Homoj

Edoardo Sanguineti

La 18-a de majo estas la datreveno de la morto (en 2010) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj politikisto Edoardo Sanguineti (1930-2010)

it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Sanguineti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Mi jam parolis pri li la 9-an de decembro 2017, okaze de la datreveno de lia naskiĝo

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/09/edoardo-sanguineti/

Mi sendas al tiu artikolo, kaj transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto de la poeziaĵo “Il gatto con gli stivali” (La kato kun la botoj), trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 251.

Aldone: la kovrilo de la volumo “Enlumas min senlimo”.

 


IL GATTO CON GLI STIVALI

Questo è il gatto con gli stivali, questa è la pace di Barcellona

fra Carlo V e Clemente VII, è la locomotiva, è il pesco

fiorito, è il cavalluccio marino: ma se volti il foglio, Alessandro,

ci vedi il denaro:

questi sono i satelliti di Giove, questa è l’autostrada

del Sole, è la lavagna quadrettata, è il primo volume dei Poëtae

Latini Aevi carolini, sono le scarpe, sono le bugie, è la Scuola d’Atene, è il burro,

è una cartolina che mi è arrivata oggi dalla Finlandia, è il muscolo massetere,

è il parto: ma se volti il foglio, Alessandro, ci vedi

il denaro:

e questo è il denaro,

e questi sono i generali con le loro mitragliatrici, e sono i cimiteri

con le loro tombe, e sono le casse di risparmio con le loro cassette

di sicurezza, e sono i libri di storia con le loro storie:

ma se volti il foglio, Alessandro, non ci vedi niente.

Edoardo Sanguineti

LA KATO EN LA BOTOJ

Jen estas la kato en la botoj, jen la paco de Barcelono

inter Karlo la Kvina kaj Klemento la Sepa, estas lokomotivo, la flora

persikarbo, estas la hipokampo: sed se vi turnas la folion, Aleksandro,

vi vidas la monon;

jen estas la satelitoj de Jupitero, jen la autosoŝeo

de l’ Suno, jen la kvadratita nigra tabulo, jen l’ unua volume de la Poëtae

Latini Aevi Carolini, estas la ŝuoj, la mensogoj, la Skol’ de Ateno, l’ butero,

estas karto alveninta hodiaŭ el Finnujo, estas la maĉmuskolo,

l’ akuŝo: sed se vi turnas la folion, Aleksandro, vi vidas

la monon:

jen estas la mono,

jen estas la generaloj kun siaj mitralpafiloj, kaj estas la tombejoj

kun siaj tomboj, kaj estas la ŝparkasoj kun siaj sekurkestoj,

kaj estas la libroj pri historio kun siaj historioj:

sed se vi turnas la folion, Aleksandro, vi vidas nenion.

Edoardo Sanguineti, trad. Carlo Minnaja

(“Enlumas min senlimo” 1990, p. 251)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *