Eventoj · Homoj

Zenon Klemensiewicz

La 2-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1969, en neniam klarigita aviadila akcidento) de la pola lingvisto Zenon Ludwik Klemensiewicz (1891-1969)
eo.wikipedia.org/wiki/Zenon_Klemensiewicz
pl.wikipedia.org/wiki/Zenon_Klemensiewicz
​universitata profesoro kaj eminenta studulo de pola lingvo, membro de la Pola Akademio de Sciencoj, honora membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio).
Mi sendas al la Vikipedia paĝo en pola lingvo pri la vivpriskribaj donitaĵoj, kaj al tiu en Esperanto pri liaj rilatoj kun la esperantista movado, aldonante, ke en la paĝo en pola lingvo estas dirite, ke en 1908, kiel gimnaziano, li tradukis al Esperanto novelon de Hernryk Sienkiewicz.
​Mi aldonas:
​- p. 106 de “Esperanto de UEA” 1969-6, kun la nekrologo de prof. Sienkiewicz, signifoplene titolita “Klemensiewicz mortigita”;
​- la polan poŝtkarton de 1973 honore al Klemensiewicz, en la serio eldonita okaze de “Rok Nauki Polskiej” (Jaro de Pola Scienco).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *