Homoj

Henri Lavedan

La 9-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la franca ĵurnalisto kaj dramverkisto Henri Léon Émile Lavedan (1859-1940), konata kiel Henri Lavedan
fr.wikipedia.org/wiki/Henri_Lavedan
​(ne ekzistas pri li Vikipediaj paĝoj en Esperanto kaj en la itala).
​Fama pro la senĝena priskribo de siatempa socio, en 1899 li estis elektita al la Académie Française (Franca Akademio).
​En “La Revuo” 1909-1910, IV, p. 19-25, aperis la traduko al Esperanto de lia unuakta komedio “Baignoire 9” (praktike forgesita: la originalo eĉ ne estas menciita en Vikipedio, kaj la traduko kaj la surscenigo ne estas menciitaj en la monumenta “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer).
La traduko, titolita “La rubeno”, estas subskribita “Baronino F. de Ménil”: temis pri tre agema esperantistino (interalie, en la katolika kampo: ekzemple, en 1910 ŝi estis kasistino de la unua Kongreso, en Parizo, de IKUE/ Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).
La problemo estas, ke ŝi ĉiam subskribis nur “Baronino F. de Ménil”, tio estas per la komenclitero “F.” de antaŭnomo, kaj per la familia nomo de la edzo, la fama Barono Félicien de Ménil, aŭtoro de la plej konata el la multaj muzikoj de la Himno “La Espero” (pri tio mi parolos en alia kazo).
La alplatiĝo al la figuro de la edzo estas tia, ke mi eĉ ne scias, ĉu tiu “F.” estis la komenclitero de ŝia antaŭnomo, aŭ ĉu ŝi tute identiĝis kun la edzo, alprenante lian antaŭnomon kaj familian nomon, antaŭitajn de la nobela titolo (estas menciinde, tamen, ke en la protokoloj de la katolika Kongreso ŝi estas nomata simple “S-ino”, sen nobela titolo).
Konklude, malgraŭ zorgaj esploroj, mi ne sukcesis konstati, kiel “Baronino F. de Ménil” nomiĝis per si mem.
​Alia kuriozaĵo: en piednoto de “La Revuo” estas notite, ke la komedio estis “ludita por la unua fojo en Parizo, Teatro de la Mondumaj kunvenoj, 51 rue de Clichy, la 27 de januaro 1908, de Baronino de Ménil en la rolo de Klara Freysin; Barono F. de Ménil, Paolo Freysin; Sroj Gabriel Chavet, Andreo Brignon; F. Pujulà y Valles, la Veturigisto, kaj Valenti, la servisto”.
​Nu, la adreso de la Teatro (51 rue de Clichy, Parizo) koincidas kun tiu de la “Esperantista Centra oficejo”
eo.wikipedia.org/wiki/Esperantista_Centra_Oficejo
arkivo.esperanto-france.org/eco/eco.htm
​kiu, siavice, estis gastigita de la Societo Franca de Fotografio. Entute, tiu sidejo utilis por multaj aferoj.
​Mi aldonas bildon de Henri Lavedan en lia kabineto, laŭ malnova bildkarto.

2 pensoj pri “Henri Lavedan

  1. Félicien Menu de Ménil edziĝis en Château-Thierry, departemento Aisne, la 19an de aprilo 1892 kun Sophie Marie Aline GRANDSART.
    Naskiĝos unu iam unu filino.

    Fontoj: departementaj arkivoj de Aisne
    libro pri la vivo de lia nepo (kiu heredis la titolon “barono”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *