Homoj

Lorenzo da Ponte

La 10-de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1749) de la itala poeto kaj libretisto laŭ juda deveno Emanuele Conegliano, konata kiel Lorenzo da Ponte (1749-1838)
it.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_Da_Ponte
​iĝinta usona civitano je 79 jaroj, kaj mortinta en Novjorko.
Li naskiĝis en la juda kvartalo de Ceneda (hodiaŭ Vittorio Veneto, en la provinco Treviso proksime de Venecio), el juda familio kiu delonge restadis en Italio, komence en la urbeto Conegliano (same, en la provinco Treviso); kiam la Koncilio de Trento
it.wikipedia.org/wiki/Concilio_di_Trento
eo.wikipedia.org/wiki/Koncilio_de_Trento
devigis la italojn havi familian nomon, la judoj kiuj ne nomiĝis “Levi”

Carlo Levi


www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/primo-levi/
​aŭ Coen/ Cohen, alprenis, ĝenerale, la nomon de la loko en kiu ili vivis, ekzemple Pisa
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/ida-pisa-coen/
​La patro de Emanuele Conegliano, vidviĝinta, enamiĝis al kristana virino, kaj cele al edziĝo li konvertiĝis kune kun la tri filoj (Emanuele, Baruch/ Benedikto kaj Anania). La kolektiva bapto estis celebrita la 29-an de aŭgusto 1763 de la Episkopo de Ceneda Lorenzo da Ponte, kiu, laŭ la tiama kutimo, altrudis sian familian nomon “da Ponte” al la familio Conegliano iĝinta kristana, kaj al Emanuele atribuis ankaŭ sian antaŭnomon “Lorenzo” (la patro, Geremia/ Jeremio, fariĝis Gasparo; la frato Baruch fariĝis Girolamo/ Jeronimo, kaj la alia frato, Anania, fariĝis Luigi/ Luizo).
La juna Lorenzo da Ponte eniris seminarion, kaj en 1773 estis ordinita pastro.
Translokiĝinte al Venecio, kvankam pastro li kondutis malmorale; ne nur li havis du infanojn el kvazaŭedzino, sed li ankaŭ estis procesita pro la akuzo, ke li aranĝis diboĉajn amuzaĵojn en malĉastejo.
Nel 1779, ekzilita dum 15 jaroj el la Venecia Respubliko, li rifuĝis al Gorico/ Gorizia/ Görz/ Gorica, tiam aŭstria; en 1781 li estis vokita al Dresdeno je la Kortego de Saksio, kaj samjare al Vieno, kie, pro interesiĝo de Antonio Salieri, li fariĝis kortega poeto de Imperiestro Josef II (Jozefo la 2-a).
Tiutempe, la itala lingvo ĝuis grandan kulturan prestiĝon (mi memorigas, ke en tiuj jaroj estis ce la Kortego de Vieno ankaŭ la roma poeto Pietro Metastasio
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2017/04/12/pietro-metastasio/ ).
Precipe, preskaŭ ciuj operaj libretoj estis verkitaj en itala lingvo; tial Lorenzo da Ponte, kiu estis lerta versofaristo, povis tuj elstari, verkante por la plej famaj komponistoj, aparte por Wolfgang Amadeus Mozart, al kiu li liveris la libretojn de “Le nozze di Figaro” (La geedziĝo de Figaro)
it.wikipedia.org/wiki/Le_nozze_di_Figaro
eo.wikipedia.org/wiki/La_geedzi%C4%9Do_de_Figaro
(el la komedio de Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais “La Folle Journée ou le Mariage de Figaro” – La freneza tago aŭ La geedziĝo de Figaro); unua prezento ĉe la “Burgtheater” de Vieno, la 1-an de majo 1776;
“Don Giovanni” (kun ioma kontribuo de Giacomo Casanova
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/giacomo-casanova/ )
kaj “Così fan tutte, ossia La scuola degli amanti” (Tiel faras ĉiuj virinoj, tio estas La lernejo de la geamantoj).
Post la morto de Jozefo la 2-a en 1790, da Ponte devis translokiĝi unue al Prago (kie li renkontiĝis denove kun Giacomo Casanova), poste al Dresdeno, kaj sekve al Londono, kie li fariĝis teatra entreprenisto, kun tiel malsukcesaj rezultatoj, ke por eskapi el la kreditoroj li devis translokiĝi al Usono.
Estinte (en Filadelfio kaj Novjorko) instruisto pri itala lingvo, butikisto, librovendisto, en 1825 li fariĝis en Novjorko (Manhattan) la unua profesoro pri itala literaturo en la historio de la “Columbia College” (hodiaŭ “Columbia University”, Kolumbia Universitato)
it.wikipedia.org/wiki/Columbia_University
eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_Kolumbio
Kuriozaĵo: en la 60/70-j jaroj de pasinta jarcento, alia italdevena profesoro, la romano Mario Pei
it.wikipedia.org/wiki/Mario_Pei
eo.wikipedia.org/wiki/Mario_Pei
​instruis latinidan filologion ĉe la Columbia University; Mario Pei verkis, interalie, la eseon “Wanted: a world language”, tradukitan al la itala de Claudio Pontedera kun la titolo “Cercasi una lingua mondiale” (Serĉata: mondlingvo – la itala versio estas publikigita en numero 1972-178, decembro 1972, de la revuo “L’Esperanto”), en kiu li esprimis tre favorajn pritaksojn de Esperanto.
En 1828, Lorenzo da Ponte alprenis la usonan civitanecon.
En 1833 li amikiĝis kun la itala patrioto Piero Maroncelli
it.wikipedia.org/wiki/Piero_Maroncelli
​ankaŭ li migrinta al Novjorko, sed pro politikaj kialoj (en alia okazo mi parolos pri li kaj pri alia itala patrioto, Silvio Pellico).
Ĉiam en 1833 (evidente, ne lerninte el la pasintaj malfeliĉaj spertoj), Lorenzo da Ponte fondis en Novjorko teatron, nomitan “Italian Opera House” (Itala Operteatro), inaŭguritan per la opero “La gazza ladra” (La ŝtelema pigo) de Gioachino Rossini

Gioachino Rossini


Post du sezonoj, tamen, la entrepreno bankrotis, kaj kelkajn jarojn poste la konstruaĵo estis detruita de brulego.
Kiam li mortis en 1838, Lorenzo da Ponte estis sepultita en la malnova katolika tombejo de Manhattan (en la tiel dirita “Little Italy” – Malgranda Italio – de la italaj migrintoj); sed en 1848 la kadavroj estis translokitaj al la nova tombejo de Kalvario ĉe Queens, kaj la restaĵoj de da Ponte konfuziĝis kun la aliaj, tiel ke hodiaŭ memorigas lin nur cenotafo (malplena tombomonumento).
​Mi transskribas la version al Esperanto, de Tomaš Pumpr, de du arioj el “Le nozze di Figaro” (La geedziĝo de Figaro)
it.wikipedia.org/wiki/Le_nozze_di_Figaro
eo.wikipedia.org/wiki/La_geedzi%C4%9Do_de_Figaro
www.librettidopera.it/zpdf/nozzefig.pdf
​La versioj aperis origine en “La Nica Literatura Revuo” 1/1 (septembro-oktobro 1955), p. 30-31, kaj nun estas rete alireblaj ĉe la retejo de Don Harlow:
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr11/kerubeno.html
Mi aldonas:
– italan poŝtan stampon de la 1-a de septembro 1971, pro la “Giornata culturale Vittorio Veneto-Salisburgo, L. da Ponte-W.A. Mozart” (Kultura Tago Vittorio Veneto-Salcburgo, L. da Ponte-W.A. Mozart.). Estas substrekinde, ke la urbo Vittorio Veneto estas strikte ligita kun la travivaĵoj de la unua mondmilito, ĉar en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj okazis, en oktobro/ novembro1918, la fina batalo, kiu kondukis al la venko de Italio kontraŭ Aŭstrio-Hungario
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Vittorio_Veneto ,
tiel ke la itala nacio venke elirinta el tiu milito, post la katastrofo de Caporetto/ Kobarid

Caporetto-Kobarid


kaj la brava rezisto ĉe rivero Piave

Linio de Piave


estas retorike difinita “Italio de Vittorio Veneto”. Estas belege, do, ke post multaj jardekoj la itala urbo Vittorio Veneto starigis amikajn rilatojn kun la aŭstra urbo Salcburgo;
– la bildon (laŭ malnova karto) de la “Burgtheater” de Vieno;
– la kovrilon de numero 1972-178 de “L’Esperanto”, dediĉita al la itala traduko (“Cercasi una lingua mondiale” – Serĉata: mondlingvo) de la eseo de Mario Pei “Wanted: a world language”.


Atto primo, scena quinta (Unua akto, kvina sceno)

Ario de Kerubeno (N-ro 6)
Nova ĝojo, nova timo
min skuadas en animo.
Se ekvidas mi nun belan damon,
/: aĥ, mutiĝas mi pro lingvo-mank’ :/.
Jam la nomo de Amoro
min svenigas per langvoro,
sentas mi gehenan flamon,
/: pulsas pli, pulsas pli en mi la sang’ :/.
Nova ĝojo, nova timo
min skuadas en animo.
Se ekvidas mi nun belan damon,
/: aĥ, mutiĝas mi pro lingvo-mank’ :/.

Nun kie ajn mi staras,
nun kion ajn mi faras,
el kamp’, el arb’, el fonto
jen son’ de l’ am-rakonto:
pri tim’, deprim’, ekflamo,
sopir’, delir’ de l’ amo.
Kaj ĝojo kaj angor’
bolas en mia kor’.

Nun kie ajn mi staras,
nun kion ajn mi faras,
el kampo, monto,
el arb’ kaj fonto
eksonas rakonto:
pri tim’, deprim’, ekflamo,
sopir’, delir’ de l’ amo.
Kaj ĝojo kaj angor’
bolas en mia kor’.

La par’ sen ĉes’ alternas
kaj la batal’ eternas.
Nun mi ekkonis mem, mi mem,
dolĉon de am-ĉagren’.

Atto secondo, scena prima (Dua akto, unua scenio)

Kanzono de Kerubeno (n-ro 11)
Ho diru, damoj, spertaj pri kor’,
Ĉu min per amo trafis Amor’?
Nur vortoj kelkaj pri mia stat’,
june senhelpaj en la amad’.

Ĝojo ekĝermas en la anim’,
sed jam alternas kun ĝi la tim’.
Jen min trafluas arda gehen’,
jen min ekskuas frosto de trem’.
Aŭ mi deliras pro malesper’,
Aŭ mi sopiras, aĥ, pri ĥimer’.
Kanti mi volus, vagi sen cel’,
tuj mi ekplorus pro bagatel’.
Min dolĉe ligas sorĉa katen’,
kaj min plenigas milda ĉagren’.

Ho diru, damoj, spertaj pri kor’,
ĉu min per amo trafis Amor’?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *