poŝtmarko de 1977, kun la porokaza poŝta stampo, pro la 400-jara datreveno de la naskiĝo de la artisto (oni rimarku, ke por eviti lingvajn problemojn estas indikitaj nur la komencaj literoj P.P.).

 


SEGUE TRADUZIONE IN ITALIANO

 

PETRO PAŬLO RUBENS

la mondfama artpentristo kaj lia princa domo

 

Rubens naskiĝis en 1577 el antverpenaj gepatroj en Siegen apud Kolonjo. Li ricevis zorgan edukadon kaj estis jam frue pli ol ordinare naturdotita. Li precipe posedis denaskajn talentojn desegnajn kaj pentrajn. Post la morto de l’ patro, Rubens venis kun sia familio al Antverpeno, kie li ricevis instruon de tri pentristoj. Por perfektiĝi li faris de 1600 ĝis 1608 studvojaĝon en Italujo. Informite pri la malsano de l’ patrino, li urĝe sed tamen tro malfrue revenis. Ŝi jam mortis kaj Rubens decidis definitive resti en Antverpeno. Li edziĝis en 1609 al Izabela Brant, filino de la urba sekretario, kaj aĉetis propraĵon en la nuna Rubensstrato. Li pligrandigis kaj precipe plibeligis la domon tiagrade, ke ĝi vekis la admiron de la samtempuloj. La origina posedaĵo fariĝis bela flandra sinjoreca domo kaj servis kiel loĝejo; nova alo kontraŭ ĝi estis starigita sur la korto, kiel fidela kopio de la patriciaj domoj (“Palazzi”), kiel Rubens ilin vidis, admiris kaj pristudis dum sia restado en Ĝenovo. En tiu alo li instalis siajn pentrejojn. Fine luksa ĝardeno formis belegan fonon por ambaŭ konstruaĵoj.

En sia riĉe instalita domo Rubens akceptis la plej eminentajn personojn sur kampoj beletraj, artaj kaj sciencaj. Ankaŭ diplomatoj, eĉ reĝoj kaj princoj honorigis lin tie per vizito. Nu, li mem estis diplomato kaj, konfidenculo de la arĥidukoj Alberto kaj Izabela, li estis de ili ŝarĝita per gravaj politikaj misioj en la eksterlando.

Dume lia aktiveco kiel pentristo estis tiom granda, ke ni ĝin nun malfacile povas imagi. La mendoj alfluis el ĉiuj direktoj. Rubens iĝis la plej grava kaj influa pentristo de la sudaj Nederlandoj. Li laboris helpe de aro da elektitaj pentristoj, kiuj estis ĉu formitaj de li, ĉu verkantaj laŭ lia stilo.

Lia edzino mortis en 1630 kaj Rubens reedziĝis al la tre alloga, juna HelenaFourment. Kiel kronigo de sia escepta kariero, Rubens kavaliriĝis fare de la reĝoj de Hispanujo kaj Anglujo.

La granda artisto mortis en 1640 en sia domo kiu en 1946 estis restarigita de la urbo en la origina stato kaj poste konstante malfermita al la publiko.

La Rubens-domo estas konsiderata kiel “vivanta” domo, ekzemplo de flandra patricia loĝejo, do ne kiel muzeo laŭ la ordinara vortsignifo. La internaĵo estas plej bonguste kunmetita. Ĉiu salono kaj ĉambro estas instalita kiel ĝi estis en la tempo de la famega loĝanto, kaj ornamita per artobjektoj kaj pentraĵoj de konataj samtempuloj aŭ kunlaborantoj de Rubens, krom kelkaj aŭtentikaj pentraĵoj de la majstro, ege reprezentaj en tiu medio.

La bela arkitekturo de la flandra kaj itala renesancaj konstruaĵoj estas admirinda, speciale tiu de portiko kaj pavilono, restintaj ambaù en la origina stato, planitaj same kiel la laborejoj de Rubens mem.

Daŭre impresas al la vizitanto la reĝa aspekto de la domo de l’ “princo de la artpentristoj”.

Jean Beckmanns (“Esperanto de UEA” 1960-2, p.25)

 

*****

 

(Traduzione ADS)

PIETRO PAOLO RUBENS

Il pittore famoso in tutto il mondo e la sua abitazione principesca

 

Rubens nacque nel 1577 da genitori di Anversa a Siegen presso Colonia. Ricevette una istruzione accurata, e fin da piccolo fu dotato dalla natura più che in modo ordinario. Soprattutto aveva un talento innato per dipingere e disegnare. Dopo la morte del padre, Rubens andò con la famiglia ad Anversa, dove fu istruito da tre pittori. Per perfezionarsi fece dal 1600 al 1608 un viaggio di studio in Italia. Informato della malattia della madre, tornò d’urgenza ma tuttavia troppo tardi. Era già morta, e Rubens decise di rimanere definitivamente ad Anversa. Si sposò nel 1609 con Isabella Brant, figlia del segretario comunale, ed acquistò una proprietà nell’attuale via Rubens. Ingrandì e soprattutto abbellì la casa a tal punto che destò l’ammirazione dei contemporanei. La proprietà originaria divenne una bella casa signorile fiamminga, e servì da abitazione: fu istituita un’ala nuova di fronte ad essa sul cortile, copia fedele delle case patrizie (“Palazzi”), come Rubens le aveva viste, ammirate e studiate durante il suo soggiorno a Genova. In quell’ala installò i suoi laboratori di pittura. Alla fine, un lussuoso giardino fece da bellissimo sfondo ad entrambe le costruzioni.

Nella sua sontuosa casa Rubens ricevette i più eminenti personaggi nel campo delle lettere, delle arti e delle scienze. Anche diplomatici, perfino re e principi l’onorarono di una visita. Ebbene, lui stesso fu diplomatico e confidente degli arciduchi Alberto VII e Isabella, fu incaricato da loro di importanti missioni politiche all’estero.

Intanto la sua attività come pittore era così grande che difficilmente possiamo immaginarla. Le commissioni gli affluivano da tutte le direzioni. Rubens divenne il pittore più importante e influente dei Paesi Bassi meridionali. Lavorava con l’aiuto di pittori selezionati, sia formati da lui sia operanti secondo il suo stile.

La moglie morì nel 1630, e Rubens si risposò con la bellissima, giovane Helena Fourment. A coronamento di una carriera eccezionale, Rubens fu fatto cavaliere dai re di Spagna e d’Inghilterra.

Il grande artista morì nel 1640 nella sua casa, che nel 1946 è stata ripristinata dalla città nello stato originale, e poi aperta stabilmente al pubblico.

La “casa di Rubens” è considerata una casa “viva”, esempio di casa patrizia fiamminga, quindi non un museo nell’ordinario significato del termine. L’interno è sistemato con il miglior gusto possibile. Ogni sala e stanza è come era al tempo del famosissimo abitante, e adorna di oggetti artistici e dipinti di noti contemporanei o collaboratori di Rubens, oltre ad alcuni dipinti autentici del maestro molto rappresentativi in quell’ambiente.

La bella architettura degli edifici del rinascimento fiammingo e italiano è meravigliosa, specialmente quella del portico e del padiglione, rimasti entrambi allo stato originale, progettati come i laboratori dallo stesso Rubens.

Sempre impressiona il visitatore l’aspetto regale della casa del “principe dei pittori”.

Jean Beckmanns (“Esperanto de UEA” 1960-2, p.25)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *