Mi jam parolis, la 23-an de majo 2017
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/23/georges-moustaki/
pri la ital-greka kantaŭtoro laŭ hebrea deveno, civitanigita franco, Giuseppe Mustacchi, konata per la artista nomo Georges Moustaki (1934-2013)
it.wikipedia.org/wiki/Georges_Moustaki
eo.wikipedia.org/wiki/Georges_Moustaki
Hodiaŭ (en la datreveno de lia naskiĝo) mi prezentas alian sukcesan kanzonon, titolitan en la franca “Sans la nommer”
www.youtube.com/watch?v=fgKEXKwpx0g
tradukitan al Esperanto de Markovo-Vito kun la titolo “Per alud’” (nur ĉe la fino de la peco malkaŝiĝas, pri kio temas).
Mi aldonas detalon de la kvara kovrilpaĝo de “Sennacieca Revuo” 2015, kun la versio en Esperanto de la kanzono.
SANS LA NOMMER
Je voudrais sans la nommer
vous parler d’elle
comme d’une bien aimée,
d’une infidèle,
une fille bien vivante
qui se réveille
à des lendemains qui chantent
sous le soleil.
C’est elle que l’on matraque,
que l’on poursuit, que l’on traque,
c’est elle qui se soulève,
qui souffre et se met en grève.
C’est elle qu’on emprisonne,
qu’on trahit, qu’on abandonne,
qui nous donne envie de vivre,
qui donne envie de la suivre
jusqu’au bout, jusqu’au bout.
Je voudrais sans la nommer
lui rendre hommage:
jolie fleur du mois de mai
ou fruit sauvage,
une plante bien plantée
sur ses deux jambes
et qui traîne en liberté
où bon lui semble.
C’est elle que l’on matraque…
Je voudrais sans la nommer
vous parler d’elle:
bien-aimée ou mal-aimée,
elle est fidèle;
et si vous voulez
que je vous la présente,
on l’appelle Révolution permanente.
C’est elle que l’on matraque….
Georges Moustaki
PER ALUD’
Emas mi, nur per alud’,
priskribi ŝin:
jen amata sed malprud-
-a flirtulin’,
la plej brila vivoplen-
-a sunoperl’,
kiu kantas sen atent’
al moka merl’.
Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’,
pro molesto jen la ruĝ’,
sekve ŝi al ĉiu pik’
tuj respondas per la strik’.
Sed por ŝi jen nigra kaĝ’,
pro perfido, malkuraĝ’,
tamen logas ŝi re jam,
igas sekvi ŝin pro am’
ĝis la fin’, ĝis la fin’.
Emas mi, nu, per alud’,
omaĝi ŝin;
maja flor’ aŭ verda frukt’
sen ia ŝirm’,
plant’ sovaĝa kun profund-
-a firm-radik’,
kiu kreskas ajnagrund-
-e; migra tig’.
Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’…
Emas mi, nur per alud’,
priskribi ŝin:
malam’, am’, ne estas lud’
ŝia destin’.
Kaj se ŝia nomo grav-
-as por la sci’,
ĝin mi donas, eĉ kun rav’:
Revo-Luci’!
Sed por ŝi jen streĉa skurĝ’…
Georges Moustaki, trad. Markovo-Vito
(Sennacieca Revuo 2015-143)