La 13-a de marto estas la datreveno de la inaŭguro (en 1904) de la monumenta statuo konata kiel “Cristo Redentor de los Andes” (Kristo Redemptoro de Andoj), verko de la argentina skulptisto Mateo Alonso, lokita ĉe la landlimo inter Ĉilio kaj Argentino, je 3854 metroj super la marnivelo, por sigeli kaj memorigi la pacan superon de konflikto, kiu estis kondukinta la du Landojn ĉe la randon de milito:
es.wikipedia.org/wiki/Cristo_Redentor_de_los_Andes
it.wikipedia.org/wiki/Cristo_Redentore_delle_Ande
eo.wikipedia.org/wiki/Anda_Kristo
Repliko de la monumento troviĝas en la Palaco de la Paco en Hago (Nederlando), kie kunsidas la Internacia Justica Kortumo.
Mi transskribas artikolon el “Espero katolika” 1909-51 (januaro-februaro 1909), kaj aldonas bildon de la granda statuo, el malnova karto.
LA KRISTOSTATUO DE LA ANDES
Sur la supro de la plej alta intermonto de la Cordillera de los Andes, kiu estas limo inter Ĉillando kaj Respubliko Argentina, je 3.900 metroj super la maro, staras, depost kelkaj jaroj, grandega statuo de Kristo. Ĝia maldekstra mano tenas krucon; ĝia dekstra mano etendiĝas en gesto benanta; ĝiaj piedoj kuŝas sur dikega granita ŝtono, figuranta globuson. La piedestalo, starigita sur la limlinio kiu disigas la ambaŭ landojn, montras la jenan skribaĵon: «Tiuj montoj renversiĝos kaj polviĝos, antaŭ ol la landanoj de Ĉilo kaj Argentino forgesos la solenajn ĵurojn, kiujn ili interŝanĝis piede de Kristo».
De kelka tempo tiu loko fariĝis pilgrimejo: oni venas tien, ne nur el la apudaj du ŝtatoj, sed ankaŭ el la tuta Sud-Ameriko. En la junia monato 1908, la Sankta Patro, por montri la grandan ŝatemon, kiun li havas por tiuj pilgrimoj, kaj kuraĝigi la movadon de ideoj, kiujn ili figuras, donis al la pilgrimantoj tute specialajn favorojn. Tiu statuo estas la statuo de la «Kristo de la Andoj».
* *
Dum la lastaj sesdek jaroj de la XlX-a jarcento, Ĉilo kaj Argentino estis ofte intermilitantaj. Ĉar la militado naskas la malamon, kiu estas ĝermo de novaj militoj, la ambaŭ popoloj malŝatis unu la alian, kaj taksis sin reciproke kiel nepacigeblajn malamikojn: cetere tion postulis la honoro, kaj nacia fiereco.
Malkonsentoj pri la limigo de iliaj landoj malbone difinitaj per antikvaj traktatoj, liveris al ili facilan pretekston por elfluigi sian venĝemon, kaj, en la komenco de l’ jaro 1900-a, la ambaŭ nacioj sin preparis por nova milito: ĉiu el ili sin armegis, premis siajn landanojn per novaj impostoj utilontaj al la kompletigo de la milita armilaro, kaj ambaŭ fieris posedi kirasŝipojn tiel grandegajn kaj perfektajn, kiel tiuj, kiuj fierigas la naciojn – civilizitajn – de l’ Malnova Mondo.
L’ ambaŭ popoloj nur atendis, por sin ekĵeti unu sur l’ alian, ĝis ili estos finintaj la armadon. Je la Paska tago de l’ jaro 1900, la episkopo de Cuyo, Mons. Benavente, troviĝante en Buenos-Ayres, finigis la ceremoniojn de la Sankta Semajno, farante varmegan alvokon al la kristanaj sentoj de l’ Argentino por la paco, kaj esprimis la deziron, ke iam la statuo de Kristo estos lokita ĉe la supro de la montaro, kiu limigas l’ ambaŭ naciojn, kaj de tiam malpermesos ilin malami kaj mortigi unu la alian.
Al lia voko respondis, ĉe l’ alia flanko de la Andes, iu Ĉila episkopo, Mons. Jara; la ambaŭ prelatoj komencis trairadi sian landon predikante pacon kaj reamikiĝon, trapasante urbon post urbo, vilaĝon post vilaĝo, ĉiutage sin aŭskultigante de multnombraj amasoj.
En la komenco, nur la pastraro kaj la virinoj ilin helpis: sed, iom post iom, ili altiris ankaŭ la virojn: ĉiuflanke petskribaĵoj estis alsenditaj al la Parlamentoj, kaj snb la instigo de l’ publika opinio, la ambaŭ registaroj estis devigataj interkonsenti por kune studadi la fundamentojn de daŭronta paco.
Unua traktato estis farita, kiu submetis je l’ arbitracio de l’ reĝo de Anglujo malkonsenton pri la limigo de la landlimoj: juĝaĵo, tre rapide ekdirita, difinis por l’ unu kaj l’ alia nacio parton de la pridisputita teritorio.
Ambaŭ kontentigitaj per la rezultato de l’ arbitracio, kaj instigitaj de nevenkebla popola movado, la du registaroj faris traktaton, en junio 1903. Ĝi estas la unua traktato arbitracia kiu havas nenian malhelpemon. Laŭ ĝi, ili promesis, por daŭro da kvin jaroj, submeti je l’ arbitracio ĉiujn malkonsentojn, kiuj estus okazontaj inter ili. Ili decidis plue ĉesigi la fabrikadon de la konstruataj vaporŝipoj, kaj malpliigi sian militan ŝiparon.
Depost tiu tempo, ili malgrandigis siajn armeojn, ĝis tia punkto, ke ili fariĝis simpla nacia polico, kaj iliaj militaj ŝipoj estis venditaj, aŭ transformitaj en komercaj ŝipoj.
La granda Arsenalo de Ĉillando estis utiligita por starigi lernejon de manlaborado, kaj per la sumoj fariĝintaj disponeblaj en la buĝeto, grandaj laboraĵoj de publika utileco estis faritaj: longega digo estis konstruita en la haveno de Valparaiso, fervojo nun transiras la Andes, kaj faras la Ĉefurbon de Ĉillando je dekok horoj de Buenos-Ayres; oni kreis vojojn, oni konstruis sanajn kaj komfortajn loĝejojn, k.t.p.
Sed alia rezultaĵo, kiu ne estas malpli interesa ol la materiala prospereco, estas la ŝanĝo kiu fariĝis en la reciproka konduto de la loĝantaro de l’ ambaŭ landoj, kaj la amikeco, bonvolemo, konfldemo, kiuj anstataŭis l’ antaŭan malamikecon.
Aliparte, ili faris arbitraciajn traktatojn kun la ĉefaj nacioj de la Mondo, tiamaniere, ke ili praktike efektivigis la pacifistan idealon: ne plu uzi la perforton, sed la justecon organizitan, por solvi la internaciajn malkonsentojn.
Nur restis, ke oni plenumu la deziron esprimitan de M-ro Benavente en 1900, vidi la statuon de Kristo superstarantan la du reamikigintajn naciojn. Virino, S-ino de Costa, prezidantino de l’ Asocio de la Kristopatrinoj, – unu el la virinaj Asocioj la plej multmembraj en la terglobo, estis la iniciatorino. Kun la helpo de tiu Asocio, ĝi kolektis la monon necesan; kaj, en Majo 1903, kiam la reprezentantoj de Ĉilo alvenis en Buenos-Ayres por subskribi definitive traktaton kun Respubliko Argentina, ŝi povis prezenti al ili la statuon de Kristo fanditan en la Arsenalo de tiu urbo, el la bronzo de la kanonoj, de tiam senutilaj.
La statuo estis tiutempe lokita en la korto de l’ kolegio «Lacordaire» en Buenos-Ayres. Estis necese ĝin transveturigi en sian definitivan sidejon, je alteco da 3.900 metroj.
Tion la registaro prenis sur sin. Unue oni ĝin transportis fervoje, sur specialaj platvagonoj ĝis Mendoza; poste, oni ĝin veturigis per kanonafustoj al la supraĵo, kie ĝi staradas. Kiam la vojoj fariĝis nepaŝeblaj por muloj, pro la abismoj, la soldatoj kaj maristoj ĝin trenis per ŝnuroj. La inaŭgura festo okazis la 13-an de Marto 1904, antaŭ multnombra amaso kaj l’ ambaŭlandaj soldataroj, la Ĉila armeo starante sur la Argentina teritorio, kaj la Argentina soldataro sur la Ĉila lando. La eĥoj de la montaro ripetis la sonadon de la milita muziko, kaj la kanono mem bruadis: sed la pacon, ne la militon ĝi anoncis.
Poste, la statuo estis malkovrita, meze de plej religia silento; dediĉita al la Tutmondo, ĝi ekdonis al ĝi ekzemplon belegan – kaj praktikan – de pacifismo. Kiam la suno subiris, la ceremonio fìniĝis per kortuŝanta preĝo, en kiu la ambaŭ popoloj reamikiĝintaj, petis de Dio, ke ĉiuj nacioj de la Terglobo sekvu ilian ekzemplon de frateco kaj amo.
A. VANDERPOL.
(“Espero katolika” 1909-51, januaro-februaro 1909, p. 19-22)