Homoj

Marcus Aurelius

La 17-a de marto estas la datreveno de la morto (en 180 p.K.) de la romia imperiestro, filozofo kaj verkisto Marcus Aurelius Antoninus Augustus (en Esperanto, Marko Aŭrelio Antoneno Aŭgusto; en la itala, Marco Aurelio Antonino Augusto), konata kiel Marcus Aurelius (en Esperanto, Marko Aŭrelio aŭ Mark-Aŭrelio; en la itala, Marco Aurelio aŭ Marc’Aurelio aŭ Marcaurelio) (121-180 p. K.)
it.wikipedia.org/wiki/Marco_Aurelio
eo.wikipedia.org/wiki/Marko_A%C5%ADrelio
Li naskiĝis en Romo el roma familio, tamen delonge ekloĝinta en Hispanio (en Ucubi, hodiaŭ Espejo en Andaluzio, proksime de la nuntempa Córdoba). Li aliris la tronon ĉar adoptita de imperiestro Antoneno Pio, kiu estis ŝatinta liajn kvalitojn; li regnis de 161 ĝis la morto, postlasante bonegan memoron pri si; pri li parolas admire ankoraŭ Niccolò Machiavelli

Machiavelli


en la 19-a ĉapitro de la libro “Il Principe” (La Princo): “Marco visse e morì onoratissimo, accompagnato da molte virtù che lo facevano venerando” (Marko vivis kaj mortis tre honorata, ĉar li posedis multajn virtojn, kiuj igis lin respektinda – traduko de Carlo Minnaja).
Oni diru, tamen, ke Marko Aŭrelio:
– estis implikita en multaj militoj (pro unu el ili, tiu kontraŭ ĝermanoj kaj sarmatoj trans la meza fluo de Danubo, oni starigis al li faman surĉevalan statuon, konservitan en la kapitola Palaco “dei Conservatori”, kun ne tute fidela kopio sur la placo de Kapitolo);
– persekutis la kristanojn (kiujn li taksis fanatikuloj).
Marko Aŭrelio estas memorigata ankaŭ kiel granda stoika filozo, precipe pro la verko “Τὰ εἰς ἑαυτόν (Ta eis heautón – Al si mem, Aferoj por si mem), konata kun malsamaj titoloj (“Meditaĵoj” en Esperanto; “Colloqui con se stesso”, “Pensieri”, “Meditazioni”, “Ricordi” en la itala; “Meditations” en la angla; “Selbstbetrachtungen” en la germana; “Pensées pour moi-même” en la franca; “Meditaciones”, “Pensamientos”, “A sí mismo” en la kastilia; “Meditacions” en la kataluna; “Meditações” en la portugala). Li ĝin verkis en la greka (jen ĉar tiu estis la kultura lingvo de tiu epoko, jen ĉar li estis admiranto de la greka filozofio, kun aparta pasio por Epikteto), probable sen la intenco ĝin diskonigi: tiu estas, versajne, la signifo de la esprimo “al si mem”.
Pri la vivpriskribaj donitaĵoj, mi sendas al la ampleksaj diverslingvaj paĝoj de Vikipedio (kvankam tiu en Esperanto estas iom tro konciza).
Mi aldonas du kuriozaĵojn:
– la surĉevala statuo de Marko Aŭrelio (unu el la plej konataj simboloj de “laika” Romo, kune kun Koloseo) saviĝis el la detruoj de la kristanoj ĉar ĝi estis erare opiniata monumento al imperiestro Konstanteno (kiu, per la Edikto de Milano de la jaro 313, ĉesigis la persekutojn kontraŭ la kristanoj)
it.wikipedia.org/wiki/Editto_di_Milano
eo.wikipedia.org/wiki/Edikto_de_Milano
– la originalo de la statuo estas plenevidente el bronzo, kun postrestaĵoj de la iama tegaĵo per ora lameno; sed ĉe la roma popolo estas kontraŭe la tradicio (memkompreneble, senbaza), ke la statuo estas el oro tegita per bronzo, kaj ke iom post iom la oro revenos al la surfaco; kiam tio okazos, la noktuo kiu (sen iu ajn allasebla motivo) estas skulptita sur la kapo de la ĉevalo (sed eble temas simple pri tufo de la ĉevala hararo) komencos kanti, forflugos, kaj estos la fino de la mondo. Ĉi tiu legendo naskis, en la roma dialekto, la esprimon “scoprire in oro” (malsekreti la oron), kiu estas utiligata kiam oni volas diri, ke iu fine malkaŝas sian veran naturon.
Mi transskribas la version en Esperanto de tri eroj de Marko Aŭrelio, en la traduko de Théophile Cart, el “Esperanto de UEA” 1917-2, p. 20; 1917-3, p. 32; 1917-6, p. 68.
Mi aldonas:
​- la italan poŝtmarkon de 1997 (laŭ skizo de Cristina Bruscaglia), kaj la koncernan porokazan poŝtan stampon, pro la 40-a datreveno de la Traktatoj de Romo, kun la statuo de Marko Aŭrelio;
– nekutiman bildon de la statuo de Marko Aŭrelio;
– vidaĵon de la mikelangelan placon de Kapitolo, kun en la mezo la statuo de Marko Aŭrelio.


Al la Naturo, kiu ĉion donas kaj ĉion reprenas, kiu donis la filon kaj la fraton, kaj lin reprenis, diras la viro klera kaj modesta: “Donu tion, kion vi volas, reprenu tion, kion vi volas”. Kaj tion li diras ne spitvete, sed obeeme kaj danke.
Ĉiam konsideru la tutan daŭron kaj la tutan substancon! Ĉio, aparte konsiderata, estas rilate al la materio kvazaŭ grajno de milio, rilate al la tempo kvazaŭ turniĝo de borileto.
Nia mastro estas la natura leĝo: tiu, kiu ĝin malobeas, estas malfidelulo. Same tiu, kiu ploras, aŭ koleras, aŭ timas, aŭ volas, ke io ne okazis, ne okazas, ne okazos, dum ĉio estas jam decidita de Tiu, kiu, ĉion reganta, estas la Leĝo komuna por ĉiuj, tiu ĉi do plorante, kolerante, timante malfidelulo estas.
Ni ĉiam pripensu, ke antaŭe ĉio okazis, kiel ĝi okazas nun kaj ĉiam okazos. Ĉiuj tiuj dramoj, ĉiuj tiuj scenoj, kiujn via propra sperto konis aŭ vin konigis, la historio de la antaŭajoj, estu ĉiam antaŭ viaj okuloj: la samo ĉiam, aliaj nur la aktoroj.
Al sola racia estajo estas donita: memvole obei la okazintaĵojn; ilin obei, estas komuna neceseco.
Paroladi pri tio, kio devas esti bona viro, ne estas grave aŭ necese, sed tio nur: esti bona viro!
El Marko Aŭrelio.
Trad. Théophile Cart.
(“Esperanto UEA” 1917-2, p. 20)

*****

Iru al via animo, al l’ animo de l’ Tuto, al l’ animo de tiu ĉi homo: unue, al la via, por ke via spirito fariĝu amiko de la justeco; due, al tiu de l’ Tuto, por ke vi memoru, de kio vi estas parto; trie, al tiu de tiu ĉi homo, por scii, ĉu en li estas nescio aŭ scio kaj samtempe pripensi, ke li estas via parenco.
Kiel vi estas mem ero de l’ organismo de la civito, estu ĉiu el viaj agoj ero de la vivo de la civito. Se do unu el viaj agoj ne rilatas senpere aŭ pere la komunan finon, ĝi rompas la socian vivon, ĝi malpermesas, ke tiu ĉi socia vivo estu unu, ĝi estas ribela, kiel la civitano, kiu en la popolo, laŭpove disiĝas de l’ komuna akordo.
Vi povas eviti multajn vantajn kaŭzojn de maltrankvileco, – kiuj ĉiuj kuŝas en via opinio, – kaj vi malfermos rapide al vi vastan vojon, se vi, per via penso, ĉirkaŭpremas la tutan mondon, se vi pripensas la eternecon de l’ tempo, se vi konsideras, parton post parto, la rapidan aliformiĝon de ĉiu estaĵo: kiel mallonga la spaco inter ĝia naskiĝo kaj ĝia dissolvo, kiel longa la tempo, kiu antaŭiris ĝian naskiĝon kaj sekvas ĝian dissolvon.
Ĉio, kion vi vidas, rapidege detruiĝos; kaj tiuj, kiuj vidas tiun ĉi detruon, tre baldaŭ mem estos detruitaj; tiu, kiu mortas en ekstrema maljuneco, ne diferencas de tiu, kies morto estas antaŭtempa.
El Marko Aŭrelio.
Trad. Théophile Cart.
(“Esperanto UEA” 1917-3, p. 32)

*****

Ĉu ekzistas atomoj, ĉu ekzistas naturo, tio ĉi estas certa, unue: ke mi estas parto de l’ Tuto, kiun regas la Naturo, due: ke mi estas kelkmaniere parenco de la ceteraj partoj, miaj samuloj.
Montrante tiajn ĉi principojn, kiel parto de l’ Tuto, mi ne ribelos kontraŭ la okazintaĵoj, kiujn asignas al mi la Tuto, tial ke nenio povas malutili la parton, kio estas utila al la Tuto, kaj tial ke en la Tuto nenio estas, kio al ĝi ne estas utila: mi do, parto de l’ Tuto, akceptos ne murmurante ĉiujn okazintaĵojn: – kiel parenco de la ceteraj partoj, miaj samuloj, nenion mi faros, kio povas esti malutila al la socio, sed kontraŭe mi zorgos pri miaj samuloj, mi direktos mian tutan agemon al la komuna utileco kaj ĝin fortiros de ĉio mala.
Kaj siamaniere feliĉa fluos necese la vivo, kiel ŝajnas al ni feliĉa la vivo de civitano, kiu ĝin pasigus en agoj utilaj al siaj samcivitanoj kaj gaje akceptas la rolon, kiun donas al li la civito.
Laboru do ne kiel mizerulo, nek kiel homo kompatinda aŭ admirinda. Nur unu volon havu: agi aŭ ĉesigi la agadon laŭ la racio de socia vivo!
El Marko Aŭrelio.
Trad. Théophile Cart.
(“Esperanto UEA” 1917-6, p. 68)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *