Homoj

Pico della Mirandola

La 24-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1463) de la itala humanisto kaj filozofo Pico Conte della Concordia (elp. Piko Konte de la Konkordja, t.e. Piko Grafo de Konkordja)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Pico_della_Mirandola
eo.wikipedia.org/wiki/Johano_Piko_de_la_Mirandolo
​(1463-1494)
konata kiel Pico della Mirandola (elp. Piko de la Miràndola) el la nomo de la naskiĝurbo (situanta norde de Modeno, en Emilio-Romanjo).
​En Italio, Pico (kiu mortis junega, je nuraj 31 jaroj, onidire pro veneno) estas famkonata precipe pro sia mirinda memorkapablo, kiu iĝis proverbeca; sed li meritus ja esti memorigata pro alio: la senlima doktrino, la profunda kono de la klasikaj kaj orientaj lingvoj, la mensa akreco, kaj ĉefe ĉar li malfermis novajn horizontojn al la religia kaj filozofia penso, kun tute personaj konceptoj, kiuj kelkfoje limas la herezon rilate la katolikan doktrinon, sed estas sendube originalaj en la klopodo ĝisatingi la eternajn verojn, per la akordigo de la diversaj religioj kaj de la diversaj filozofiaj sistemoj, kiu konduku al universala harmonio.
​Aparte grava, kaj eksterordinare moderna, estas lia latinlingva verko “De hominis dignitate” (Pri la digno de la homo), tradukita al Esperanto de Gerrit Berveling kun la titolo “Parolado pri la Homa Digno”, Chapecó, Fonto, 2010.
​Mi transskribas (kune kun ĝia traduko al la itala) la recenzon de Renato Corsetti (en “L’Esperanto” 2012-4, p. 20-21) de la libro “Parolado pri la Homa Digno”, kaj aldonas:
​- la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1963 pro la 500-a datreveno de la naskiĝo de Pico della Mirandola (el pentraĵo de nekonata aŭtoro konservita en Florenco en la Galerio de Uffizi);
​- la kovrilon de la libro “Parolado pri la Homa Digno”.


Recenzo:
Giovanni Pico della Mirandola
Parolado pri la homa digno
Tradukis Gerrit Berveling
Fonto, Chapecó, 2010
Verko de esperantisto “ante litteram”
Estis iam esperantisto. Li naskiĝis en 1463 en Mirandola kaj mortis en 1494 apud Florenco. Li, kompreneble, ne havis la bonŝancon ekscii, ke ĉiuj substantivoj finiĝas per “o”, ĉar tiam Esperanto ankoraŭ ne ekzistis kiel lingvo.
Tamen li estis esperantisto, ĉar lia verko multe similas kun la interna ideo de Esperanto.
Piko Delamirandola (neniel temas pri pico) estas ĉefe konata en Italujo kiel homo kun eksterordinara memoro, sed fakte li devus esti konata pro la aliaj verkoj kaj ĉefe pro la verko ĉi tie recenzata. Aliflanke, se oni legas la verkon en la bela traduko de Berveling, oni komprenas, kial oni ne aparte insistis en lernejaj libroj pri liaj ideoj.
Li pensis, ke nia civilizo (tiam temis pri la katolika religio) ne estas supera al la aliaj viv-konceptoj. Li pensis, ke en ĉiu religio kaj en ĉiu filozofio estas io valora, kaj ke ĉiuokaze ĉiuj pli malpli diras la saman aferon. Por certiĝi pri tio li estis unu el la malmultaj tiamuloj, kiu lernis la hebrean kaj la araban lingvojn kaj lernis la kulturon de la hebreoj kaj araboj. Kompreneble li lernis en la tiamaj universitatoj ĉion ceteran, kion oni lernis tiutempe.
Li ankaŭ kuraĝis, kiam li estis nur 23-jara, alvoki al granda kunveno de ĉiuj saĝuloj de ĉiuj religioj, inkluzive de la papo kaj de ĉiuj kardinaloj, por debati pri la fakto, ke la homo estas la plej bela kreaĵo de Dio, kaj ke li mem havas tiajn kvalitojn, pro kiuj li kapablas mem decidi, kio estas bona kaj kio estas malbona. “Ni naskiĝis sub tiu ĉi kondiĉo, ke ni estu kio esti ni volas”. Se la homo estas tiu mirinda estaĵo, ĉiuj religioj kaj filozofioj devas harmoniiĝi, ĉar ili devas servi la homon kaj ne inverse.
Piko, evidente, estis unu el tiuj fruaj renesanculoj, kiuj komencis substreki la gravecon de la homo (kaj sekve la malpli grandan gravecon de religioj kaj filozofioj).
Vi certe jam divenis, ke la papo, Inocento la 8-a, ne estis tre kontenta pri ĉi tiu juna ĝenulo, kaj provis per multaj rimedoj silentigi lin. Oni eĉ arestis lin en Francujo pro peto de la papo, kaj nur en la tiama Florenco li sukcesis vivi trankvile. Sed lia vivo ne daŭris longe, ĉar, oni venenigis lin. Modernaj esploroj pruvas tion ĉiam pli certe.
Sen la Renesanco ne ekzistus Esperanto, ĉar Esperanto estas la sekvo de ĉi tiuj “revoluciaj” ideoj pri la homo, kiu povas preni sub sian regon ankaŭ naturajn fenomenojn, kia estas lingvo.
Dankon, Piko, kiu batalis dum via mallonga vivo, por ke oni komprenu, ke homoj devas esti liberaj kaj kapablas regi sin mem, ke ili estas egalaj en ĉiuj landoj, ke ili rajtas, se ili volas, ankaŭ krei lingvon.
Dankon, Gerrit, pro tio, ke vi tradukis el la latina ĉi tiun verkon en stilo flua kaj samtempe soleneca, kiel fakte sonas la latina al italoj.
Renato Corsetti, “L’Esperanto” 2012-4, p. 20-21
(Traduzione)
L’opera di un esperantista “ante litteram”
C’era una volta un esperantista. Nacque nel 1463 a Mirandola e morì nel 1494 nei pressi di Firenze. Ovviamente, egli non ebbe la fortuna di sapere che [in Esperanto] tutti i sostantivi terminano in “o”, perché all’epoca l’Esperanto ancora non esisteva come lingua.
Tuttavia era un esperantista, perché la sua opera somiglia molto all’idea ispiratrice dell’Esperanto.
Pico della Mirandola è noto soprattutto in Italia come uomo dalla memoria straordinaria, ma in effetti dovrebbe essere conosciuto per le altre opere, e principalmente per l’opera qui recensita. D’altronde, se si legge l’opera nella bella traduzione di Berveling, si capisce perché nei libri scolastici non si sia particolarmnete insistito sulle sue idee.
Egli pensava che la nostra civiltà (allora si trattava della religione cattolica) non è superiore alle altre concezioni di vita. Pensava che in ogni religione e in ogni filosofia c’è qualcosa di valido, e che in ogni caso tutte dicono più o meno la stessa cosa. Per accertarsi di questo fu uno dei pochi dell’epoca che imparò l’ebraico e l’arabo e studiò la cultura degli ebrei e degli arabi. Naturalmente, studiò nelle università dell’epoca tutto quello che si studiava a quei tempi.
Ebbe anche il coraggio, quando aveva appena 23 anni, di invitare ad un grande convegno di tutti i sapienti di tutte le religioni, compresi il papa e tutti i cardinali, per discutere del fatto che l’uomo è la più bella creatura di Dio, ed ha in sé tali qualità da poter decidere da solo che cosa è bene e che cosa è male. “Siamo nati sotto questa condizione, che noi si sia quello che vogliamo essere”. Se l’uomo è questa meravigliosa creatura, tutte le religioni e filosofie devono armonizzarsi, perché esse devono servire all’uomo e non vicevera.
Pico, evidentemente, era uno di quegli uomini del primo Rinascimento che incominciavano a sottolineare l’importanza dell’uomo (e, di conseguenza, la minore importanza di religioni e filosofie).
Avrete senz’altro indovinato che il papa, Innocenzo VIII, non era molto contento di questo giovane seccatore, e provò con molti mezzi a metterlo a tacere. Fu perfino arrestato in Francia su richiesta del papa, e solo nella Firenze dell’epoca riuscì a vivere tranquillo. Ma la sua vita non durò a lungo, perché fu avvelenato. Ricerche moderne lo provano con sempre maggiore certezza.
Senza il Rinascimento non esisterebbe l’Esperanto, perché l’Esperanto è la conseguenza di queste idee “rivoluzionarie” sull’uomo, che può prendere sotto il suo controllo anche fenomeni naturali, come la lingua.
Grazie, Pico, che hai combattuto per tutta la tua breve vita affinché si capisse che gli uomini devono essere liberi e sono in grado di governarsi da soli, che sono uguali in tutti i Paesi, che hanno il diritto, se vogliono, anche di creare una lingua.
Grazie, Gerrit, per aver tradotto dal latino quest’opera con uno stile scorrevole ed insieme maestoso, come in effetti suona il latino agli italiani.
Renato Corsetti, “L’Esperanto” 2012-4, p. 20-21

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *