La 11-a de marto estas la datreveno de la morto (en 1908) de la itala verkisto, ĵurnalisto, poeto, edukisto kaj lingvisto Edmondo De Amicis (1846-1908)
it.wikipedia.org/wiki/Edmondo_De_Amicis
eo.wikipedia.org/wiki/Edmondo_De_Amicis
Mi jam parolis pri li, koncerne apartajn aspektojn; kiel verkisto (precipe pro lia ĉefverko, la libro “Cuore” – Koro):
kaj kiel ĵurnalisto:
Mi sendube reparolos pri li, kiu scias kiom da fojoj, ĉar temas pri kompleksa personeco, pri kiu estas je dispono multaj dokumentoj (iusence, eĉ tromultaj).
Hodiaŭ mi limiĝas transskribi (kune kun traduko al la itala) lian nekrologon en Esperanto aperintan en “La Revuo” 1907-1908, II, p. 432, subskribitan de la ĉeĥa (tiam aŭstria civitanino) Rosa Junck
www.tea1906.altervista.org/alterpages/files/C-TEA-BultenoMajo-Junio2015.pdf
kiu estis amikino de Edmondo De Amicis, pro pluraj kialoj:
- De Amicis, kiu naskiĝis en Oneglia (hodiaù Imperia) sed vivadis en Torino, kutimis reveni ĉiujare al la Liguria Marbordo, pasigante unu vintran monaton en Bordighera, kie tiam estis pionira esperantista agado, danke ĝuste al Rosa Junck (nask. Bílková) kaj al la anglo Clarence Bicknell (pri kiu mi parolos en alia okazo)
www.clarencebicknell.com/it/
www.clarencebicknell.com/eo/
www.cumpagniadiventemigliusi.it/vecchiosito/Biografie_fondatori/Bicknell.htm
it.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell
eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell
- ekde 1889, De Amicis forlasis la naciisman sintenon videblan en la libro “Cuore” (de 1886), kaj alproksimiĝis al la humaneca socialismo de Filippo Turati, kiu estis simpatianto de Esperanto
- konsekvence, De Amicis alrigardis kun simpatio la humanismajn idealojn de Esperanto.
Koncerne la nekrologon, tamen, mi devas doni kelkajn klarigojn, por ĝia pli bona kompreno:
– Edmondo De Amicis mortis subite, pro cerba sangeleverso, dum li restadis en Bordighera en hotelo;
– la libro “Cuore” estis tradukita multajn jarojn poste, ne de Rosa Junck, sed de Ettore Fasce (Antonio Paolet, San Vito al Tagliamento 1935);
– Rosa Junck parolas pri “evangelia amo”, sed al De Amicis oni prefere atribuas religian indiferenton (en la libro “Cuore”, la lernantoj eĉ ne solenas Kristnaskon, kun preterlaso nepensebla je tiu epoko),
– De Amicis havis vicon da familiaj malfeliĉaĵoj;
– li estis entombigita en Torino; tial okazis, evidente, funebra akompano de Bordighera;
– tre demandoveka la mencio de “Flago Esperanta”; mi satus scii, ĉu temis pri efektiva flago, aŭ pri publikaĵo kun tiu titolo, sed tre probable mia scivolemo restos nekontentigita.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2008 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Edmondo De Amicis, laŭ desegno de Anna Maria Maresca;
– la du specialajn poŝtajn stampojn, porokaze utiligitajn en Imperia kaj en Bordighera;
– la reklamon de la libro “Koro” en Esperanto, el la tria kovrilpaĝo de numero 1936-2 de “Literatura Mondo”.
EDMONDO DE AMICIS
La glora verkisto itala mortis la 11 de Marto en Bordighera, kie li pasigis ĉiujare unu monaton dum la vintro. La Flago Esperanta estis la unua, kiu malĝoje anoncis la subitan, neatenditan foriron de sia amiko; de la amiko de ĉiu nobla, filantropa ideo. Li, kiu kantadis dum kvardek jaroj la bonecon de l’ animo, li, kiu instruadis per ĉiu libro, ĉiu rakonto, ne sole la junularon, la infanaron, sed ankaŭ la popolon, la homaron, Li ne estas plu.
Edmondo de Amicis naskiĝis en Oneglia (Ligurio) la 31 Oktobro 1846; liaj verkoj «Cuore» (Koro), «Vita Militare» (militista vivo), «Idioma Gentile» (la bela lingvo) restos perloj konataj kaj ŝatataj en la tuta mondo, ĉar ili estas tradukitaj en ĉiujn lingvojn, eĉ en la japanan.
«Cuore’on» ni havos ankaŭ en Esperanto, ĉar Edmondo de Amicis donis al mi la permeson traduki ĝin. La «Reĝon de koroj», la «Koron de koroj» oni metis en la teron, sed liaj verkoj vivos en ni, lia vorto de evangelia amo, bonfarado, edukado, de kulturado de l’ homa koro ne mortos.
Li predikis amon, kaj ni amis lin, kaj pro la amo al li, ni amos aliajn; lian ekzemplon ni volas imiti, ĉar li montris al ni per sia vivo, per sia boneco, ke la idealoj de liaj verkoj ne estis eltrovitaj, sed, ke ili vere ekzistas en lia tuta estaĵo.
Jes, ni amis Vin, konsolanto de malgajaj animoj, terure trafita de malfeliĉo familia; – nian amon ni montris, kondukante Vin triumfe al Via lasta lito elektita de Vi en Via kara, amata Torino. Dormu kaj ripozu sub niaj floroj, kaj larmoj, ĝis kiam – laŭ Via opinio – ni revidos unu la alian ne plu mortemaj, sed por esti unuigitaj eterne.
Kara, neforgesebla amiko de ĉiuj bonaj koroj – Ĝis revido!
ROSA JUNCK.
(“La Revuo” 1907-1908, II, p.432)
(Traduzione):
EDMONDO DE AMICIS
Il glorioso scrittore italiano è morto l’11 marzo a Bordighera, dove passava ogni anno un mese durante l’inverno. La Bandiera Esperantista è stata la prima ad annunciare l’improvvisa, inattesa dipartita del suo amico; dell’amico di ogni idea nobile, filantropica. Lui, che ha cantato per quarant’anni la bontà d’animo, Lui, che ha insegnato con ogni libro, ogni racconto, non solo alla gioventù, all’infanzia, ma anche al popolo, all’umanità, non è più.
Edmondo de Amicis era nato a Oneglia (Liguria) il 31 ottobre 1846; le sue opere «Cuore», «Vita Militare», «Idioma Gentile», rimarranno conosciute e apprezzate in tutto il mondo, perché sono tradotte in tutte le lingue, perfino in giapponese.
«Cuore» lo avremo anche in Esperanto, perché Edmondo de Amicis mi ha dato il permesso di tradurlo. Il «Re dei cuori», il «Cuore dei cuori» è stato messo nella terra, ma le sue opere vivranno in noi, la sua parola di amore evangelico, beneficenza, educazione, di cultura del cuore umano, non morirà.
Ha predicato amore, e noi l’abbiamo amato, e per amore a lui, ameremo altri; vogliamo imitare il suo esempio, perché ci ha mostrato, con la sua vita, la sua bontà, che gli ideali delle sue opere non erano inventati, ma che essi erano davvero presenti in tutto il suo essere.
Sì, Ti abbiamo amato, consolatore di anime tristi, terribilmente colpito da tragedia familiare – abbiamo dimostrato il nostro animo portandoti in trionfo al tuo ultimo letto, da te scelto nella tua cara, amata Torino. Dormi e riposa sotto i nostri fiori e le lacrime, fino a quando – come Tu credi – ci rivedremo non più mortali, ma per essere uniti in eterno.
Caro, indimenticabile amico di tutti i cuori buoni – Arrivederci!
ROSA JUNCK.
(“La Revuo” 1907-1908, II, p.432)