En Italio, dum pasinteco, la unua de majo (en arkaika itala lingvo “Calendimaggio”, tio estas “Kalendoj majaj”) estis solenata per grandaj festoj pro la reveno de printempo; hodiaŭ restas en kelkaj lokoj tia kutimo kiel folklora festo, sed perdiĝis la gusto de la popola festo, kiu iam esprimiĝis per simplaj sed gajaj ekskursoj “ekster la urbaj pordegoj”, nome tuj ekster la urbo.
La iama festo de la unua de majo (anstataŭita de la “soci-politika” festo de l’ laboro, kaj de tiu religia de “Sankta Jozefo Laboristo”) estis ankaŭ kaj precipe la festo de la revekiĝo de la amo, kune kun tiu de la naturo: la fraŭloj portis florbranĉon al la fraŭlinoj, kaj poste vetkonkuris en turniroj honore al siaj amatinoj, en sensanga formo de “am-batalo” (la slogano de la sesdekoka jaro, “amoru, ne militu”, havas malnovan radikon).
Mi transskribas la version al Esperanto (de Kálmán Kalocsay) de la balado “Ben venga maggio” (Bonvenon majo) de Agnolo (Angelo) Ambrogini dirita Poliziano(1454-1494), pri kiu mi jam parolis la 29-an de septembro 2017
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/09/29/poliziano/
en kiu la poeto invitas la fraŭlinojn ne militi, sed kapitulaci al la svatiĝantoj en ĉi tiu maja monato.
La itala teksto estas alirebla ĉe
it.wikisource.org/wiki/Ben_venga_maggio
(Atentigo: se oni legas la poeziaĵon kun iom da maliceto, oni konstatas, ke sub ŝajna naiva aspekto kaŝiĝas multaj seksaj aludoj).
Mi aldonas la bildon de la fama pentraĵo de Sandro Botticelli “La Primavera”(Printempo), Florenco, Uffizi,
it.wikipedia.org/wiki/Primavera_(Botticelli)
reproduktita en franca filatela folieto de 2010.
BONVENON, MAJO
Bonvenon, Majo,
sovaĝa flag’ de gajo!
Salut’, printempo ĉarma,
vi volas, ke ni amu,
kaj por surkampe svarma
knabina rondo flamu
junuloj kaj ornamu
ilin per flor’ de Majo.
Ho venu, freŝa frondo
vin ombros sub arbustoj,
fraŭlinoj en fraŭlrondo
ne timas de amflustroj,
ja birdaj, bestaj brustoj
amardas nur en Majo.
Vi juna, kiu riĉas
de bel’, ne estu pruda!
La herb’ ja renoviĝas,
sed ne la aĝ’ amluda,
neniu estu kruda
al la amant’ en Majo!
Ekdancu inter kantoj,
kiu en ĉi rond’ plezuras,
knabinoj, jen, amantoj
por vi lancrompi kuras,
se iu al ili duras
ŝin senflorigos Majo.
Sin kavaliroj armis,
ke amon ili ĉasu,
se ilin vi amĉarmis,
nun do kapitulacu,
trabori koron lasu!
Senlukte venku Majo!
Kaj, kiu koron rabas,
la sian donu prete!
Sed kiu flugilfrapas?
Am-anĝelet’, por vete
kun knabinar’ timete
honoron meti al Majo.
Amor’ jam venas ride,
lin roz’, lilio kronas,
vin, belaj, serĉas fide,
lin festu, mi admonas,
unua kiu donas
florojn al li de Majo?
Ho, dio-pilgrimanto,
bonvenon, nin komandu,
la harojn de l’ amanto
knabinoj florgirlandu,
ke etajn, grandajn fandu
la ama brul’ de Majo!
Angelo Poliziano, trad. Kálmán Kalocsay
(“Itala Antologio” 1987, p.136-138)