Eventoj

Sen tabako

Ĉiujare la 31-an de majo, la Monda San-Organizo eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Organiza%C4%B5o_pri_Sano invitas celebri la “Tutmondan Tagon sen tabako” it.wikipedia.org/wiki/Giornata_mondiale_senza_tabacco (ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto), kun la celo kuraĝigi je la ĉesigo de fumado, komencante per la sindeteno de tabako dum almenaŭ 24 horoj. Mi jam pritraktis ĉi tiun temon antaŭ unu jaro, la 31-an… Legu plu Sen tabako

Homoj

Pieter Paul Rubens

La 30-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1640) de la flandra pentristo Pieter Paul Rubens, konata ankaù kiel Peter Paul, Pieter Pauwel, Petrus Paulus, Pietro Paolo, en Esperanto Petro Paŭlo Rubens (1577-1640) eo.wikipedia.org/wiki/Petro_Pa%C5%ADlo_Rubens it.wikipedia.org/wiki/Pieter_Paul_Rubens ​naskita en Germanio (kien liaj gepatroj rifuĝis pro religia persekuto kontraŭkalvinanoj), sed vivinta precipe en Antverpeno (en… Legu plu Pieter Paul Rubens

Eventoj

Adiaŭ belulino

La 29-an de majo 1848, dum la unua milito por la itala sendependiĝo, la aŭstria armeo, sub la komando de Marŝalo Josef Radetzky it.wikipedia.org/wiki/Josef_Radetzky eo.wikipedia.org/wiki/Josef_Radetzky_von_Radetz ​kunpuŝiĝis apud Mantovo, inter Curtatone (elp. Kurtatone) kaj Montanara, kun la italaj trupoj, aparte kun bataljono el 270 toskanaj volontuloj – studentoj kaj profesoroj de la Universitatoj de Pizo kaj… Legu plu Adiaŭ belulino

Eventoj · Homoj

Mortopuno

La 28-a de majo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1738) de la franca kuracisto kaj politikisto Joseph-Ignace Guillotin (1738-1814) eo.wikipedia.org/wiki/Joseph-Ignace_Guillotin it.wikipedia.org/wiki/Joseph-Ignace_Guillotin ​fama ĉar li prezentis al la franca Nacia Asembleo, en 1789, projekton por la adopto de mekanika senkapigo kiel maniero de plenumo de mortopuno, pere de maŝino, kiu de li nomiĝis «guillotine»… Legu plu Mortopuno

Homoj

Ernest Naville

La 27-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1909) de la franclingva svisa teologo kaj filozofo Ernest Naville (1816-1909) eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Naville fr.wikipedia.org/wiki/Ernest_Naville ​subtenanto de Esperanto: en 1899 li raportis tre favore al Esperanto al la Franca Akademio de Sciencoj, kaj en 1904 (kiam li jam estis 88-jara) parolis favore al Esperanto en la… Legu plu Ernest Naville

Objektoj · Homoj

Moseo de Mikelanĝelo

​Hieraŭ, la 25-an de majo 2018, mi prezentis la memportreton de Mikelanĝelo Buonarroti kaŝitan en la bildo de Sankta Bartolomeo en la “Lasta Juĝo” de la Siksta Kapelo; hodiaŭ mi prezentas alian “kaŝitan” memportreton de Mikelanĝelo (kiu, evidente, multe ŝatis tiajn “okulumojn”, kvazaŭ temus pri “trezorĉaso”). ​Mi transkribas, kune kun ĝia traduko al la itala,… Legu plu Moseo de Mikelanĝelo

Objektoj · Homoj

La memportreto de Mikelanĝelo

La 25-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1958) de la itala (kalabria) kuracisto kaj klerulo Francesco La Cava (1877-1958) it.wikipedia.org/wiki/Francesco_La_Cava#Il_volto_di_Michelangelo_scoperto_nel_Giudizio_Finale ​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), hodiaŭ forgesita, sed kiu havis momenton da konateco en 1925, kiam li publikigis eseon titolitan “Il volto di Michelangelo scoperto nel Giudizio Finale”… Legu plu La memportreto de Mikelanĝelo