Homoj

Renato Corsetti

La 29-a de marto estas la daterveno de la naskiĝo (en 1941) de la itala esperantisto Renato Corsetti (aŭ Korseti, laŭ la prononco, kiel li preferas nomi sin)
it.wikipedia.org/wiki/Renato_Corsetti
eo.wikipedia.org/wiki/Renato_Corsetti
​aktiva en la esperantista movado (itala kaj internacia) ekde la unuaj 60-aj jaroj de pasinta jarcento.
​Mi sendas pri la vivpriskribaj donitaĵoj al la paĝoj de Vikipedio (en 11 lingvoj: angla, araba, ĉina, Esperanto, franca, germana, itala, hispana, kataluna, korea, okcitana. Tio klare montras la gravecon de la persono).
​Mi “limiĝas” transskribi (el “L’Esperanto” 2017-1, p. 29-30) la recenzon, de Nicola Minnaja, de la 399-paĝa volumo eldonita en 2016 (zorge de Federico Gobbo, Mondial, Novjorko) okaze de lia 75-a naskiĝa datreveno: “Lingua politica cultura – Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti” (Lingvo politiko kulturo, gratula krono honore al Renato Corsetti), kun elstaraj kontribuoj de 30 aŭtoroj el la tuta mondo, en Esperanto, itala kaj angla.
​Mi aldonas:
​- la kovrilon de la menciita volumo, kun foto de Renato Corsetti (verko de Brian Moon) dum la Universala Kongreso de Esperanto de 2010 (Havano, Kubo);
– p. 60 de la itala revuo “L’Esperanto” 1968-124/125 (aprilo-majo 1968), kun unu el la unuaj mencioj de Renato Corsetti.


Federico Gobbo (Red. / Acd / Ed.), Lingua, politica, cultura.
Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti
Mondial, New York 2016
Recenzita de Nicola Minnaja

