Homoj

Bedřich Smetana

La 2-a de marto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1824) de la ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana (1824-1884),
it.wikipedia.org/wiki/Bed%C5%99ich_Smetana
eo.wikipedia.org/wiki/Bed%C5%99ich_Smetana
aŭtoro, interalie, de la muziko de la komika opero “Prodaná nevěsta”, tradukita al Esperanto en la ĉefaj arioj kun la titolo “Vendita fianĉino”, kaj dissendita en 1935/ 1937 kaj en 1950 de pluraj ĉeĥoslovakaj radiostacioj (aparte la “Verda Stacio” de Brno
eo.wikipedia.org/wiki/Verda_Stacio
sed ankaŭ Prago, Košice, České Budějovice, Moravska Ostrava, Bratislava), unue en la versio de Jiří Vítězslav Šamla kaj poste en tiu de Tomáš Pumpr.
​En “La nica literatura revuo” 1/5 (majo-junio 1956), p. 194-196, estas publikigita la traduko de Tomáš Pumpr de sceno de la tria akto
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr15/muzikamantoj.html
​En “Esperanto de UEA” 1924-2, p. 26, estas artikolo de Paul Bennemann (“Frederiko Smetana, patro de la ĉeĥa muziko”) pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la komponisto. Fine de la artikolo, estas dirite:
>Radiotelefonan paroladon esperantan de S-ro Pitlík pri B. Smetana dissendos Radiojournal el Kbely ĉe Praha (ondo 1150 m) la 2 marto, je la 21 horo (C. T.). Antaŭ tio je 19.15 koncerto de Smetana-komponaĵoj.
​En “Literatura Mondo” 1924-3, p. 40-41, estas artikolo (“Bedřich Smetana”) de prof. Hršel (trad. Josef Fousek) pro la sama okazo; krome, ĉe paĝoj 46-47 estas reproduktita la partituro de peco de Vitězslav Hálek (trad. Miloš Lukáš) muzikigita de Smetana, titolita “Profeton ne ŝtonbatu” (O steinigt nicht die Profeten).
“Esperanto de UEA” 1935-3, p. 42, sciigis pri la elsendo de la 3-a de aprilo 1935, el la radiostacio de Brno kunlige kun aliaj stacioj, de la opero “Vendita fianĉino” en Esperanto (daŭro de la elsendo: unu horon!). La sama sciigo, kun granda emfazo, estis donita de la itala revuo “L’Esperanto” 1935-2 (februaro 1935), p. 1, kun la titolo “Un’opera in Esperanto dalle stazioni cecoslovacche” (Opero en Esperanto el la ĉeĥoslovakaj stacioj).
​La 5-an de julio 1970, dum koncerto en Hradec Králové (Ĉeĥoslovakio) en la kadro de la 2-a Esperantista Kultura Festivalo, estis luditaj muzikoj de Smetana (fare de la komponantoj de la “Kvarteto de Ostrava”: Miroslav Melkus, Oldřich Samlík, Rudolf Šrubař, Ivan Měrka).
​Kuriozaĵo: Smetana naskiĝis en Prago, kiam tiu urbo estis parto de la Aŭstria Imperio. Lia origina nomo estis Friedrich, en la germana, kaj ankaŭ lia komunuza lingvo estis dum longa tempo la germana; nur poste, kiam maturiĝis lia nacia sento, li lernis la ĉeĥan, kaj ŝanĝis sian nomon al Bedřich.

Mi transskribas la artikolon el “Esperanto de UEA” 1924-2, p. 26, kaj aldonas:
​- la ĉeĥoslovakajn poŝtmarkojn de 1949 pro la 125-a datreveno de la naskiĝo de Smetana, kun la portreto de la komponisto kaj, en la dua ebeno, la “Národní Divadlo” (Nacia Teatro) de Prago;
​- ĉeĥoslovakan poŝtkarton kun klarigoj en la ĉeĥa kaj en Esperanto (“Brno urbo de verda stacio kun regula esperanta radiosendo”);
​- la kovrilon de la programo de la koncerto de la 5-a de julio 1970 (kun la speciala dulingva poŝta stampo – en la ĉeĥa kaj en Esperanto – de Ostrava de la 3-a de julio 1970);
​- la programon de la plenumo de muziko de Smetana fare de la “Kvarteto de Ostrava”.


FREDERIKO SMETANA
la patro de la ĉeĥa muziko
de Paul Bennemann.

La 19a jarcento de la muzikhistorio karakteriziĝas per la ekfloro de la originala muziko de malgrandaj nacioj. Ĝis la 18a jarcento Italujo kaj Francujo, la klasikaj landoj de la muziko, okupis la unuan rangon; per Haydn, Mozart, Beethoven, Schubert kaj multaj aliaj, Germanujo sukcese ekkonkuris kun ili; kaj en la 19a jarcento unu malgranda nacio post la alia komencis pretendi, ke ankaŭ ilia kulturo havas la forton, esprimiĝi per muziko, kaj sufiĉan valoron, por aldoni novajn karakterizajn trajtojn al la internacia koncerto. Polai, rusaj, ĉeĥaj, finnaj, hungaraj nomoj aperas sur la programoj, kvankam ne tre multaj el ili sukcesis atingi ŝtupon proksiman ĉe la mondkonataj klasikuloj.
Bohemio jam de longa tempo estis laŭ la eldiro de angla vojaĝanto “la konservatorio de Eŭropo”. La forta inklino de la popolo al muziko kreskigis tie bonegajn instrumentistojn, kiuj sidis en ĉiuj orkestroj de la kontinento, eminentajn kantistojn kaj direktistojn. Ankaŭ komponistoj ne mankis (Zelenka, Tuma, Stamitz, Gyrowetz, Kozeluch, Wranitzky); sed iliaj verkoj ne enhavis jam karakterizajn naciajn trajtojn. La unua, kiu skribis vere ĉeĥan muzikon, estis tiu majstro, kies naskiĝtago revenas la centan fojon je la 2a de marto 1924:
BEDŘICH SMETANA (*).
(*) Akcento sur la unua silabo. Bedřich = Frederiko.
Lia patro estis bierfaristo en Litomyšl kaj ne havis komprenon por la muzika talento de sia filo. Li sendis lin al gimnazio, kiun la junulo tamen forlasis sen multa profito; ĉar superforta devigo puŝis lin al la arto. Smetana ekvizitis la konservatorion en Praha, sen ia subteno flanke de la patro. Tie li rapide progresis; ĉar kvankam nehavinte regulan instruon li jam en knabaj jaroj estis lerta violonisto kaj fortepianisto. Sed maldolĉa estas ordinare la pano, kiun gajnigas la arto; tion ankaŭ spertis Smetana. Lia provo, vivi kiel libera muzikisto, malsukcesis; li falis en teruran mizeron, el kiu lin tiris Franz Liszt, kies grandanima karaktero kaj malŝpara mano ja helpis al multaj junaj muzikistoj. Liszt ne nur ebligis al Smetana, fondi muziklernejon, sed ankaŭ ĉiel propagandis por la juna komponisto, kies verkoj komence trovis nur malmultan simpation ĉe la publiko.
Tio aliiĝis, kiam en 1856 li estis elektata direktisto de la Filharmonia Societo en sveda urbo Göteborg. Liaj belaj simfoniaj poemoj Richard III, La tendaro de Wallenstein, Hakon Jarl tuj tre plaĉis, kvankam la juna majstro skribis ilin en terura emocio pri la perdo de la amata edzino Katarina. La kruda norda klimato estis mortiginta ŝin. Kiu kun atento aŭdos iam la 3an parton de la kvarteto por kordinstrumentoj “El mia vivo”, tiu sentos, kiom intima estis la kuneco de tiuj du homoj kaj kiom korŝira devis esti la doloro de la postvivanta edzo.
Sed la laboro konsolis lin; novaj taskoj logis al pli altaj celoj. En 1861 Smetana reiris al Praha. Tie li fariĝis protagonisto de la juna nacia muzika movado kaj decidis, de sur la scenejo proklami la valoron kaj esprimoforton de la muziko de sia lando: li volis fariĝi unuavice operkomponisto, krei nacian ĉeĥan operon. En dancoj kaj popolkantoj la bohema lando ja prezentas trezoron de originalaj melodioj kaj ritmoj tiom riĉan, ke talenta komponisto nur bezonis etendi la brakon, por preni plenmanojn da ili kiel naivan krudmaterialon por ellaborota artverko.
La cirkonstancoj ŝajnis esti favoraj. En 1862 oni fondis en Praha la unuan ĉeĥan teatron; kaj por ĝi Smetana skribis sian unuan operon: “La Brandenburganoj en Bohemio”, la unuan vere nacian ĉeĥan operon, malgraŭ la rimarkebla parenceco al la stilo de Wagner. Pli grandan, eĉ internacian sukceson havis lia dua opero “La vendita fianĉino” (1866). Ĝia bonhumora teksto, la popolareco de la melodioj, la nobleco de la partituro kaj la brilo de abunde riĉa moderna orkestro kondukis ĝin en ĉiujn operejojn de la mondo; kaj al la komponisto ĝi havigis la oficon de direktanto de orkestro en la nacia operejo.
El la postaj operoj (Dalibor, Libuše, La kiso, ktp.) nur tiu kaj tiu malofte transiris la boheman limon; ĉar malgraŭ ilia muzika valoro ili suferas pro la nesufiĉe taŭgaj tekstoj. Se la genia muzikisto estus trovinta samgenian tekst-poeton, liaj verkoj estus multe pli renkontintaj internacian simpation, kiun ilia muziko plej grandparte meritas.
Sed eĉ en lia patrolando la operoj de Smetana ne tuj trovis nekontraŭbatalatan akcepton; kaj tio atakis la bonfarton de la malsaniĝema viro. Nervomalsano kaptis lin kaj finiĝis, kiel ĉe Beethoven, je absoluta surdeco. Ankaŭ tiun sortobaton li ilustras en la kvarteto “El mia vivo” (1876, en la kvara parto), eble la plej kortuŝa aŭtobiografio, kiun iam skribis muzikisto. Kompreneble Smetana nun devis forlasi sian pozicion kiel orkestrestro; kaj kvankam li skribis ankoraŭ 3 operojn, la plej bona verko el tiu lasta periodo de lia vivo certe estas la ciklo “Mia Patrolando”; serio de ses simfoniaj poemoj. Ĝi estas ĉarma epopeo, kiun la komponisto kantas al sia popolo, aŭ rakontante pri historiaj lokoj kaj personoj (Vyšehrad, Šárka, Tábor, Blaník), aŭ pentrante idiliajn bildojn el la bohema lando (Vltava, El arbaroj kaj kamparoj de Bohemio).
Estas interese, ke unu el la instigantaj kaŭzoj al tiu verko estis la neceso, ke Smetana devis serĉi monon, por konsulti kuracisto-specialiston, kiu eble forprenus de li la suferojn de le surdeco. Sed estis vane. La lastai vivojaroj de la majstro eĉ fariĝis ankoraŭ pli malfeliĉaj: lia spirito mallumiĝis, kaj la 12an de majo 1884 li mortis en frenezulejo. La muzika mondo perdis en tiu tago homon plenan je pura, sankta kaj vera celado. La amo al lia nacio neniam fariĝis ŝovinismo; kaj kvankam li ne fariĝis internacia klasikulo, minimume “La vendita fianĉino”, la ciklo “Mia patrolando” kaj la menciita kvarteto certigas al li ankaŭ en postaj jarcentoj gloron kaj dankoplenan rememoron en ĉiuj muzikemaj koroj.
(“Esperanto de UEA” 1924-2, p. 26)

3 pensoj pri “Bedřich Smetana

  1. Dankon. Mi estas de du jaroj en pensio, post 53 jaroj da laboro kiel juristo kaj ekonomikisto en plej diversaj kampoj (transportoj, instruado, impostoj, kaj precipe publikaj kontoj). Dum 40 jaroj mi kontrolis cxiutage (kiel jugxisto de la Kortumo pri Kontoj) la agadon de la itala ministerio pri internaj aferoj, tio signifas, ke mi devis esti cxiam gxisdata (ecx antaùdata!) pri cxio grava okazinta/ okazanta/ okazonta en Italio kaj en la mondo. Krome mi havas grandegan scivolemon, kaj nekutiman memoron (nun iom malfortigxintan pro la agxo). Mi praktikas Esperanton de 62 jaroj. Mi amasigis abundan materialon, kaj nun klopodas gxin ekspluati. Tempon en la tago (gxis malfrua nokto) mi havas; mi nur mi ne scias, kiom longe mi povos pluvivi (mi havas 76 jarojn), do mi klopodas rapidi.

  2. Mi konsentas.Se la vivantaj Esperanto-parolantoj en la urbo apenaŭ scias kio estas UEA, kaj tute ne scias kio estas delegito, kial eĉ okupiĝi pri la afero? Mi estas dinosaŭro en la grupo: la sola UEA-membro, kaj la sola kiu havas ideon pri “delegitoj”. Kaj mi devus eble klarigi ke en la loka grupo estas kelkaj tre kompetentaj parolantoj de Esperanto, homoj kiuj povas partopreni tute normalan konversacion senprobleme. Ne temas pri grupo de balbutantoj. Mi mem faris la unuan kontakton al la delegito post mia transloĝiĝo al tiu ĉi regiono, kiu respondis al mi en tute bona Esperanto. Sed kiu poste tute ne aperas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *