Homoj

Cesare Arieti

La 21-a de majo estas la datreveno de la trofrua morto (en 1977) de D-ro Cesare Arieti (1921-1977)

eo.wikipedia.org/wiki/Cesare_Arieti

Li lernis Esperanton en malmultaj jaroj, tiel rapide kaj bone, ke en 1973, per la rakonto “La porcio”,  li gajnis la duan premion (la unua ne estis aljuĝita) en la literatura konkurso lanĉita de la kultura rondo “La patrolo” okaze de la itala Kongreso de Esperanto de Trento; kaj ne temis pri facila vetkonkuro, se oni pensas, ke la tria premio estis donita al Zora Heide (Danlando) pro Feliĉo”, kaj ricevis honorajn menciojn Geoffrey King (Britio) pro Surmaraj impresojkaj Albert Goodheir (Nederlando/ Skotlando) pro La filozofo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/24/spinoza/

La rakonto de Cesare Arieti estis deklamita en la literatura vespero de la 17-a de septembro 1973, kaj ĝia teksto estis publikigita en la Kongresa Kultura Kajero, eldonita de la rondo “La patrolo”. Parolas pri tio “L’Esperanto” 1973-12, p. 5-6.

D-ro Arieti ankaŭ kunlaboris je la elsendoj en Esperanto de Radio Roma, verkante ĉarmajn artikolojn por serio titolita “Kalejdoskopa Italio”. Mi transskribas unu ekzemplon, elsenditan la 2-an de februaro 1975.

Mi aldonas karton senditan la 30-an de julio 1974 de Cesare Arieti al Sinjorino Carolina Minio Paluello Minnaja, kun la speciala poŝta stampo de la Universala Kongreso de Esperanto de Hamburgo (F.R. Germanio).


MILANO. Vintra, malhela frumateno. Densa nebulo ŝvebas sur la granda urbo. Homoj malvarmiĝintaj rapidas laŭ malsekaj trotuaroj, lumigitaj per dormemaj stratlampoj. Ombroj ekaperas kaj disfumiĝas kiel fantomoj. Kun kataj okuloj, brilaj en matena krepusko, aŭtomobiloj postkuras unu la alian, dum nervoza tin-tino anoncas tramon, kiu pretere ferbruas, tremigas la pavimon kaj dissolviĝas. Fone grizas la gotika Katedralo, kies sveltaj pintaĵoj ne videblas.

Milano vekiĝas. Milananoj kuras en laborejojn, kie ĉiutaga okupo helpos ilin forgesi matenon malsekan, malvarman, malgajan. Ĉu ili laboremas pro denaska malgajeco, aŭ malgajiĝas pro laborado? Tio misteras. Laborante ili ofte pensas ne nur pri venonta semajnfino, sed plejofte pri maniero pliigi profiton aŭ havigi al si pli altan salajron. Tie homojn oni taksas laŭmone. Ju pli riĉa, des pli respektinda.

Ekde naskiĝtago, samkiel ili alklimatiĝas al deprima vetero, tiel ili alkutimiĝas al laborado; tamen, kiel birdoj naskitaj en kaĝo, milananoj ne konscias pri sia mallibereco. Ilia vivo forfluas en la espero fine ĝui havaĵojn akiritajn per longa strebado, kaj pro tio ili penadas dumvive por ne plu peni.

Oni povas rimarki, ke ankaŭ aliloke homoj emas agi sammaniere. Konsentite. Tamen Milano estas la plej elstara ekzemplo de tia vivkoncepto en Italujo. Ĉu klimato influas? Certe jes, ĉar ju pli oni sudeniras, des pli homa psikologio varias. Eble influas la suno, kiu evidente utilas ne nur al vegetaĵoj, sed ankaŭ al homaj sintenoj.

Cesare Arieti (“Radio Roma-Esperanto”, 2.2.1975)

Unu penso pri “Cesare Arieti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *