Eventoj

Malpermesite skribi en Esperanto

La oficiala bulteno de la itala Poŝto de la 16-a de marto 1942 diskonigis la dispoziciojn, kiuj, ekde la 30-a de marto 1942 kaj “dum la daŭro de la milito”, reguligos la korespondadon al eksterlando forirantan el la Regno de Italio (inkluzive de la posedaĵoj, de la kolonioj kaj de la teritorioj okupitaj aŭ aneksitaj, ekzemple la iama slovena provinco Lubljano):
studylibit.com/doc/4743841/i-rapporti-con-l-estero
Interalie, estis malpermesita la uzo de lingvoj aliaj ol ĉi tiuj:_
>albanese, amarica, araba, boema, bulgara, cinese, coreana, danese, finnica, francese, giapponese, greca, italiana, inglese, latina, norvegese, olandese, persiana, polacca, portoghese, rumena, russa, serbo-croata, slovacca, slovena, spagnola, svedese, tedesca, thailandese, turca, ucraina, ungherese.
(traduko: >albana, amhara, araba, ĉeĥa, bulgara, ĉina, korea, dana, finna, franca, japana, greka, itala, angla, latina, norvega, nederlanda, persa, pola, portugala, rumana, rusa, serba-kroata, slovaka, slovena, hispana, sveda, germana, tajlanda, turka, ukraina, hungara.
​Ekde la 30-a de marto 1942, do, laŭfakte ne estis permesite korespondi kun eksterlando en Esperanto, ne ĉar ekzistis eksplicita malpermeso, sed ĉar tiu lingvo ne estis entenata en la listo de la lingvoj permesitaj.
Mi komprenas, ke inter la permesitaj lingvoj estas kelkaj (japana, latina), kiuj pro principaj kialoj ne povis esti ekskluditaj, ĉar temis pri la lingvo de aliancita lando aŭ de la katolika Eklezio; estas strange, kontraŭe, ke inter la permesitaj lingvoj estas kelkaj nete “ekzotaj”, tiutempe ne multe konataj en Italio (ekzemple, korea, persa, tajlanda), eble eĉ malpli disvastigitaj ol Esperanto, kiuj probable estus povintaj krei malfacilaĵojn al la personoj taskigitaj pri cenzuro.
Estus interese koni la kialojn de la neinkludo de Esperanto. Persone, mi opinias, ke temis pri nekono, aŭ pri intenca ignorado; mi ne farus la hipotezon, ke temis pri apriora suspekto de nefidindeco de la esperantistoj pro ilia pacifismo kaj internaciismo. Estus serioze, kontraŭe, se temus pri diskriminacia intenco, naskita el la fakto, ke Zamenhof estis hebreo; mi ne povas forgesi, ke nemultajn semajnojn poste, en klimato de akra malŝato de ĉio, kio estis aŭ aspektis hebrea, estis eldonita la leĝo de la 19-a de aprilo 1942, n. 517, kiu malpermesis la utiligon de verkoj de hebreaj aŭtoroj (ĉi tio, probable, estis la motivo de la abrupta ĉeso de la elsendoj en Esperanto de Radio Roma, komenciĝintaj en 1935).
​Koncerne la rilatojn de la italaj esperantistoj kun la orientaj Landoj dum milito, mi aldonas nekutiman bildkarton senditan la 6-an de januaro 1942, kun la bildo de Kafejo “Ottino” de Torino (“renkontiĝejo de la esperantistoj”); en ĝi oni esprimas la deziron korespondi “con qualche camerata giapponese esperantista che si trovi a Roma” (kun iu esperantista japana kamarado, kiu eventuale troviĝas en Romo), kaj oni petas “la adreson de Sam. Chen Choa Coo” (mia demando: ĉu hindoĉina/ vjetnama, ĉina, aŭ kio alia?).
La precizigo “kiu eventuale troviĝas en Romo” pensigus, ke jam pli frue ol en marto 1942 ne estis konsilinde korespondi kun eksterlando en Esperanto (des pli, ke la itala esprimo povus ankaŭ signifi “kondiĉe, ke li troviĝu en Romo”); sed tiam, kiucele peti la adreson de Sam. Chen Choa Coo, kiu evidente loĝis en eksterlando? Bedaŭrinde, la demando restos sen respondo, ĉar ĉiuj personoj menciitaj en la karto mortis jam delonge (Giuseppe Scalenghe, Aleviano Bisetti, Adelaide Giroldi, Carlo Borione, Attilio Vaona, Luigi Minnaja, Carolina Minio Paluello Minnaja, ktp).

Unu penso pri “Malpermesite skribi en Esperanto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *