Homoj

Gaspara Stampa

La 23-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1554) de la itala poetino Gaspara Stampa (1523-1554)
eo.wikipedia.org/wiki/Gaspara_Stampa
it.wikipedia.org/wiki/Gaspara_Stampa
​Mi jam parolis pri ŝi antaŭ unu jaro, la 23-an de aprilo 2017

Gaspara Stampa


​Antaŭ ol aldoni kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, mi memorigas alineon de tiu prezento, daŭre aktualan:
​>Famkonata pro sia beleco kaj la eleganta monduma vivo, klera pri literaturo kaj muziko, en sia mallonga vivo (ŝi mortis 31-jara, eble sinmortige) ŝi havis multenombrajn amospertojn: tiu kiu postlasis profundajn signojn estis la pasio, ne adekvate reciprokita, al la nobelo Collatino di Collalto, al kiu estas dediĉita la plimulto el ŝiaj 311 poeziaĵoj, kiuj konsistigas kvazaŭ taglibron, kies originaleco kuŝas en la fakto ke, verŝajne por la unua fojo ekde la tempoj de Sapfo, virino malfermiĝas al amaj konfesoj.
Gaspara Stampa jam ĉe la komenco estis handikapita, pro la fakto, ke ŝi estis virino: estas preskaŭ la suspekto, ke la malgranda virina ĉeesto en la kampo de altinivela poezio ŝuldiĝas al la enviemo de la viroj, kiuj malofte havigas spacon al virinoj, aŭ tion ili faras pro ekster-literaturaj motivoj (pri tio, sufiĉas memori, kion skribis Giosuè Carducci al Annie Vivanti
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/07/annie-vivanti/ ).
Krome, Gaspara Stampa suferis pro la morala pritakso de sia sinteno, tiuepoke rigardata kiel ”libermora”, tiom ke ŝi estis difinita “cortigiana” (laŭvorte “korteganino”, sed laŭfakte eŭfemismo por diri “publikulino”).
Pri tio, mi nepre devas disvolvi kelkajn lingvistikajn kaj morajn konceptojn, ankaŭ referencante ĝuindan libron eldonitan en 1999 de la itala Ĉefministrejo (Alma Sabatini, Marcella Mariani, Edda Billi, Alda Santangelo: “Il sessismo nella lingua italiana” = Seksismo en la itala lingvo), kiu paradas kune kun multaj similaj frandaĵoj en mia persona biblioteko (kie rigore forestas libroj pri juro, kvankam ĝuste per juro, kaj kun ioma sukceso, mi pergajnis mian vivon, dum 53-jara dejoro antaŭ la pensiiĝo).
​Nu, preskaŭ en la sama historia periodo, en kiu vivis Gaspara Stampa, Baldassarre Castiglione (1478-1529)

Baldassarre Castiglione


iĝis fama danke al libro titolita “Il Cortegiano” (La Kortegano), iaspeca “traktato pri bontono”, kiu skizas, en formo de dialogo, la sintenon, kiun devas havi tiu kiu, estante ĉe Kortego (tio estas, en rafinita medio), devas manifesti elegantecon en la manieroj kaj ĝentilecon en la parolo, kun la elekto de la taŭga vorto ĉe la ĝusta momento, sen afektemo.
La vorto “cortigiano” (kortegano), en vira formo, per si mem ne havas negativan valoron (krom se oni volas indiki flateman aŭ avidan sintenon, kiel en la fama ario de la opero de Giuseppe Verdi “Rigoletto”: Cortigiani, vil razza dannata = Korteganoj, malnobla damnita raso
www.youtube.com/watch?v=doudZ9kGlWU ),
sed ĝi estas en rilato kun la kutimo je “Kortego”, do je rafinita medio (la itala vorto “cortese”, kiu parte respondas al la esperanta “korteza”, signifas ĝentila, afabla).
Tiu sama termino, en la virina formo “cortigiana”, indikas kontraŭe “libermoran virinon”, do “publikulinon” dirite en eleganta maniero (cetere, en itala lingvo ankaŭ “buon uomo”/ bona viro estas honesta kaj respektinda persono, dum “buona donna”/ bona virino estas publikulino; “uomo di mondo”/ monduma viro estas viro bontona, dum “donna di mondo”/ monduma virino – aŭ, pli krude, “mondana” – estas publikulino; “uomo libero”/ libera viro estas aprezata pro sia konscienca libereco, dum “donna libera”/ libera virino estas riproĉata pro sia tro libermora konduto; kaj oni povus daŭrigi).
Mi transskribas la soneton de Gaspara Stampa “Mesta e pentita de’ miei gravi errori”, en la itala, kaj en la traduko al Esperanto (“Malĝoja, penta pro eraroj miaj”) de Juliette Vatré-Baudin (“Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano 1987, p. 190).
Mi aldonas la kovrilon de la volumo “Il sessismo nella lingua italiana”.


MESTA E PENTITA DE’ MIEI GRAVI ERRORI

Mesta e pentita de’ miei gravi errori
e del mio vaneggiar tanto e sì lieve,
e d’aver speso questo tempo breve
de la vita fugace in vani amori,

a te, Signor, ch’intenerisci i cori,
e rendi calda la gelata neve,
e fai soave ogn’aspro peso e greve
a chiunque accendi di tuoi santi ardori,

ricorro, e prego che mi porghi mano
a trarmi fuor del pelago, onde uscire,
s’io tentassi da me, sarebbe vano.

Tu volesti per noi, Signor, morire,
tu ricomprasti tutto il seme umano;
dolce Signor, non mi lasciar perire!

Gaspara Stampa

*****

MALĜOJA, PENTA PRO ERAROJ MIAJ

Malĝoja, penta pro eraroj miaj
kaj pro agado mia memkompleza,
kaj, ĉar la vivon vivis mi hereza
en amoj vanaj, vagaj kaj senpiaj,

al vi, Sinjoro, kiu bono-sciaj
la korojn igas, neĝon frostforgesa,
kaj ĉiun ŝarĝon plaĉa kaj malpeza,
kiam en iu brulas ardoj diaj,

mi venas kaj vin petas, ke dolĉmane
vi tiru min el maro da mizero,
de kie provi fuĝon estus vane.

Por ni vi klinis vin sub vivofero,
vi savis la homaron dia-plane,
Sinjor’, ne lasu min en mort-sufero.

Gaspara Stampa, trad. Juliette Vatré-Baudin
(“Itala Antologio” 1987, p. 190)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *