Homoj

Henry van Dyke

La 10-a de aprilo estas la datreveno de la morto (en 1933) de la usona verkisto Henry van Dyke (1852-1933)
it.wikipedia.org/wiki/Henry_van_Dyke
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
konata precipe pro sia verko “The Other Wise Man” (La alia Saĝulo), en kiu li imagas, ke krom la tri Saĝuloj de la tradicio, estis iu kvara, kiu tamen ne alvenis ĝustatempe kune kun la aliaj tri, ĉar li haltis plurfoje dum la vojo por helpi la proksimulon, kaj atingis Jerusalemon nur post 33 jaroj, ĝuste en la tago, en kiu oni krucumis Jesuon. Kvankam li ne plu havis donacojn por oferi, la kvara Saĝulo tamen estis savita pro la plenumitaj bonfaroj. Cetere, en la Biblio estas skribite: “Mi deziras bonfaradon, ne oferon” (Hoŝea 6,6; Mateo 9,13.)
La rakonto povas esti aprezata ankaŭ de tiuj, kiuj ne ŝatas religiajn temojn, ĉar finfine, per la metaforo de la Saĝuloj, estas prezentata la homa sopiro al la serĉo de la vero, kune kun la solidareco al la proksimulo.
Fragmentoj de la rakonto estis tradukitaj al Esperanto de Émile Boirac
eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Boirac
eo.wikipedia.org/wiki/%C3%89mile_Boirac
kaj publikigitaj en “La Revuo” 1908-1909, III, p. 398-410 kaj 442-450, kun la titolo “La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo”
anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0c&datum=1908&pos=6&size=45
​Por tiuj, kiuj komprenas Esperanton, estas la ĝuo de ekzemplodona traduko, nekredeble freŝa post pli ol unu jarcento, kiu pruvas, ke estas eble esprimi malsimplajn konceptojn per inteligenta uzado de la riĉaĵoj internaj al la lingvo.
​Kiom koncernas la Saĝulojn, la kanona Evangelio laŭ Mateo (2, 1-12) klarigas nenion pri ĉi tiuj misteraj pilgrimantoj: ĝi diras nur, ke ili venis el Oriento kaj, sekvante stelon, alvenis kie estis la Knabeto, adoris Lin, kaj oferis al Li donace oron, olibanon kaj mirhon; ĝi ne diras, kiom ili estis, nek kiel ili nomiĝis, nek ke ili estis Reĝoj, nek el kiu Lando de Oriento ili venis.
La apokrifaj Evangelioj pliriĉigis la travivaĵon per detaloj, dirante, ke ili estis tri (en rilato kun la tri donacoj, kaj kun la tri idaroj de Sem, Kam, kaj Jafet), ke ili venis el Persio, aŭ el Arabio, el Kaldeo, el Babilono, kaj nomiĝis Kasparo, Melkioro kaj Baltazaro.
Ekde la komenco de la dua jarmilo, la tradicio atribuis al la Saĝuloj la titolon “Reĝoj”: en la itala, ili estas nomataj “i Re Magi” (la Reĝoj Magoj); en la germana, “die Heiligen drei Könige” (La Sanktaj Tri Reĝoj), sed ankaŭ “die drei Weisen” (la tri Saĝuloj); en la franca, “les Rois Mages” (la Reĝoj Magoj); en la hispana, “los tres Reyes Magos” (la tri Reĝoj Magoj); en la angla, kontraŭe, ili estas “Three Wise Men” (Tri Saĝuloj); kaj en Esperanto, “la Saĝuloj”, aŭ “la tri Reĝoj”.
Ekde 1400, fine, unu el la Saĝuloj estas bildigita kiel nigrulo.
Koncerne iliajn opiniatajn relikvojn, en la 6-a jarcento Episkopo Eŭstorgio portis ilin de Konstantinopolo al Milano; en 1164 la imperiestro Frederiko la Ruĝbarbulo

Legnano


transportis ilin al Germanio en la Katedralon de Kolonjo, kie ili estas ankoraŭ nun, enfermitaj en valorega relikvujo, kies bildon mi aldonas.
Fine, lingva kuriozaĵo: la germana “Weise” (afina al la angla Wise) povas signifi jen “Saĝulo” jen “Mago” (Magiisto); nu, la dramo de Gotthold Ephraim Lessing “Nathan der Weise”

Gotthold Ephraim Lessing


​estas prave konata en la itala per la titolo “Nathan il Saggio”, kaj en Esperanto per tiu samsignifa “Natan la Saĝulo”, ĉar temas ĝuste pri Saĝulo, ne pri Mago. Jen ekzemplo pri tio, ke oni devas esti tre singardaj en tradukado, ĉar oni devas bone kompreni, pri kio oni parolas.

Unu penso pri “Henry van Dyke

  1. Uno scritto molto, molto interessante. E’ un piacere ricevere i testi con la traduzione in italiano………. si dona spazio anche a chi non conosce l’esperanto !

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *