Eventoj · Lokoj

Miramar

La 14-an de aprilo 1864 Ferdinando Maksimiliano de Habsburgo (1832-1867), imperia princo, ĉefduko de Aŭstrio, princo de Hungario kaj Bohemio
it.wikipedia.org/wiki/Massimiliano_I_del_Messico
eo.wikipedia.org/wiki/Maksimiliano_%28Meksiko%29
forveturis el Triesto, lasante kastelon Miramaro (Miramare en la itala, Miramar en la triesta dialekto; la nomo signifas “Rigardu la maron”)
it.wikipedia.org/wiki/Castello_di_Miramare
al Meksiko, kies imperiestro li estis nomumita per la apogo de la franca imperiestro Napoleono la tria kaj de meksikaj konservativaj grupoj.
La fregato kiu portis lin al Meksiko (kune kun lia edzino Charlotte) surhavis la nomon “Novara”: jen tipa ekzemplo, kiel la historio havas minimume du vizaĝojn, ĉar por la italoj la nomo de la urbo Novara memorigas pezan malvenkon
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Novara_%281849%29
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Novaro_(1849)
dum por la aŭstroj, spegule, ĝi memorigas grandan venkon.
En Meksiko, Maksimiliano trafis en fortan rezistadon, kaj iumomente li estis forlasita de la meksikaj konservativuloj (pro lia liberala politiko), de Francio kaj de Usono (kiu aplikis la tiel diritan “doktrinon Monroe”
it.wikipedia.org/wiki/Dottrina_Monroe
eo.wikipedia.org/wiki/Doktrino_de_Monroe
laŭ kiu neniu eksteramerika lando rajtas enmiksiĝi en la amerikajn aferojn, dum Usono havas la rajton, kaj eĉ la taskon, okupiĝi pri la tuta kontinento).
Charlotte reiris al Eŭropo, serĉante apogojn por la edzo en Parizo, en Vieno (ĉe imperiestro Franz Josef/ Francisko Jozefo, kiu tamen estis feliĉega, ke li sukcesis liberiĝi de sia frato) kaj en Romo (ĉe Papo Pio la naŭa), sed ŝiaj streboj estis senutilaj, kaj ŝi ne reiris al Meksiko, ankaŭ ĉar trafita de mensa malsano; ŝi mortis tre maljuna, en 1927, en sia patrolando Belgio.
Maksimiliano, kaptita de la ribeluloj de Benito Juárez
it.wikipedia.org/wiki/Benito_Ju%C3%A1rez
eo.wikipedia.org/wiki/Benito_Ju%C3%A1rez
(en 1883, la socialista patro de Benito Mussolini donis al sia filo la nomon Benito – kies hispanlingva signifo kurioze koincidas kun tiu Esperanta – ĝuste kiel omaĝo al la meksika revolucia estro),
estis pafmortigita en Queretaro la 19-an de junio 1867. Lia korpo estis enbalzamigita, kaj la postan jaron estis reportita al Triesto, per la sama ŝipo “Novara” kiu estis portinta lin al Meksiko; transportita al Vieno, li estis entombigita en la Imperiestra Kripto.
​La tragedia travivaĵo de Maksimiliano kaj Charlotte – vidita kiel historia nemezo, kvazaŭ venĝo kontraŭ la senkulpaj Maksimliano kaj Charlotte pro la batalo de Novara kaj pro la detruo de la azteka civilizo – konsistigis la temon de famkonata poeziaĵo de Giosuè Carducci,

Giosuè Carducci


“Miramar”, de kiu mi transskribas la belan tradukon al Esperanto de Pier Giorgio Soranzo, el “L’Esperanto” 1981-1 (la itala teksto povas esti legata ĉe
it.wikisource.org/wiki/Odi_barbare/Delle_Odi_Barbare_Libro_I/Miramar ).
Mi pludiras ke, en Triesto, la malfeliĉa travivaĵo de Maksimiliano kaj Charlotte estas ankoraŭ vivega en la memoro, tiom ke, en la proksimeco de kastelo Miramare, ekzistas la “riverborda aleo Maksimiliano kaj Charlotte”,
www.mapquest.com/italy/friuli-venezia-giulia/trieste/34151/riva-massimiliano-e-carlotta-45.707459,13.713687
dum en la loknomaro de la urbo, profunde italigita post ĝia unuigo al Italio en 1919, eĉ ne strateto estas dediĉita al imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio
it.wikipedia.org/wiki/Maria_Teresa_d'Austria
eo.wikipedia.org/wiki/Maria_Tereza_de_A%C5%ADstrio
kvankam ŝi estis ĉe la origino de la prospero de Triesto.
Ĉiam en Triesto, dum somero okazas en la kastelo Miramare spektaklo de sonoj kiaj lumoj dediĉita al Maksimiliano kaj Charlotte.
Mi aldonas:
– la unuatagan koverton (UTK) de meksika poŝtmarkon eldonita en 1980, pri antaŭhispanaj monumentoj de Meksiko;
– maksimumkarton, formitan per itala poŝtmarko de 1980 pri Kastelo Miramare en Triesto;
– la kovrilon de broŝuro en Esperanto pri Miramare, de Livio Fioroni.


MIRAMARO

Ho Miramar’, al viaj blankaj turoj
ĉagreniĝintaj pro l’ ĉiel’ plennuba,
dense kaj kiel birdoflug’ sinistra
venas la nuboj.

Ho Miramaro, kontraŭ viajn rokojn
suprenvenante de l’ tempesta maro
grize kaj grumble kiel gent’ kolera
plaŭdas la ondoj.

Spektas la golfojn turohavaj urboj
kiuj malĝojas sub la ombr’ de l’ nuboj:
estas Piran’, Parenzo, Eĝid’, Muĝjo,
gemoj de l’ maro.

Puŝas la maro muĝan ondkoleron
kontraŭ ci klifan bastionon: ambaŭ
bordojn adriajn vi el ĝi ampleksas,
turo habsburga.

Tondras ĉielo super Nebrezin’ kaj
longe de l’ rustkolora bord’, Triesto,
fone, la kapon fulmkronitan levas
super nimbusojn.

Kiel ridetis ĉio, tiun dolĉan
tagon aprilan, kiam kun l’ edzino
bela, veturis sur la mar’ la blonda
imperiestro!

Lia vizaĝ’ serena elradiis
fortan potencon imperian: dume
pave l’ okul’ lazura de l’ virino
iris la maron.

Reĝa kastel’, adiaŭ, nest’ de amo
vane farita por feliĉaj tagoj!
Sur ocean’ dezerta Fat’ alia
trenas la paron,

kiu forlasas kun espero arda
ĉambrojn pentritajn per triumfoj, riĉajn
je aforismoj. Dant’, Goet’ parolas
vane al reĝo

el instigantaj bildoj: sfinks’ lin logas
varimiene sur la mar’. Li cedas:
restas ovrita je duon’ la libro
de l’ romancero.

En Hispani’ azteka lin akceptos
nek aventuroj nek priamaj kantoj
nek la gitaraj sonoj. Kiu fora
kanto funebra

venas aere de la malfeliĉa
pint’ de Salvor’ tra l’ raŭka plor’ de l’ ondoj?
Ĉu de Istri’ l’ feinoj oldaj kantas,
ĉu la venetoj

jam forpasintaj? Aj! Senŝance sulkas
vi, Habsburgido, nian maron sur fa-
tala Novar’. Eskortas vin Furi’: al
vent’ ŝi la velon

hisas. Rigardu l’ sfinkson ŝanĝmienan
retroirantan antaŭ vi kun trompo!
Kontraŭ l’ edzino via blankas pale
Janjo freneza.

Jen la krani’ senkorpa kontraŭ vi rikani
de Antoneta. Putrokule
vin la vizaĝo hirta, flava fiksas
de Montezumo.

En la arbaroj el agavoj altaj
kiujn bonfara vent’ neniam blovis,
en piramido loĝas, eligante
fajrojn malhelajn

tra la tenebroj de l’ tropiko, dio
Huitzilopotli, kiu vian sangon
flaras kaj per l’ okul’ tra l’ mar’ irante
“Venu – ululas –

“Jen vi, finfine! La blankul’ feroca
templojn kaj regnon mian fordetruis;
venu, viktimo destinita, nep’ de
Karlo la kvina.

Viajn malnoblajn avojn forputrantajn
lante aŭ ardajn pro manio reĝa
mi ja ne volis: vin mi ŝiras, fresa
flor’ de Habsburgo.

Vin foroferos mi al grandanima
Gŭatimozin’ de l’ volb’ ĉiela reĝo,
kiel viktimon, pura, forta, bela
Maksimiljano”.

Giosuè Carducci, trad. Pier Giorgio Soranzo
(“L’Esperanto” 1981-1, p.6-7)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *