La 11-a aprilo estas la datreveno de la morto (en 1514) de la itala arkitekto, pentristo kaj poeto Donato di Angelo di Pascuccio, dirita Bramante (1444-1514)
it.wikipedia.org/wiki/Bramante
eo.wikipedia.org/wiki/Donato_Bramante
konata, interalie, pro la nereligita projekto de rekonstruo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, pro la roma templeto de Sankta Petro “in Montorio”, pro la Korto de Sankta Damaso en Vatikano.
Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 30-a de majo 1971, kaj memorigas, ke kiam la katolikaj esperantistoj kongresis en Romo en septembro 1913, la tiama Papo Pio la deka akceptis ilin aŭdience ĝuste en la Korto de Sankta Damaso (pri tio raportas “Espero katolika” 1913-99, p. 241-242)
Mi aldonas:
- la italan poŝtmarkon de 1971, laŭ skizo de Tullio Mele, kiu prezentas la templeton de Sankta Petro “in Montorio” (ĝi estis konstruita en 1502 de Hispanio, kiu ankoraŭ hodiaŭ zorgas pri ĝi, ĉar ĝi estas alligita al la Akademio de Hispanio);
- la vatikanan poŝtmarkon de 1953, laŭ skizo de Corrado Mezzana, kun la portreto de Papo Julio la dua kaj la projekto de Bramante por la rekonstruo de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano;
- bildon de la Korto de Sankta Damaso kaj la Logioj de Rafaelo, laŭ malnova bildkarto (de antaŭ multaj jaroj, kiel videblas el la iamaj uniformoj de la papaj gendarmoj).
RADIO ROMA – ESPERANTO, 30.5.1971
RENESANCA ARTISTO DONATO BRAMANTE
(Teksto de Antonio De Salvo
Antaŭ kelkaj semajnoj la itala poŝto eldonis poŝtmarkon, kiu prezentas roman monumenton: templeton de S.Petro “in Montorio”, verkon de Donato Bramante. Ni kaptas ĉi tiun okazon por ion diri pri tiu arkitekto – kiu estis ankaŭ pentristo kaj poeto – kies influon oni povas trovi en la tuta itala renesanca arto.
Donato Bramante naskiĝis, en la jaro 1444-a, en malgranda vilaĝo apud Urbino, en Meza Italujo; do li estas preskaŭ samcivitano de pentristo kaj arkitekto Raffaello Sanzio, kiu naskiĝis en Urbino post ĉirkaŭ 40 jaroj. Bramante, kiel pli poste Raffaello, tiel kreskis en la mirinda medio de la urbina duk-lando, kie regadis la harmoniaj influoj de grandaj fru-renesancaj artistoj, dank’ al la mecenata konduto de la duka familio Montefeltro.
Ĉirkaŭ la jaro 1477-a, Bramante elmigris al norda regiono Lombardio, komence al urbo Bergamo, kaj pli poste al Milano, kie li restis de 1480-a ĝis 1499-a, kaj laboris kune kun Leonardo da Vinci. Ĉe la fino de la jarcento, li iris al Romo, kie li restis ĝis sia morto, en 1514-a, kaj kie li kreis siajn plej valorajn kaj konatajn artverkojn.
En la stilo de Bramante estas distingeblaj tri ĉefaj trajtoj: la influo de mez-itala (precipe toskana) skolo, depende de la junaĝaj spertoj en Urbino; la influo de lombardaj artistoj, konekse kun lia longa restado en Milano, kie ankoraŭ regadis gotika stilo; kaj fine la roma, klasika influo.
Kiam Bramante atingis Romon, li estis jam kreinta multajn verkojn, ekzemple la preĝejon honore al Sankta Maria de la Gracoj en Milano, en kies apuda monaĥejo Leonardo da Vinci pentradis la faman “Vespermanĝon”. Bramante jam posedis, je sia alveno al Roma, propran stilon, duone toskanan kaj duone lombardan; kaj estas mirinde konstati, kiel ĉi tiu homo, jam pli ol 50-jara, kapablis sin dediĉi kun juneca entuziasmo al la pristudo de la romiaj monumentoj, kaj dum mallonga tempo komplete transformis sian stilon.
La roma medio allogis la artiston, lin kaptis, kaj aliigis. Post 20 jaroj da kutimo al la malnoviĝinta gotika stilo kaj al ĝiaj lineecaj formoj, fronte al la majesto de la klasikaj monumentoj en l’ animo de Bramante renaskiĝis la memoroj de la elegantaj formoj de Urbino; kaj en Romo klasika stilo estis en la aero, regulo inspirita de la vivo mem: tiel la arkitekturo de Bramante akiris roman dimension.
Ĉe alveno de Bramante al Romo, la granda urbo de Bazilikoj, de Varmbanejoj, de triumfaj arkaĵoi, de amfiteatroj, de temploj, de Akvoduktoj, estis rubiĝinta, difektita, detruita; preĝejoj kaj kasteloj kovris kaj kaŝis la antikvajn konstruaĵojn; amasoj da restaĵoj plenigis la Forumojn; herbo kreskadis sur la historiaj ŝtonoj; sed malgraŭ la damaĝoj kaŭzitaj de l’ tempo kaj de l’ homoj, la iama beleco estis ankoraŭ videbla.
Apenaŭ 150 jarojn pli frue, poeto Francesco Petrarca estis dirinta, ke en neniu alia loko Romo estas malpli konata kaj admirata ol en Romo mem; sed de la fino de tiu 15-a jarcento, la situacio jam ne plu estis tia, danke al tri generacioj de entuziasmaj homoj, kiuj estis pristudintaj la antikvajn monumentojn konekse kun la verkoj trovitaj en la bibliotekoj.
Ankaŭ Bramante partoprenis en tiu agado; kaj jen, rezulte, la mirinda templeto de Sankta Petro “in Montorio”, kiu revivigas klasikajn formojn en serenaj proporcioj, kaj ankoraŭ hodiaŭ estas detale pristudata de arkitektoj pro sia mirinda harmonio; kaj jen la lumoplena klaŭstro de la preĝejo de Sankta Maria de la Paco; jen la grandiozaj Vatikanaj Palacoj, kies esceptaj dimensioj postulis forigon de tuta monteto; kaj jen, fine, la kolosa projekto, por rekonstruo de la Sankta Petro-Baziliko en Vatikano. La nuna Baziliko, prizorgita de aliaj artistoj kaj precipe de Michelangelo, per sia surfaco de 14.500 kvadrataj metroj estas, kiel konate, la plej vasta en la mondo; nu, oni pensu ke, laŭ la projekto de Bramante, ĝi estus devinta havi surfacon de 24.000 kvadrataj metroj! Nur tiuj, kiuj iam vizitis la Sankta-Petro-Bazilikon povas imagi, kiom kolosa estus devinta esti la preĝejo, se Bramante estus povinta ĝin efektivigi.
Sed la artisto ne povis vidi la realigon de sia revo, ĉar la morto de la arkitekto, kaj preskaŭ samtempe de la mecenata papo, devigis redukti la projekton; kaj el la mirinde klara plano de Bramante restis en la memoro de la popolo preskaŭ nur tio, ke por konstrui la novan Bazilikon Bramante detruigis tiun malnovan, prakristanan kaj mezepokan, ornamitan per freskoj, mozaikoj, marmoroj, altaroj, kapeloj, unuvorte per escepta havaĵo kolektita dum pli ol 11 jarcentoj .
Multe oni tiam protestis pro tio, kaj ankoraŭ nuntempe oni tion riproĉas al Bramante; sed tian detruon postulis la spirito de la nova civilizo, kiu estis anstataŭnta tiun mezepokan, kaj ne kapablis kompreni ĝian mesaĝon. Tamen, la roma popolo neniam pardonis al Bramante tiun detruon, kaj dum longa tempo oni povis aŭdi spritaĵon, laŭ kiu la arkitekto, post sia morto, ĉe alveno al Paradizo, estis akre forpelita de S. Petro, kiu plendis pro la detruo de sia surtera domo; kaj Bramante respondis, ke li intencas eniri Paradizon nur por… plibonigi ĝin, detruante malnovaĵojn kaj starigante pli komfortajn domojn por la Sanktuloj, kiel li jam estis farinta surtere!
La malŝato de la roma popolo pro la konduto de la arkitekto estas ankaŭ videbla en tio, ke lia nomo estis popole aliformita, de “Bramante” al “Ruinante”, tio signifas “Detruanto”. Sed, transe de ĉi tiu makulo, grandega estis la graveco de Donato Bramante, kies influoj estas konstateblaj en la tuta itala renesanca arto, kaj kiu ankoraŭ hodiaŭ altiras admiron pro sia stilo klara, pura, serena kaj lumoplena.