La libro kuŝas sur mia skribotablo, kaj mi ne kuraĝas ĝin malfermi. La sola titolo timigas min. Kiu estas tiu serioza, meditema persono, kiu rigardas maldekstren kvazaŭ singarde aŭ enigme? Unuavide, li ŝajnas al mi iu, kiun mi konas de longa tempo, sed kiun mi neniam vidis kun tia mieno. Sed povas ja esti nur li, Renato Corsetti. Por forigi ĉiun dubon, estas ankaŭ skribita lia nomo. Kaj kion li faras (aŭ ne faras) sur librokovrilo? Mi klopodu tion deĉifri. La deĉifrado kondukas nin en malproksiman tempon, kiam la kleraj personoj interkompreniĝis per la latina lingvo kaj oni distingis elstarajn klerulojn per laŭra krono, aŭ laŭra girlando. Entute, se oni rekonas la Esperantan radikon “gratul-“, ni povas konkludi, ke la libro estas simbola gratulkrono por Renato, kaj ke li rigardas antaŭ si por ĝin akcepti kun plezuro, ankaŭ ĉar ĝi estas nomita per klasikaj internaciaj vortoj. Ni tamen ne asertu, ke ekzistas iu transtempa parenceco de internaciaj lingvoj, kiu donu al Esperanto iun historian nobelecan patenton; fundamento de tiuj klasikaj “internaciaj lingvoj” estis la “glavo, sangon soifanta”.
Vi jam komprenis, ke tiu simbola krono estas omaĝo al Renato Corsetti unue, kaj, pere de li, al la esperantistaro kaj al la monda kulturo. Kaj tio estas pli klara se oni rimarkas, ke ĝi havas subtitolon, kaj tiu subtitolo estas: “Lingvo, politiko, kulturo”. Tiuj tri vortoj resumas la ĉefajn interesojn de Renato Corsetti. Ne necesas diri, ke la lingvo estas Esperanto, ke la politiko koncernas la rilatojn inter lingvoj, ke la kulturo estas tio, kion la lingvoj esprimas.
Tiuj tri temoj estas pritraktitaj en 30 eseoj, verkitaj de amikoj, kiuj vivis kun la interesoj de Renato. La unuopaj temoj estas variaj. La kontribuaĵojn kolektis kaj ordigis Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitatoj de Torino kaj Amsterdamo. Ne estas ĉi tie la spaco por sintezo de unuopaj eseoj; citi nur kelkajn aŭtorojn estus malrespekte por la aliaj.
La libro estas aranĝita en 5 ĉapitroj; mi preferas ĝin dividi nur en du sekciojn. Mi komencu per la unua, la pli ampleksa (26 eseoj, kaj oni tuj rimarkas, ke ĝi celas bone difinitan publikon, konsistantan el akademiaj lingvistoj kaj psikolingvistoj, kaj mi emfazis tion citante la akademiajn kvalifikojn de Federico Gobbo). Ĝi certe plenrajte esperas trovi spacon en fakaj bibliotekoj. Oni perceptas, ke estis farita konscia elekto de la lingvoj: el la 25 eseoj,12 (la plejmulto) estas verkitaj en Esperanto, 9 en la itala lingvo, 2 en la angla; ĉiun eseon akompanas resumo en la tri lingvoj. La (minoritata) uzo de la angla lingvo celas ampleksigi la adresitan publikon, montrante al fakuloj, ke oni povas verki valorajn sciencajn artikolojn, kiujn ili ofte neglektas (kaj tio ne validas nur por Esperanto: estas afero konata de la statistikoj, ke sciencaj artikoloj verkitaj en la angla lingvo estas cititaj proporcie pli ofte ol aliaj – almenaŭ – same valoraj, kaj tio validas por ĉiuj sciencaj fakoj).
Sed nun recenzisto devas respondi al obĵeto: se vi ne apartenas al tiu akademia mondo, al kiu la libro estas malkaŝe dediĉita, ĉu meritas, ke mi elspezu 33 eŭrojn por ĝin aĉeti, kaj mi rezervu al ĝi konvenan spacon en mia libroŝranko? Al la obĵetanto mi ne hezitas respondi jese. Kvankam vi estas laiko pri tiuj fakoj, vi tamen estas esperantisto, kaj vi certe estas scivola pri la rolo de Esperanto en la nuna mondo (kaj eble ankaŭ en la estonta): en tiu libro vi trovas respondojn al demandoj kiel ĉi tiuj (mi ĉerpas hazarde), kiun valoron havas la kono de lingvoj en la merkato de laborpostenoj? Kiun avantaĝon donas politiko de instruado de lingvoj en la publikaj eduksistemoj de la diversaj ŝtatoj (la propra ŝtato, aliaj ŝtatoj, EU)? Kiu estas la situacio de lingvaj minoritatoj en landoj kun “forta” oficiala (nacia aŭ etna) lingvo? Kiel ŝanĝiĝas lingvoj, kaj kiel Esperanto? Kiel infanoj lernas lingvojn en plurlingva familio? Kiel oni povas mezuri la facilecon de lingvo? Kiel oni provis mezuri la socian prestiĝon de lingvo per larĝskala enketo? Kiel la bezono de faka terminologio influas la evoluon de Esperanto kaj de aliaj lingvoj? En ĉi tiu libro vi ne trovus detalajn respondojn al via scivolo, sed inspirojn por novaj ideoj, atentigojn pri aferoj, kiujn vi eble ankoraŭ ne pripensis.
Kaj nun, se vi deziras iom malstreĉigi la menson lasante lingvosciencojn, vi povas trovi ankoraŭ ion legindan en la dua sekcio, kiun mi ĝis nun neglektis. Tie vi trovos amuza la raporton de Giulio Cappa pri Renato kiel aŭtoro de kanzonoj, ofte kun politikaj aŭ mem-ironiaj nuancoj, kiuj furoris ĉe nia junularo antaŭ (ho ve) kelkaj jardekoj. Vi trovos ankaŭ, kiel personan omaĝon al Renato, noveleton, ŝvebantan inter psikologio kaj absurdo, de nia plej konata romanverkisto, Trevor Steele. Kaj mi ne povas forgesi la kortuŝan portreton verkitan de Michela Lipari, “Klara Zilbernik, la Patrino de Esperanto”. Niaj kluboj kaj asocioj ĉiujare memorigas nian Majstron: se en tia okazo klubprezidanto omaĝos la Majstron per legado de ĉi tiuj 2 paĝoj, mia recenzo ne estis vana.
(“L’Esperanto” 2017-1, p. 29-30)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *