Objektoj · Homoj

La memportreto de Mikelanĝelo

La 25-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1958) de la itala (kalabria) kuracisto kaj klerulo Francesco La Cava (1877-1958)

it.wikipedia.org/wiki/Francesco_La_Cava#Il_volto_di_Michelangelo_scoperto_nel_Giudizio_Finale

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

hodiaŭ forgesita, sed kiu havis momenton da konateco en 1925, kiam li publikigis eseon titolitan Il volto di Michelangelo scoperto nel Giudizio Finale” (La vizaĝo de Mikelanĝelo malkovrita en la Lasta Juĝo).

Nuntempe la afero estas sendiskute akceptita, sed siatempe la “malkovro” de La Cava estis akre kontestita de la “oficialaj” arthistoriistoj, kiuj ne povis allasi, ke simpla “diletanto” ekvidis tion, kion ili ne estis vidintaj.

Efektive, se oni bone rigardas la vizaĝon de la elŝirita haŭto de Sankta Bartolomeo en la “Lasta Juĝo”, oni klare vidas la memportreton de MikelanĝeloBuonarroti.

Ĝi ne estas la sola kuriozaĵo de la pentraĵo, kaj, pli ĝenerale, de la mikelanĝelaj freskoj en la Siksta Kapelo, kiuj plenas je nekonvenciaj bildoj.

Se oni limigas la ekzamenon al la parto de la “Lasta Juĝo” kun la animoj de la justuloj (aldonite), oni vidas:

du virojn klare judajn (unu kun dupinta ĉapo, kaj la alia kun flava kapvesto), en epoko, kiam nekristanoj estis principe ekskluditaj el la Paradizo;

multegajn virinojn, krome eĉ nudajn (antaŭ la “ripara” interveno de Daniele da Volterra, taskita “vesti la nudulojn”, kaj tial kromnomita “Il Braghettone” – La Kalsonisto)

https://it.wikipedia.org/wiki/Daniele_da_Volterra

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

en epoko, kiam teologoj disputis, ĉu virinoj havas animon:

virojn, kiuj interbrakumas kaj interkisas sin.

Pri la restauro de la freskoj de la Siksta Kapelo, bela artikolo en Esperanto estas publikigita en “Espero katolika” 1984-11/12, p. 194-196

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_1112.htm#5

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *