La 19-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1967) de la germana politikisto Konrad Adenauer (1876-1967),
it.wikipedia.org/wiki/Konrad_Adenauer
eo.wikipedia.org/wiki/Konrad_Adenauer
fondinto de la germana kristan-demokrata partio/ CDU (malfermita ne nur al katolikoj, sed ankaŭ al evangelianoj), kun vidmaniero, kiu privilegias la centrecon de la individuo, rifuzas jen naziismon jen socialismon, kaj celas kapitalismon mildigitan de ampleksaj elementoj de socia protekto.
“Bürgermeister” (tio estas, Urbestro) de Köln/ Kolonjo de 1917 ĝis 1933, Prezidanto de 1922 ĝis 1933 (dum la Respubliko de Weimar) de la “Preußischer Staatsrat” (Prusa Ŝtakonsilantaro), Adenauer estis eksigita el siaj oficoj ĉe la instaliĝo de naziismo en Germanio (1933).
Kiam, en 1944, la usonaj trupoj atingis Kolonjon, ili denove enoficigis lin kiel Urbestron, sed post nemulte la britoj, en kies okupacia zono situis Kolonjo, lin eksigis, taksante lin “nekompetenta”: neniam ajn juĝo estis pli erara ol tiu, se konsideri ke, poste kaj sekve de ripetaj balotoj, Adenauer estis Kanceliero de Federacia Respubliko Germanio de 1949 ĝis 1963 (tio estas, ĝis 87 jaroj, tiel ke li estis kromnomita “Der Alte”, la Maljunulo; kaj estas ridige, ke ĉe la soldatserva ekzameno, li estis malakceptita pro spira insuficienco, kiu ne malebligis al li atingi 91 jarojn).
Adenauer estas alkalkulita inter la “Patroj” de la eŭropa integriĝo, kune kun Robert Schuman, Jean Monnet, Paul-Henri Spaak kaj Alcide De Gasperi
Protagonisto de la “Wirtschaftswunder” (ekonomia miraklo), kiu portis Federacian Respublikon Germanion de la ruinoj de la milito al enviinda ekonomia potenco kaj politika stabileco, kunigitaj kun ampleksa demokratio, en politiko Adenauer estis favoranto de la repaciĝo kun Francio, de la amikeco kun Usono, de la opozicio al komunismo.
Ĝuste pro siaj fortaj konvinkiĝoj, tamen, Adenauer estis ankaŭ signo de kontraŭdiro; dum, ankoraŭ hodiaŭ, multaj germanoj taksas lin “la plej granda germano el ĉiuj tempoj”, aliaj kritikis lin pro lia esence konservativa politiko, lia senkondiĉa apogo al la Nordatlantika pakto, lia ioma naciismo (sub ĉi tiu aspekto, memkompreneble, Adenauer estis malfavore rigardata de poloj, kiel evidentas el letero publikigita en “Espero katolika” 1966-4:
www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1966_04.htm#19
en kiu pola leganto asertas, ke li ne povis montri al siaj samlandanoj iun antaŭan numeron, ĉar en ĝi estis foto de Adenauer, kiu “pikus dolorige”).
Koncerne la rilatojn kun Esperanto, la 14-an de julio 1932 Urbestro Konrad Adenauer varme bonvenigis, per mesaĝo publikigita en la revuo “Germana Esperantisto” 1932-8/9, p. 142, la intencon okazigi en Kolonjo la 25-an Universalan Kongreson de Esperanto de 1933; poste, li havigis la oficialan inviton kiel Prezidanto de la Prusa Ŝtatkonsilantaro (v. “Germana Esperantisto” 1933-2, p. 32).
La Kongreso okazis (de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1933), sed en cirkonstancoj tute aliaj ol estis imaginta Adenauer (intertempe, eksigita): la 27-an de februaro 1933, ja, estis la bruligo de Reichstag (Parlamentejo)
kun multenombraj arestoj, ankaŭ de esperantistoj, suspektataj (precipe tiuj laboristaj aŭ komunistaj) pri internaciismaj sintenoj kaj ribelaj agadoj; estis fermoj de klubejoj kaj konfiskoj; okazis, kun kulmino en tiu de Berlino de la 11-a de majo 1933, la publikaj bruligoj de la libroj taksataj kontraŭaj al la la nova germana spirito
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/05/11/libri-al-rogo/ ;
fine (“Germana Esperantisto” 1933-7 p. 121-122, kaj 1933-12 p. 192-193), la Germana Esperanto-Asocio estis devigita ne allasi al gvidaj postenoj “Nichtarier, Marxisten oder Kommunisten” (ne-arjanojn, marksistojn aŭ komunistojn), dum eĉ
la simpla aliĝo estis malpermesita al la “Personen mit staatsfeindlicher Einstellung” (personoj kun kontraŭnacia sinteno).
La Kongreso, do, okazis en klimato de forta streĉiteco (v. ESPERANTO E VALORI EBRAICI, da e-brei.net)
www.e-brei.net/index.php?mact=CGBlog,cntnt01,detail,0&cntnt01articleid=877&cntnt01returnid=46 ;
sed pri la doloraj travivaĵoj de la germana esperantista movado dum naziismo mi parolos en alia okazo.
Mi aldonas:
- la italajn poŝtmarkojn de 1971 pro la 20-a datreveno de CECA (Eŭropa Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo) kun la portretoj de Adenauer, Schuman kaj De Gasperi;
- “Germana Esperantisto” 1932-8/9, p. 142 (el la Aŭstria Nacia Biblioteko de Vieno).